Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La ĵurnalo "Le Monde" en la falilo de sia kredo je israela supereco
de Voltera Reto (Réseau Voltaire)  
2a aŭgusto 2006

La renoma kaj ĝis nun referenca franca taggazeto Le Monde sur la linio de Vaŝingtono kaj Israelo...

31-an de julio 2006

Le Monde, franca vaŝingtonema taggazeto de centra maldekstro [ne konfuzu kun Le Monde diplomatique], titolis sian eldonon publikigitan la 25-an de julio 2006 vespere kaj datita je 26-a de julio : „Israelo konkeras Bint Jbeil, bastionon de la Hizbolaho en Sud-Libano“. La tuto garnita de karikaturo akuzanta la Hizbolahon rompi la homrajtojn kiel Israelo.

En realo, la israela armeo ne povis konkeri Beit Jbeil, defendata komune de la Hizbolaho kaj Amal. Malgraŭ la uzo de paraŝutistaj fortoj kaj de du el la sep blenditaj divizioj, la israela armeo suferis malvenkon kaj estis devigita retreti lasante malantaŭ si la korpojn de siaj mortigitaj soldatoj.

Le Monde redaktis sian titolon kaj siajn artikolojn surbaze de komunikado de la israela armeo [familiare nomata Tsahal]. La gazeto, kiu subtenas la cionistajn teritoriajn postulojn (vd sube : Jerusalemo estas la ĉefurbo de Israelo, deklaras "Le Monde"), ne juĝis utile komparkontroli siajn informojn, tiom la supereco de la israela armeo super la arabaj loĝantaroj ŝajnis por ĝi memevidenta.

La akuzoj entenataj en la karikaturo ne estas eksplicitaj en tiu numero de la gazeto. Ili celas relativigi la krimojn, ja tute realajn, de la israela armeo. Dum la kuro de la jaroj, Le Monde kaŝis al siaj legantoj ke la Hizbolaho kaj ĝiaj aliancanoj fariĝis majoritataj en la libana loĝantaro kaj ke ĝi estas organizita en popolarmeo. Male, ĝi flegis la trompan bildon de terorista grupeto. Ĝi troviĝas do hodiaŭ en la nekapablo kohere klarigi al siaj legantoj kiu estas tiu kiu retroirigis du blenditajn israelajn diviziojn.

Voltera Reto.

La franclingva originalo de tiu ĉi artikolo troviĝas jene : http://www.voltairenet.org/article1....

Jerusalemo estas la ĉefurbo de Israelo, deklaras "Le Monde"

de Jack NAFFAIR

En la titolpaĝo de la 13-a de septembro 2003, la pariza taggazeto Le Monde raportas pri la minacoj faritaj de la registaro de la generalo Ŝaron kontraŭ la prezidanto de la palestina Aŭtoritato.

La unua subtitolo indikas : „Laŭ Jerusalemo, la ĉefo de la palestina Aŭtoritato estas « absoluta obstaklo por la repaciĝo »“.

La metonimio, kiu permesas signi registaron per la ĉefurbo de ĝia lando, estas ofta stilfiguro en la gazetaro. Kontraste al la internacia komunumo kiu agnoskas Tel-Avivon kiel ĉefurbon de Israelo, Le Monde lokas la sidejon de la registaro de Ariel Ŝaron al Jerusalemo. Tiu opiniesprimo, konforma al la postuloj de la plej malcedema frakcio de la cionista movado, implicas la agnoskon de la israela suvereneco super la palestina teritorio de Orienta Jerusalemo, kontraŭleĝe aneksita en 1967.

La dua subtitolo estas tiel redaktita : „La registaro adoptas la principon de lia elpelo“.

La membroj de la registaro Ŝaron signas la delokadon de la prezidanto Arafat per la termino „translokado“, ĝia opozicio kvalifikas ĝin kiel „deportadon“. Aliĝante al la usona diplomatio, Le Monde elektis la terminon „elpelo“. Tiu subkomprenigas ke Israelo ne okupas la palestinajn teritoriojn, sed ke tiuj teritorioj estas integra parto de Israelo. Efektive, registaro ne povas elpeli iun el teritorio sur kiu ĝi ne havas suverenan jurisdikcion.

La usona delegacio ĉe la Sekurec-Konsilio estis postulinta ke la rezoluci-propono kondamnanta la minacojn kontraŭ Jaser Arafat uzu ekskluzive la terminon „elpelo“. Malgraŭ tiu semantika korekto, ĝi kontraŭmetis sian vetoon.

La titoloj de la ĉefpaĝo de Le Monde estas decidataj de la ĉefredaktistoj dum ĉiutaga redaktokonsilio. Ne temas do pri preseraro aŭ eraro pro malatento, sed pri politika opiniesprimo, pri eldon-decido de la pariza taggazeto.

Jack NAFFAIR.

Tiu ĉi artikolo legeblas franclingve jene : http://www.voltairenet.org/article1...