Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Libano kiel nova celo
de Thierry MEYSSAN  
2a aŭgusto 2006

La nov-konservativuloj kaj la politiko de la "konstrua ĥaoso"

En Vaŝingtono kaj Tel-Avivo, oni ĝojas pri la milit-operacioj okazantaj en Mez-Oriento. Laŭ la esprimo de Condoleezza Rice, la doloroj de Libano estas la "nasko-kontrahiĝoj de nova Mez-Oriento". Por la teoriistoj de la "konstrua ĥaoso" necesas elverŝi la sangon en regiono riĉa je hidrokarbonoj por trudi novan ordon. Planita delonge, la ofensivo de la israela armeo kontraŭ Libano estas superrigardata de la usona departemento pri defendo.

25-an de julio 2006

El Parizo, Francio

Dum sia gazetara konferenco en la ŝtatdepartemento, la 21-an de julio 2006, Condoleezza Rice estis demandita pri la iniciatoj kiujn ŝi intencas fari por revenigi la pacon en Libano. Ŝi respondis tiam : "Mi ne vidas la intereson de diplomatio, se estas nur por reveni al la antaŭa stato inter Israelo kaj Libano. Mi pensas ke tio estus eraro. Kion ni vidas tie, en certa maniero, tio estas la komenco, la kontrahiĝoj de la nasko de nova Mez-Oriento, kaj kion ajn ni faru, ni devas esti certaj ke ni instigu al la nova Mez-Oriento kaj ke ni ne revenu al la malnova". [1]

Vidate de Vaŝingtono, kio okazas hodiaŭ en Libano havas nenian rilaton kun la rehavigo de soldatoj kaptitaj de la Hizbolaho [2]. Tio, pri kio temas, estas la realigo de la teorio longe maturigita de la "konstrua ĥaoso". Laŭ la adeptoj de la filozofio de Leo Strauss, kies komunikila branĉo estas konata sub la nomo de "nov-konservativuloj", la vera potenco aplikiĝas ne en senmoviĝo, sed male per la detruado de ĉiuj formoj de rezistado. Ĵetante la amasojn en ĥaoson, la elitoj povas aspiri al stabileco de sia pozicio.

Laŭ la adeptoj de Leo Strauss, nur en tiu perforto la imperiaj interesoj de Usono kunfandiĝas kun tiuj de la juda ŝtato.

La israela volo malmunti Libanon, krei tie kristanan ŝtateton kaj aneksi parton de ĝia teritorio, ne estas nova. Ĝi estis eldirita, en 1957, de David Ben Gurion en fama letero, postmorte publikigita anekse de liaj memoraĵoj. [3] Antaŭ ĉio, ĝi estis enigita en vastan projekton de koloniigo de la Proksim-Oriento kiu estis redaktita en 1996 sub la titolo : Neta rompo : nova strategio por sekurigi la reĝlandon [Israelo]. [4] Tiu dokumento, redaktita sine de nov-konservativa pensistaro, la IASPS, estis preparita de fakularo kunvokita de Richard Perle kaj transdonita al Benjamin Netanjahu. Ĝi estas reprezenta por la reviziisma cionisma pensado de Vladimir Jabotinsky. [5] Ĝi planis :

- la nuligon de la pac-interkonsentoj de Oslo,

- eliminadon de Jasser Arafat,

- aneksadon de la palestinaj teritorioj,

- renverson de Saddam Hussein en Irako por malstabiligi laŭĉene Sirion kaj Libanon,

- malmuntadon de Irako kun starigo de palestina ŝtato sur ties teritorio,

- uzadon de Israelo kiel komplementan bazon de la usona programo de la stelmilito.

Tiu dokumento inspiris la paroladon faritan de Benjamin Netanjahu en la Kongreso de Usono. [6] En ĝi troveblas ĉiuj eroj de la nuna situacio : minacoj kontraŭ Irano, Sirio kaj la Hizbolaho, kun krome la postulo aneksi Orientan Jerusalemon.

Tiu vidpunkto kongruas kun tiu de la usona registaro. La regado super zonoj riĉaj je hidrokarbonoj kiun Zbignew Brzezinski kaj Bernard Lewis nomis "krizo-arkon", do la arkon de la Gvinea Golfo ĝis la Kaspia Maro pasante tra la Persa Golfo, signifas redifinon de la landlimoj, de la ŝtatoj kaj politikaj reĝimoj : "remodladon de la Granda Mez-Oriento", laŭ la esprimo de George W. Bush.

Temas ĝuste pri tiu Mez-Oriento kies naskistino pretendas esti s-ino Rice kaj kiun ŝi rigardas naski en doloro.

La ideo simplas : substitui al la ŝtatoj hereditaj de la disfalinta Otomana Imperio pli malgrandajn unuetnajn entojn, kaj neŭtraligi tiujn ŝtatetojn permanente kontraŭstarigante ilin reciproke. Alivorte, nuligi la interkonsentojn sekrete faritajn en 1916 de la franca kaj brita imperioj, nomatajn Interkonsentoj Sykes-Picot [7] kaj konsekri la nun totalan dominadon de la anglosaksoj super la regiono. Sed por difini novajn ŝtatojn necesas unue detrui la ekzistantajn. Jen kion klopodas la registaro Bush kaj ĝiaj aliancanoj de antaŭ kvin jaroj kun entuziasmo de magilernanto. Juĝeblas la rezulto :

- La okupata Palestino estas prirabita de 7 % de sia teritorio ; la Gaza-strio kaj Cisjordanio estis reale disigitaj per muro ; la palestina Aŭtoritato estas ruinigita, ĝiaj ministroj kaj ĝiaj parlamentanoj estas forkondukitaj kaj sekvestritaj.

- La UN admonis Libanon senarmiĝi per forpelo de la siriaj fortoj kaj dissolvo de la Hizbolaho ; la eksa ĉefministro Rafik Hariri estis murdita kaj la franca influo malaperis kun li ; la ekonomiaj strukturoj de la lando estis forbalaitaj ; pli ol 500.000 kromaj rifuĝintoj vagadas en la regiono.

- La diktatoreco de Saddam Hussein estis anstataŭigita en Irako per eĉ pli kruela reĝimo kiu kaŭzas pli ol 3.000 mortojn monate ; en plena anarĥio, la lando pretas al fragmentigado en tri diversaj entoj.

- La talibana pseŭdo-emirato lasis la lokon al pseŭdo-demokratio kie daŭre furiozas la plej obskurisma interpretado de la ŝario, kun krome la kulturado de papavo. Fakte, Afganio estas jam dividita inter milit-senjoroj, kaj la bataloj ĝeneraliĝas. La centra registaro rezignis obeigi al si eĉ en la ĉefurbo.

En Vaŝingtono, la disĉiploj de Leo Strauss, pli kaj pli senpaciencaj, revas etendi sian ĥaoson al Sudano, Sirio kaj Irano. En tiu transira periodo, ne temas plu pri "merkat-demokratio", nur pri sango kaj larmoj.

Jacques Chirac, kiu deziris interveni en Libano por defendi tie la lastajn francajn interesojn kaj tien sendis sian ĉefministron Dominique de Villepin, devis elreviĝi : dum la pintkunveno de la G8 en Sankt-Peterburgo, George W. Bush malpermesis tion al li dirante ke ne temas pri israela operacio aprobita de Usono, sed pri usona operacio plenumata de Israelo. Do, s-ro de Villepin ne havis ion alian por deklari al siaj interparolantoj en Bejruto ol bonajn vortojn kaj sian senpotencon.

Pli precize, la projekto detrui Libanon estis prezentita de la israela armeo al la registaro Bush, antaŭ iom pli ol jaro, kiel rivelis la San Francisco Chronicle. [8] Ĝi estis temo de politikaj diskutoj dum la Monda Forumo kiun organizis la American Enterprise Institute kiel ĉiujare, la 17-an kaj 18-an de junio 2006 en Beaver Creek. Benjamin Netanjahu kaj Dick Cheney longe babilis pri ĝi akompanate de Richard Perle kaj Natan Ŝaranski. La verda lumo estis donita en la sekvaj tagoj de la Blanka Domo.

La milit-operacioj de la israela armeo estas kontrolataj de la usona ŝtatdepartemento pri defendo. Tiu determinas la esencan parton de la strategio kaj la elekton de la pafceloj. La ĉefa rolo apartenas al la generalo Bantz Craddock en lia kvalito de komandanto de la South Command. Craddock estas specialisto pri movado de blenditaj trupoj, kion li montris dum la "Dezertoŝtormo" kaj ĉefe dum li komandis la ter-fortojn de la NATO en Kosovo. Li estas konfidenculo de Donald Rumsfeld, kies apartan ĉefstabon li gvidis kaj por kiu li disvolvis la koncentrejon de Gŭantanamo. Venontan novembron li devus esti nomata komandanto de la Eŭropa Komando kaj de la NATO. En tiu funkcio li povus gvidi la intermetiĝan forton kiun la NATO povus loki en Sud-Libano krom tiujn kiujn ĝi jam instalis en Afganio kaj Sudano.

La israelaj kaj usonaj generaloj lernis interkonatiĝi, jam de tridek jaroj, danke al organizitaj interŝanĝoj fare de la Juda Instituto por la Aferoj de Nacia Sekureco (Jewish Institute for National Security Affairs - JINSA), asocio kiu devigas siajn kadrulojn sekvi seminariojn pri studado de la pensado de Leo Strauss.

Thierry MEYSSAN.

Notoj

1. « But I have no interest in diplomacy for the sake of returning Lebanon and Israel to the status quo ante. I think it would be a mistake. What we’re seeing here, in a sense, is the growing — the birth pangs of a new Middle East and whatever we do we have to be certain that we’re pushing forward to the new Middle East not going back to the old one ». Fonto : Special Briefing on Travel to the Middle East and Europe, Ŝtatdeparemento, 21-a de julio 2006.

2. Vd http://eo.wikipedia.org/wiki/Hizbolaho.

3. « Lettre de David Ben Gourion à Moshe Sharett sur la constitution d’un État maronite au Liban [Letero de David Ben Gurion al Moŝe Ŝarret pri la starigo de maronita ŝtato en Libano] », dokumento konsultebla en la elektronika biblioteko de la Voltera Reto.

4. A Clean Break : A New Strategy for Securing the Realm, IASPS, 8-a de julio 1996. Mallongigita versio disponeblas en la teksejo de la IASPS. La kompleta enhavo de la dokumento estas konata per la protokoloj kiujn tiuepoke la Guardian faris pri ĝi.

5. La patro de Benjamin Netanjahu, Ben-Zion Netanjahu, estis la aparta sekretario de Vladimir Jabotinsky, fondinto de la reviziisma cionismo. Ehud Olmert apartenas al la sama pensofluo.

6. Parolado en la Kongreso de Usono fare de Benjamin Netanjahu, la 9-an de julio 1996.

7. Tiu sekreta traktato estis subskribita la 16-an de majo 1916 de Sir Mark Sykes kaj François Georges-Picot, por la Unuiĝinta Reĝlando kaj Francio, poste aprobita de Italio kaj Rusio.

8. « Israel set war plan more than a year ago. Strategy was put in motion as Hezbollah began gaining military strength in Lebanon » de Matthew Kalman, San Francisco Chronicle, 21-a de julio 2006.

___

Voltera Reto / Réseau Voltaire

T.M. estas ĵurnalisto kaj verkisto, prezidanto de la Voltera Reto [Réseau Voltaire].

Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl