Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-Bulteno 2006-07-28
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
30a julio 2006

MSF-bulteno - la 28-an de julio 2006

Enhavo

1. Prepara konsultado por la MSF 2007 en la franca !

2. La plej oftaj duboj pri la MSF 2007

3. Agendo de la sociaj forumoj en la mondo

4. Agendo de mobilizoj  

1. Prepara konsultado por la MSF 2007 en la franca !

La prepara konsultado por la MSF 2007 jam disponeblas en la franca. Por aliri al tiu paĝo, eniru la teksejon http://consultation.wsf2007.org/ kaj klaku sur "Français", butono lokita en la supra dekstra angulo de la ekrano. La paĝoj en la kastilia kaj angla estas ankaŭ rete alireblaj. Tiu konsultado estas la unua etapo en la preparo de la programo de la MSF 2007, en Najrobio, Kenjo. Alklaku ĉi tie por aliri la kompletajn informojn pri la konsultado : http://www.forumsocialmundial.org.b.... La limdato por sendi respondojn estas la 30-a de julio 2006.

Alklaku ĉi tie por vidi la plej oftajn dubojn pri la konsultado (en la franca) : http://www.forumsocialmundial.org.b....

2. Plej oftaj duboj pri la MSF 2007

- Kiam okazos la MSF ? De la 20-a ĝis 25-a de januaro 2007.

- Kie okazos la MSF ?

La evento realiĝos en tri punktoj de la urbo Najrobio, en Kenjo : en la Kenyatta International Conference Center, en la Uhuru Park kaj en la Central Park. Rigardu la mapon ĉe la adreso : http://www.socialforum.or.ke/images...

- Ĉu estos organizitaj grupvojaĝoj al Najrobio ?

La oficejo de la MSF kaj la Kenja Organiz-Komitato ne organizos grupvojaĝojn al Najrobio. La entoj kaj individuoj enskribitaj en la MSF 2007 devos organizi mem siajn vojaĝojn.

- Kiuj estas la opcioj por gastigaado ? Ĉu ekzistos solidara kaj alternativa gastigado ?

Ĉiu partoprenonto (delegitoj de organizaĵoj aŭ individuoj) respondecas pri sia propra gastigado. La Kenja Organiz-Komitato disvastigis liston de hoteloj en la urbo.

Rigardu la adreson : http://www.socialforum.or.ke/hotel.xls. Ni ankoraŭ ne havas informojn pri solidara kaj alternativa gastigado.

- Ĉu ekzistos junular-tendaro ?

La Kenja Organiz-Komitato ankoraŭ ne esprimis sin pri tiu temo.

- Ĉu ekzistos financado de vojaĝoj al Najrobio ?

La MSF-oficejo ne financos vojaĝojn de individuoj, de grupoj aŭ de organizaĵoj al Najrobio.

ENSRIBOJ

- Kio estas la preprara konsultado por la MSF 2007 ?

La prepara konsultado por la MSF 2007 estas konsultado pri agadoj, kampanjoj kaj luktoj en kiuj engaĝiĝis la organizoj, entoj kaj retoj partoprenantoj en la MSF. La konsultado estas la unua paŝo de organizado de la programo de la MSF 2007. Sed atentu : tiu registrado ankoraŭ ne estas la efektiva enskribo de eventoj en Najrobio. Alklaku ĉi tie kaj konsultu la paĝon pri plej oftaj duboj specifaj por la konsultado : http://www.forumsocialmundial.org.b....

- Kio estas memmastrumata agado ?

Temas pri agado organizita de entoj enskribitaj en la MSF 2007 kaj kiu ankaŭ kongruas kun la Ĉarto de Principoj. Tio signifas ke la organizoj, kiuj proponas agadojn, respondecas pri la decido pri la nomo kaj la speco de la agado (seminaroj, atelieroj, prelegoj, ktp.), pri siaj prelegantoj kaj siaj invitoj, kaj ankaŭ pri pri la necesaj ekipaĵoj (retroprojektilo aŭ /power point, ekzemple). La Kenja Organiz-Komitato certigos la spacon kie okazos la agadoj kaj tiuj aperos en la presota programo.

- Kie mi faru la enskribon de agadoj ?

La enskribo de agadoj ankoraŭ ne estas malfermita. En septembro ni disponigos specifan virtualan ilin por tio. Bonvolu atendi.

- Kiu povas enskribi agadojn ?

Nur organizaĵoj povas proponi agadojn, ne individuoj (tiuj kiuj ne estas ligitaj kun ia organizo).

- Kie mi faru la enskribon de organizoj, individuoj, libervoluloj kaj de la gazetaro ?

La enskriboj ankoraŭ ne estas malfermitaj. En septembro ni disponigos specifan teksejon por enskriboj por la Najrobia evento. Bonvolu atendi.

- Kiuj estas la kontakteblecoj por la Kenja Organiz-Komitato de la MSF 2007 ?

Adreso : Masandukuni Lane, Off Gitanga Road

Poŝtadreso : P.O. Box 63125, 00619 Nairobi Kenya

Telefono : 254-020-3860745 ou 254-020-3860746

Fakso : 254-020-2713262

Retpoŝtadreso : socialforum@sodnet.or.ke

3. Agendo de la sociaj forumoj en la mondo

- Socia Forumo Ugando, de la 31-a de julio ĝis 3-a de aŭgusto 2006, Ugando

- 1-a Socia Forumo de la Socia Laboro, 1-a kaj 2-a de septembro 2006, Santiago, Ĉilio

- 33-a Socia Forumo Parana Medio, de la 8-a ĝis 10-a de septembro 2006, Argentino

- 2-a Junulara Socia Forumo, de la 14-a ĝis 16-a de septembro 2006, Parana, Entre Ríos, Argentino

- Unua Regiona Socia Forumo Saguenay-Lac-Saint-Jean, de la 22-a ĝis 24-a de septembro 2006, Séminaire Marie-Reine du Clergé, Métabetchouane, Kebekio, Kanado

- Landlima Socia Forumo. Datŝanĝo : de la 13-a ĝis 15-a de oktobro 2006, Ciudad Juarez, Meksikio

- 1-a Internacia Socia Forumo "Praaj saĝoj", de la 12-a ĝis 15-a de oktobro 2006, Koĉabambo, Bolivio

- 2-a Portugala Socia Forumo, de la 13-a ĝis 15-a de oktobro 2006, Almada, Portugalio

- 3-a Forumo de la Solidara Kulturo, de la 15-a ĝis 22-a de oktobro 2006, Limo, Peruo

- Norvega Socia Forumo, de la 19-a ĝis 22-a de oktobro 2006, Oslo, Norvegio

- Mozambika Socia Forumo, de la 6-a ĝis 10-a de novembro 2006, Maputo, Mozambiko

- Socia Forumo Barato, de la 9-a ĝis 13-a de novembro 2006, Delhio, Barato

- Socia Forumo Portoriko, de la 17-a ĝis 19-a de novembro 2006, Rio Piedras, Portoriko

- Socia Forumo Ĉilio, la 18-an kaj 19-an de novembro 2006, Santiago, Ĉilio

- Socia Forumo Alĝerio, la 14-an kaj 15-an de decembro 2006, Alĝerio

- 5-a Forumo de lokaj aŭtoritatoj, la 24-an de januaro 2007, Najrobio, Kenjo

- Kebekia Socia Forumo. Datŝanĝo : junio 2007, Kebekio, Kanado

- Usona Socia Forumo, de la 27-a de junio ĝis 1-a de julio 2007, Atlanto, Georgio, Usono

- Socia Forumo Magrebo, 2007

Alklaku ĉi tie por vidi la kompletan liston, la kontaktojn kaj pliajn informojn (en la franca) : http://www.forumsocialmundial.org.b...

4. Agendo de mobilizo

- Seminario pri strategioj de la sociaj movadoj kontraŭ la imperiismo, milito, novliberalismo kaj patriarĥeco

Dato : de la 28-a ĝis 30-a de septembro 2006

Loko : Bruselo, Belgio

Alklaku ĉi tie por scii pli pri tio :

France : http://www.forumsocialmundial.org.b... Hispane : http://www.forumsocialmundial.org.b... Angle : http://www.forumsocialmundial.org.b...

- Socia Pintkunveno por integriĝo de la popoloj

Dato : decembro 2006

Loko : Sankta Kruco, Bolivio

Kontaktoj : Alianza Social Continental : secr.asc@cut.org.br, Movimiento Boliviano por la Soberanía e Integración Solidaria de los Pueblos : boliviasoberanaysolidaria@yahoo.com

Alklaku ĉi tie por legi la kunvokon en la hispana : http://www.forumsocialmundial.org.b...

kaj en la angla : http://www.forumsocialmundial.org.b...

Oficejo de la MSF 2007 en Najrobio (Kenjo)

Rekta kontaktto : Masandukuni Lane, Off Gitanga Road

Poŝtadreso : P. O. Box 63125 00619 Nairobi Kenya

Telefono : +254-020-386-0745 u +254-020-386-0746

Fakso : 254-020-271-3262

Retpoŝto : socialforum@sodnet.or.ke 

Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)

Adreso : Rua General Jardim, 660, 7 andar, São Paulo - SP- Brésil

Poŝtkodo : 01223-010

Teksejo : www.forumsocialmundial.org.br

MSF-bulteno

Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl