Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-Bulteno 2006-08-01
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
2a aŭgusto 2006

La 1-an de aŭgusto 2006

MSF 2007 AFRIKO

Monda Socia Konsultado

Kara amik(in)o,

En ĉi-lastaj jaroj, via organizo partoprenis aktive en une el la Mondaj Sociaj Forumoj (MSF) kiuj jam okazis - aŭ eĉ en ĉiuj MSF. Pro tio, nome de la Komisiono pri Metodo kaj Enhavoj de la Internacia Konsilantaro de la MSF, ni invitas vin helpi nin, jam nun, en la konstruado de la programo de la venonta Monda Socia Forumo planita de la 20-a ĝis 25-a de januaro 2007 en Najrobio (Kenjo). Ni uzas, por fari tion, ilon : la preparan konsultadon, disponeblan rete, kiun vi povas reprodukti kaj disdoni. La konsultado estas interaktiva. Aldone al la aferoj necesaj por la organizantoj de la MSF en Afriko, ĉiu organizo kiu partoprenas la procezon povas aliri al la retaj donitaĵoj. Tio estas la unua paŝo en konstruado de permanenta inform- kaj interŝanĝ-sistemo inter la partoprenantoj de la Sociaj Forumoj.

La ideo de preparaj konsultadoj datiĝas de 2004, dum preprarado de la MSF 2005 (Portalegro). Tio estis esenca etapo en la organizado de Forumo kiu pli videbligis la iniciatojn kiuj klopodas por konstrui novan mondon - kaj la konsultado multigis la dialogojn, proponojn kaj komunajn agadojn. Dum monatoj antaŭ la evento (kaj eĉ antaŭ komenco de la enskribo de agadoj), ĉiu organizo kiu partoprenis en antaŭaj sociaj forumoj estis petata anonci la temojn kiujn ĝi volis pritrakti dum la forumo, kaj kiujn problemojn ĝi konsideris gravaj por kune diskuti.

Elirante de la ricevitaj respondoj, kaj de la interpretado de tiuj respondoj, eblis identigi 11 temajn spacojn en kiuj oni povis grupigi partoprenantojn kies agadoj konverĝis ĉirkaŭ kompareblaj celoj. En la momento de agad-enskribo, ĉiu organizo povis afiŝi, interrete, aliajn proponojn kompareblajn kaj proponi, eventuale, kunigon kun aliaj en la Forumo mem. Eĉ pli bone : la temaj spacoj mem estis reale restarigitaj en la loko de la MSF (la Monda Socia Teritorio). La publiko ĉeestanta dum la evento tiel povis identigi, tre facile, la diversajn temojn ĉirkaŭ kiuj alternativoj estas konstruataj.

SURVOJE AL MSF 2007

Enhavo :

1. MSF 2007 : akcenti la agadojn

2. La konsultado : uzindikoj

3. Reproduktado sur papero aŭ sur alia materialo

4. Limdato : 30-a de aŭgusto

5. La demandoj de la konsultado

1. MSF 2007 : akcenti la agadojn

La nova konsultado reuzas la novaĵojn de la antaŭa konsultado, kaj strebas iri trans tio. Ĝi koncentriĝas sur la agadoj, kampanjoj kaj bataloj de ĉiu organizo kiu partoprenas en la forumo. En 2007, la Monda Socia Forumo kunvenos en Afriko, la kontinento kiu koncentras ĉiujn kontraŭdirojn, maljustaĵojn kaj perfortojn kaŭzitajn de la kapitalisma tutmondigo. Nia celo estas fari tiel ke ĉiuj konkretaj iniciatoj kiuj kontraŭbatalas tiujn plagojn kaj kiuj donas al ni la esperon de veno de inda mondo estu pli videblaj ol iam ajn.

Pro tio ni kalkulas kun via partopreno. Por la ĉi-jara prepara konsultado, ni petas du aferojn de ĉiuj organizoj : a) fari liston de siaj ĉefaj agadoj, kampanjoj kaj bataloj ; b) priskribi ilin unu post la alia respondante al simplaj demandoj, kiun vi vidas fine de tiu ĉi mesaĝo. Vi ne bezonas pli ol 5 minutojn por priskribi ĉiun agadon.

2. La konsultado : uzindikoj

Necesas respondi al la reta demandaro, sed ni subtenas ankaŭ la reproduktadon sur papero, por ebligi la partoprenon al tiuj kiuj troviĝas ekster la cifereca mondo. La adreso de la teksejo kie troviĝas la prepara konsultado estas http://consultation.wsf2007.org. 

Antaŭ ol aliri la demandojn, ĉiu organizo devas kompreneble identigi sin. Tiuj, kiuj estas jam enskribitaj por agado en la Monda Socia Forumo 2006 (Plurcentra), povas transsalti tiun etapon. Sufiĉas por ili enmeti la salutnomon por konekti sin (login) kaj la pasvorton de sia organizo, aŭ peti de la sistemo tiujn informojn.

La identigo de tiuj, kiuj ne proponis aggadojn en 2006, estas tre simpla kaj rapida. Ĝi okazas en tri etapoj : 1) Unue necesas enskribi sin kiel individuon ; 2) Poste necesas enskribi sian organizon ; 3) Necesas eniri en la specifan paĝon dediĉitan al la demandaro kaj alklaki la butonon "aldoni" [en la franca : "ajouter"].

En tiu ĉi paĝo oni trovos tre utilan funkci-meĥanismon : la interagadon de la konsultado. Ĉiu partoprenanto havas aliron al la informoj pri la agadoj, kampanjoj kaj bataloj jam enskribitaj de la aliaj organizoj kiuj partoprenas en la proceso. Ĉiu partoprenanto povas ankaŭ akiri, per simpla musklako, la adresojn de la respondeculoj de ĉiu organizo. Kvankam ĝi estas ankoraŭ rudimenta, sistemo ebligas rete serĉi, por fajnigi vian serĉadon. Eblas, ekzemple, trovi la agadojn ligitajn kun komerco, aŭ la organizojn kies nomo enhavas la vorton virino. Estonte disponeblos pli efikaj iloj kiuj ebligos aŭtomate trovi la iniciatojn, projektojn aŭ eventojn lanĉitajn de la partoprenantoj de la Sociaj Forumoj ĉie en la mondo, en ĉiu momento. En tiu momento, la forumo ĉesos esti evento kaj transformiĝas en proceson.

3. Reproduktado sur papero aŭ sur alia materialo

Bedaŭrinde, la plej multaj homoj sur tero estas ankoraŭ ekskluditaj de la cifereca mondo. Inter tiuj personoj ekzistas multaj organizoj kiuj batalas por la konstruado de nova mondo. Pro tio ni volas subteni la preparan konsultadon sur papero kiel ankaŭ per komunumaj radioj. La retoj kiuj havas, inter siaj membroj, homojn sen retaliro aŭ sen komputilo, povas ekzemple presi la konsultadon kaj enmeti ĝin en siajn proprajn informilojn, kaj instigi la organizojn, kiuj konsistigas ilin, respondi al la demandoj. Jen metodo adoptita sukcese en 2005.

En tiuj kazoj gravas esti preta por fari kroman laboron. Estas la tasko de la retoj, kiuj disdonas la konsultadon per konkreta materialo, kolekti la respondojn kaj reprodukti ilin en la reto. Tiel eblas pli bone koni la agadojn, kampanjojn kaj batalojn kiuj estas farataj de tiuj kiuj ne havas retaliron, kaj ne nur de tiuj kiuj havas retaliron.

4. Limdato : 30-a de aŭgusto

Necesas fari ĉiujn eblajn klopodojn por akiri grandan nombron da respondoj ĝis la 30-a de aŭgusto. Efektive, de la 2-a ĝis 5-a de septembro okazos serio de gravaj kunvenoj en Najrobio kiuj celas difini la programon de la Monda Socia Forumo 2007. La Organiz-Komitato, la Konsilantaro de la Afrika Socia Forumo, la komisionoj pri Metodo kaj Enhavo de la Internacia Konsilantaro de la MSF kaj aliaj libervolaj organizoj partoprenos en tiu kunveno. La temaj spacoj difineblas surbaze de la analizo de la konsultad-rezultoj. La sistemo restos rete aktiva, por ebligi la dialogon. Sed la novaj respondoj al la konsultado ne povos plu influi la "arĥitekturon" de nia venonta monda renkontiĝo.

Mallonge poste (proksimume fine de septembro), komencos la enskriboj por la MSF 2007. Ni esperas vidi vin en Najrobio, de la 20-a ĝis 25-a de januaro, por ellabori kune novajn proponojn kaj transformajn agadojn. Intertempe, necesas respondi al la konsultado kiom eble plej rapide, kaj disvastigi ĝin kiom eble plej.

Amike,

La komisionoj pri Metodo kaj Enhavo

Internacia Konsilantaro de la MSF

4. La demandoj de la konsultado

Jen la ok demandoj de la prepara konsultado de la MSF 2007 al kiuj facile respondeblas ; ili ebligas priskribi ĉiun agadon, kampanjon aŭ batalon [ĉi tie, en la franca kun la Esperanta ekvivalento, surrete en la franca, do uzu ĉi tiun dulingvan version por poste ĝuste enretigi la respondojn] :

- a) Nom / titre de cette action, campagne ou lutte :

a) Nomo / titolo de tiu ĉi agado, kampanjo aŭ batalo :

- b) Portée de cette action, campagne ou lutte :

( ) Locale ( ) Nationale ( ) Régionale ( ) Mondiale

b) Atingo de tiu agado, kampanjo aŭ batalo :

( ) loka ( ) nacia ( ) regiona ( ) monda

- c) Domaine (s) / question (s) qui l’identifient

c) Kampo(j) / demando(j) kiuj identigas ĝin

- d) Objectif(s) de l’action, campagne ou lutte

d) Celo(j) de la agado, kampanjo aŭ batalo

- e) Année du début des activités

e) Jaro de komenco de tiuj agadoj

- f) Cette action, campagne ou lutte est originaire d’une des activités realisées lors d’un des Forums ?

( ) Oui ( ) Non

Si oui, lors de quel Forum ?

f) Ĉu tiu agado, kampanjo aŭ batalo devenas de unu el la agadoj faritaj dum unu el la Forumoj ?

( ) jes ( ) ne

Se jes, dum kiu Forumo ?

- g) Est-ce possible de nommer des effets de cette action, campagne ou lutte ? Si oui, spécifiez-les brèvement :

g) Ĉu eblas nomi la efikojn de tiu agado, kampanjo aŭ batalo ? Se jes, diru ilin mallonge :

- h) Est-ce que votre organisation a l’intention, par le moyen de vos activités pendant le FSM 2007 a Nairobi, d’établir des articulations avec d’autres organisation / réseaux / entités à propos de cette action, campagne ou lutte ?

( ) Oui ( ) Non

Si oui : comment voulez-vous procéder pour être mis en relation avec d’autres organisations ?

h) Ĉu via organizo intencas, pere de viaj agadoj dum la MSF 2007 en Najrobio, starigi konektojn kun aliaj organizoj / retoj /entoj pri tiu ĉi agado, kampanjo aŭ batalo ?

( ) jes ( ) ne

Se jes : kiel vi volas fari por esti relatigita kun aliaj organizoj ?

  Oficejo de la MSF 2007 en Najrobio (Kenjo)

Rekta kontakto : Masandukuni Lane, Off Gitanga Road

Poŝtadreso : P. O. Box 63125 00619 Nairobi Kenya

Telefono : +254-020-386-0745 u +254-020-386-0746

Fakso : 254-020-271-3262

Retpoŝto : socialforum@sodnet.or.ke 

Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)

Adreso : Rua General Jardim, 660, 7 andar, São Paulo - SP- Brésil

Poŝtkodo : 01223-010

Teksejo : www.forumsocialmundial.org.br

MSF-Bulteno

elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl