Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Deklaro de la nacia renkontiĝo de la unuecaj kolektivoj por la NE
de Vilhelmo Lutermano  
27a junio 2005

Post la venko de la NE en la franca referendumo pri la projekto de eŭropa konstitucio, la 29-an de majo 2005, la multaj lokaj kaj departementaj kolektivoj kiuj kampanjis por la NE al tiu novliberala konstitucio, sendis siajn delegitojn al la

Nacia renkontiĝo de la unuecaj kolektivoj por la NE

kiu diskutis kaj decidis, la 25-an de junio, jenan deklaron, kiu montras la vojon al procezo de debato kaj de ellaborado de « postuloj por alia Eŭropo » kaj por politikoj de progresema sociala transformado en Francio kaj en Eŭropo.

Nantero, la 25-an de junio 2005

Post la 29-a de majo, ni daŭrigos !

La rifuzo, fare de la gecivitanoj, de la liberala konstituci-projekto konstituas gravan politikan eventon por tuta Eŭropo. Ĝi estas unua venko kontraŭ la liberala kaj antidemokratia Eŭropo. Ĝi estas popola, kontraŭliberala kaj eŭropeca voĉo, kiu mobilizis la esencon de la vivaj fortoj de la lando. Ĝi estas maldekstra voĉo sociala, demokratia, feminisma, ekologia, laika, de egaleco, de paco kaj de solidareco. La maldekstra Ne estas plimulta en la Ne. La Ne estas plimulta inter la maldekstrularo. La por-eŭropa maldekstra Ne cedigas la ekstremdekstron. Ĝi estas voĉo de rifuzo al liberalaj politikoj kaj de aspiro al alia Eŭropo. Tiu voĉo malfermas novajn perspektivojn. Ĝi estas voĉo portanta la esperon por solidara Eŭropo.

La venko de la maldekstra Ne okazis danke al ĉiuj fortoj kiuj kontribuis al ĝi. Ĝi estas frukto de la unueca dinamiko iniciatita de la Alvoko de la 200 kiu ampleksiĝis kaj larĝiĝis al aliaj progresemaj komponantoj, kiel al multaj sektoroj de la sociala movado, dum la tuta daŭro de la kampanjo. Ĝi estas la produkto de politika kaj socia entrepreno kiu ligas la socialajn postulojn kaj luktojn al la eŭropaj politikaj demandoj. Ĝi estas la rezulto de sensacia loka kaj konvinka mobiliziĝo farita de centoj da unuecaj kolektivoj kiuj konstituiĝis, la feminisma kunordigado, la partioj, asocioj kaj kunagantaj sindikatoj. La tipo de kampanjo kiun ni faris, pri la enhavo de la traktato, alparolante la inteligenton de la civitanoj, direktita al la popolaj tavoloj kaj kontraŭ la dekstro, havis rezulton. Tiu kampanjo laborigis kune aktivulojn de diverstendencaj politikaj, sindikataj, asociaj organizoj ; ĝi subtenis la implikiĝon de dekmiloj da gecivitanoj.

En Francio, denove kaj amase malaprobitaj, la prezidanto de la respubliko kaj la nova franca registaro tiras el tio nenian konsekvencon pri sia legitimeco. Male, ili montras sian rifuzon aŭskulti kaj respekti la popolan volon esprimitan en la urnoj. Al la rifuzo, fare de la plimulto de la franca popolo, de tiu liberala konstitucio, ili respondis per alvoko daŭrigi la procezon de ratifado. Al la demokratia postulo, ili respondas per la proceduro de ediktoj spitante la atendojn de la socio, al la postuloj de sindikataj organizoj, kaj eĉ al proceduroj de parlamenta debato. Al la sociala postulo, ili respondas per akrigo de la liberalaj politikoj, per daŭrigo de sociala malmuntado atakante la laborkodon kaj la kolektivajn garantiojn, per akcelo de la privatigoj, per akrigo de subprem- kaj sekurec-disponoj.

En Eŭropo. la Eŭropa Konsilio montris malkaŝe la kontraŭdirojn kaj la krizon kiuj traboras la konstruadon de Eŭropo jam delonge, kiu produktas nur pseŭdo-Eŭropon, kiu turnas la dorson al la bezonoj kaj aspiroj de la popoloj.

La alfrontiĝo inter la « naciaj interesoj » kaj la neapero de eŭropa kolektiva intereso montras la sakstraton de konstruado kiu tenas la popolojn for, metas ilin en kunkurencon kaj realigas liberalajn politikojn de sociala malmuntado.

La rifuzo de ĉia altigo de la komunuma buĝeto - rifuzo komuna al la precipaj landoj de la Unio - en la horo de la ampleksiĝo al novaj membroj enkondukas en sia sino profundan ekonomian kaj socialan frakturon, malpermesas ĉian politikon de solidareco favoran precipe al la novaj membroj, kondukas al sociala kaj imposta dumpingo, malhelpas la aliĝon de la popoloj al komuna projekto.

Urĝas eliri el tiu sakstrato kaj malfermi alian vojon.

La unuecaj kolektivoj kiuj, kun ĉiuj fortoj kiuj kampanjis, estis la konstruistoj de la venko de la Ne, decidis sian daŭrigon kaj sian larĝigon. Ilia agado estos daŭrigata kontraŭ la liberalaj ofensivoj, interncaciaj, eŭropaj aŭ naciaj ; kaj por esti forto de propono por alternativa Eŭropo.

Ni daŭrigas por rezisti kaj gajni fronte al la liberalaj politikoj en Eŭropo kaj en Francio.

Ni devas agi por atingi tujajn disponojn kiuj montras kursoŝanĝon : retiro de la Bolkestejn-direktivo, de la liberaligaj direktivoj (transporto, haveno, patentigo de programoj kaj de la vivantaĵo, ktp) kaj de la tekstoj celantaj malmunti la publikajn servojn, adopto de direktivo limiganta la labortempon, volisma eŭropa ekonomia politiko por la dungo kaj la medio, disponoj de solidareco kaj de sociala kaj imposta konverĝo, rediskutado de la komuna agrikultura politiko ne submetita al la liberalaj celoj de la MOK, rediskuto de la intertraktadoj de la Ĝenerala Akordo pri la Komerco de la Servoj (ĜAKS), revizio de la statuso kaj de la taskoj de la Eŭropa Centra Banko, rediskuto pri la Pakto de Mona Stabileco, alproprigo kaj sociala mastrumado de la akvo, reala nuligo de la ŝuldo de la malriĉaj landoj, ktp. Tio signifas kritikon al la antaŭaj traktatoj kaj al la realigataj politikoj.

Ni devas agi kontraŭ la privatigo de EDF (ŝtat-monopola elektrokompanio) kaj de GDF (ŝtat-monopola gaskompanio), la fermado de poŝtoficejoj, la malfermo de la fervojoj al la konkurenco, la atakoj al la rajtoj de senlaboruloj, la kolektivaj maldungoj, la malmuntado de la laborkodo, la venontaj fiaĵoj de la « 100 tagoj » de la nova registaro ; por la kreado de laborlokoj per reduktado de la labortempo, por la lukto kontraŭ la malriĉeco per altigo de la salajroj kaj de la socialaj minimumoj.

Ni daŭrigas por debati pri alternativoj al tiuj politikoj en Eŭropo kaj Francio kaj por konstrui ilin.

Ni reasertas nian engaĝiĝon por la konstruado de demokratia kaj solidara Eŭropo. Urĝas eliri el la sakstrato de simpla zono de liberkomero, kie la ĝeneraligita konkurenco detruas la solidarecojn, kaj iri alian vojon, tiun de la demokratio, sociala justeco, solidareco, egaleco inter virinoj kaj viroj, rajtoj de la persono, rajtoj de la migruloj kaj azilpetantoj, civitaneco de rezidanto, agado por la paco kaj kontraŭ la militismo, novaj solidaraj rilatoj kun la malriĉaj landoj, kaj por nova tipo de disvolvado ebliganta elradikigi la mondan malriĉecon kaj respektanta la ekologiajn ekvilibrojn. Pli vaste, ni devas kontribui doni novajn politikajn kaj sociajn fundamentojn kaj ellabori novan fundamentan ĉarton por Eŭropo.

Ni agados, kun niaj amikoj kaj partneroj, por organizi vastan debaton en ĉiuj landoj por ke la grandaj problemoj de la eŭropa politiko fariĝu la afero de la civitanoj. Tiu demarŝo devos serĉi la artikuladojn kaj komplementecojn kun la procezo de la Eŭropa Socia Forumo kaj konsideri la kalendaron de la grandaj eŭropaj kaj internaciaj eventoj. La projekto de eŭropa konstitucio estas jure kaj politike morta. Ĝi estas retirenda, kaj nova diskuto devas komenci malkaŝe kaj sub la aŭtoritato de la popoloj super la ekonomiaj kaj socialaj politikoj kaj super la institucioj de Eŭropo.

La eŭropaj demandoj estas hodiaŭ naciaj demandoj. La orientiĝoj de la eŭropaj institucioj kaj de la registaroj ĉerpas el la sama liberala inspirfonto. La rezistadoj kaj alternativoj havas nepre duoblan eŭropan kaj nacian dimension. Temas pri konstrui, lige kun la konkretaj mobiliziĝoj, procezon de debato kaj de ellaborado de « postuloj por alia Eŭropo » kaj por politikoj de progresema sociala transformado en nia lando kaj en Eŭropo.

Ni daŭrigas kun la sama spirito de kolektiĝo, de malfermiĝo, de konverĝo, de plurismo kaj de unueco kiel dum la kampanjo, kun la volo larĝigi nin, respektante la ritmojn kaj la diversecojn, adresante nin al ĉiuj gecivitanoj kiuj volas konkreta agi kontraŭ la eŭropaj direktivoj de liberaligo kaj iliaj naciaj formoj, kiuj volas konstrui alian Eŭropon kaj alternativon al la novliberalaj politikoj.

Ni daŭrigas kun la sama metodo de funkciado kiuj pruvis sian taŭgecon : aŭtonomio de la kolektivoj, reta cirkulado de la informoj kaj de la proponoj, kunordigado ĉirkaŭ iniciatoj kaj kampanjoj, konsiderado de la diversecoj, funkciado per interkonsento. Ni ne aliru urĝe tro striktan strukturadon, tro precizan politikan limigon, tro fruan projekciadon sur venontaj balotoj, sub minaco esti malefikaj rilate la necesojn de larĝiĝo, de plurismo kaj de unueco. Ni devas deiri de la komunaj enhavoj kaj de la atestitaj akordoj por konstrui kune. La lokaj kolektivoj, ilia malrigida kaj ne karteliĝinta formo, havas egan gravecon por tio.

La nacia iniciat-kolektivo decidas daŭrigi sian ekzistadon por kontribui al konstruado de antiliberala alternativo en Eŭropo kaj Francio. Ĝi devas konservi malrigidan funkcion de cirkulado de informoj kaj proponoj, sed ĝi ne havas la taskon « centri » aŭ « direkti ». Necesa nomŝanĝo por konsideri la novan situacion kaj ĝian larĝiĝon estas debatota kaj publikigota okaze de gazetara konferenco post la ferioj komence de septembro.

La nacia kunveno de la unuecaj kolektivoj de la 25-a de junio en Nantero proponas al ĉiuj kolektivoj debati kaj alproprigi tiujn ĉi pensojn kaj la proponitan procezon.

Ĝi alvokas :

- kapti la okazojn de la someraj aktualaĵoj por aperi en originalaj formoj adaptitaj al la periodo.

- organizi fortajn « postferiajn iniciatojn » en ĉiuj lokoj por relanĉi ekde septembro la dinamikon de mobiliziĝo kaj respondi al la « 100 tagoj » de la ĉefministro Villepin ; nacia afiŝo estas tiusence preparota.

- fari ĉiunivele agadojn kaj kampanjojn ĉirkaŭ celoj komune ellaboritaj, konsidere al la celoj deciditaj dum la eŭropa renkontiĝo de la 24-a de junio en Parizo (eŭropa peticio, ktp.).

- iniciati larĝajn debatojn kaj konfrontiĝojn, organizi publikajn kunvenojn kaj amas-forumojn, dum la aŭtuno, en la loĝlokoj, departementoj kaj regionoj, por komenci kun ĉiuj civitanoj kaj ĉiuj organizoj kiuj deziras tion, laboron de konfrontado de ideoj kaj de proponoj por ellabori demokratiajn kaj socialajn « postulojn » kaj alternativojn al la novliberalaj politikoj en Eŭropo kaj en Francio, en la perspektivo de Naciaj Asizoj, perspektivo kiun ni debatigas.

- prepari iniciaton de aparta mobiliziĝo okaze de la venonta eŭropa pintkunveno komence de decembro.

- ĝisdatigi la instrumentojn - aparte interreton - por subteni la spacojn de debato kaj de interŝanĝo.

Nova nacia renkontiĝo estos proponita antaŭ la jarfino por bilanci la atingitan dinamikon kaj por konkludi por la sekvo.

La venko donas al ni grandan respondecon ; ni akceptos la defion ampleksigante en Francio la procezon de realproprigo de la politiko fare de la gecivitanoj kaj larĝigante ĝin al Eŭropo.

Nantero, la 25-an de junio 2005

La deklaro adoptita de la eŭropa renkontiĝo de la 24-a kaj 25-a de junio en Parizo estas komplementa de tiu ĉi deklaro, kaj la iniciatoj kiujn ĝi proponas estas konsideritaj de la nacia renkontiĝo de la kolektivoj.

(Elfrancigis V. Lutermano)