Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Bomboj sur Bejruton - Israelo celas la samon kiel ĉe la Liban-invado de 1982
de Uri AVNERY  
28a julio 2006

Antaŭ la Libano-invado de 1982, la tiama usona ministro pri eksteraj aferoj, Haig, diris al Ariel Sharon, ke antaŭ ol komencu la operacio, necesas „klara provoko“ por certigi akceptemon de la monda publika opinio. Tiu provoko fakte okazis, kiam la teroristoj de Abu-Nidal provis murdi en Londono la israelan ambasadoron. Estas vere ke tio neniel rilatis kun Libano kaj eĉ malpli kun la OLP (Organizo de Liberiĝo de Palestino) - tiu estis malamiko de Abu Nidal, sed tio sufiĉis : oni havis tion kion oni atendis.

Ĉi-foje la necesan provokon liveris la Hezbollah, kiu kaptis du israelajn soldatojn. Ĉiu scias, ke ili liberigeblas ne alie ol per interŝanĝo de kaptitoj. Tamen, la granda milit-operacio, preparita de monatoj, estas gurdata al la israela publiko kiel savdispono. Deklarita celo de tiu operacio estas forpeli la Hezbollah-on de la landlimo kaj malhelpi ke plu lanĉiĝu raketoj sur israelaj urboj. Tio memorigas la Liban-operacion Paco por Galileo de 1982. Tiam oni deklaris al la israela parlamento ke temas pri forpeli la „katjuŝojn“ (rusdevenajn raketojn) al la libana landinterno - konscia trompo, ĉar de preskaŭ jaro neniu katjuŝo estis pafita trans la limon. Dekomence temis pri atingi Bejruton kaj tie instali komplezeman diktatoron. Ariel Sharon mem rakontis tion al mi naŭ monatojn antaŭ la militiro, kion mi rajtis eĉ publikigi kun lia konsento, kvankam sen citi lin rekte.

La ideo instali en Bejruto kvislingan [1] reĝimon estas jam elprovita, laŭ tio ke en somero 1982, en la etoso de la tiama avanco, la kristana falangisto Bashir Gemayel estis ŝovita en la prezidant-oficon - tamen post mallonga tempo viktimiĝis de atenco. En la somero 2006, la kalkulo jenas : post kiam la aerarmeo faris sufiĉe gravajn batojn kontraŭ la libana loĝantaro, paralizis la mar- kaj flug-havenojn kaj entute detruis la infrastrukturon, tiam la libana registaro plenumos la israelajn postulojn kaj forpelos la Hezbollah-on. Sed ĉar la gvidantaro de Libano povas eĉ ne revi fari tion, la enpostenigo de diktatoro fare de Israelo estus la sola alternativo.

Mi dubas pri tiu logiko. Oni rajtas pli ĝuste supozi ke la plej granda parto de la libananoj reagas kiel ĉiu alia popolo en la mondo : kun kolero kaj malamo kontraŭ la invadintoj. Tiel okazis en 1982, kiam la ŝijaistoj en Sud-Libano - ĝis tiam tiel obeemaj kiel piedmato - ekribelis kontraŭ la okupantoj kaj fondis la Hezbollah-on, kiu fariĝis la plej granda forto en la lando. Se la libana elito provus funkcii kiel kunlaboranto de Israelo, tio verŝajne forbalaus ĝin el ĉia influo. Ne hazarde la Hezbollah kaptis la soldatojn en tiu momento, en kiu la palestinanoj el Gazao helpokriis. Ĝi montriĝis amiko en danĝero, dum aliaj araboj honte nulis, kaj ĝi esperas nun ne resti nur libana fenomeno.

Malpli ol tri monatojn post enoficiĝo de la registaro Olmert, ĝi sukcesis tiri Israelon en dufrontan militon, kies celoj estas malrealaj kaj kies sekvoj ne antaŭvideblaj. Se Olmert celas fariĝi, kiel „mister macho-macho“, fariĝi Sharon la dua, li certe trompiĝus. Ĉiu komprenis jam delonge ke la operacio en Gazao kiel en Libano estis delonge planita de la armeo kaj ke la ĉefo de la ĉefstabo Dan Halutz faras la decidojn. Al la simplaj israelanoj restas nur stoika fatalismo, ĉar oni rakontas al ili ke ne ekzistas alternativo. Kaj fakte, kiu povus kontraŭi tiun militon ? Kiu ne dezirus, ke la „forkondukitaj“ soldatoj revenu ? Kiu ne dezirus, ke la raketoj estu forigitaj kaj ke la malinstigo denove funkciu ?

„Inter arma silent musae“ - „Kiam parolas armiloj, silentas la muzoj“, diras malnova proverbo. Ĉi tie taŭgas pli ĝuste : Kiam tondras la kanonoj, la cerbo ĉesas labori. Kiam la ŝtato Israelo estiĝis en 1948, la muroj estis plenŝtopitaj per afiŝoj, sur kiuj legeblis : „La tuta lando - unu fronto, la tuta popolo - unu armeo !“ De tiam pasis 58 jaroj, la slogano ankoraŭ same validas kiel tiam. Kion tio klarigas pri generacioj de politikistoj kaj generaloj ?

Uri AVNERY.

—  1. Laŭ la norvega Quisling, kiun la germanaj nazioj instalis dum la dua mondmilito en la okupata Norvegio pro lia komplezemo al ilia politiko. - red.

Elgermanigita de Monda Asembleo Socia (MAS) el Freitag, 21-a de julio 2006, p. 1 -vl.