Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-Bulteno 2006-07-13
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
16a julio 2006

Bulteno de la Monda Socia Forumo 2007, la 13-an de julio 2007

MSF-Bulteno - La 13-an de julio 2006

Enhavo :

1. La prepara konsultado por la MSF 2007 !

2. Oftaj duboj pri la konsultado

3. Fermo de la donac-kampanjo por la ŝuldo de la MSF

4. Karibia Socia Forumo okazis en Martiniko

5. 2-a Trilima Socia Forumo okazos en Paragŭajo

6. Agendo de la sociaj forumoj en la mondo

1. La prepara konsultado por la MSF 2007 !

La teksejo, kiu ebligas larĝan konsultadon pri agadoj, kampanjoj kaj bataloj en kiuj la organizoj, retoj kaj aliaj kolektivoj estas engaĝiĝintaj, jam disponeblas. Tiu konsultado estas la unua etapo en la preparo de la programo de la MSF 2007 en Najrobio, Kenjo. Alklaku, por aliri al la kompletaj informoj pri la konsultado (en la franca) : http://www.forumsocialmundial.org.b... .

Por plenigi la demandaron de la konsultado, bonvolu iri en la teksejon web : http://consultation.wsf2007.org/ .

La organizoj kiuj jam enregistriĝis en la teksejon de la Plurcentra MSF 2006 (www.wsf2006.org) ne bezonas denove plenigi ĉiujn formularojn. Ili povas aliri la teksejon http://consultation.wsf2007.org/ kun la sama salutnomo (uzantonomo) kaj pasvorto uzatajn en la teksejo de la Plurcentra MSF 2006. Poste alklaku la menuon „Consultation on actions, campaigns and struggles“ > „Add new“. La konsultado disponeblas nur en la angla. Post mallonga tempo ĝi disponeblos ankaŭ en la hispana kaj la franca. La limdato por sendi la respondojn estas la 30-a de julio 2006.

Por ricevi praktikajn informojn pri la Forumo de Najrobio, vizitu la teksejon : www.socialforum.or.ke

2. Oftaj duboj pri la konsultado

Kiu povas partopreni en la prepara konsultado por la MSF 2007 ?

La konsultado pri agadoj, kampanjoj kaj bataloj, prepara por la MSF 2007, celas la organizojn, entojn, retojn kaj aliajn agantojn de kolektivaĵoj kiuj akompanas aŭ partoprenas en la procezo de la MSF. La individuoj kiuj deziras koni la agadojn, kampanjojn kaj batalojn en kiuj tiuj organizoj estas engaĝiĝintaj, povas ankaŭ enskribi sin en la teksejo por malkovri tie la respondojn de la organizoj partoprenantaj en la konsultado kaj interagi kun ili. Sed atentu : tiu enskribo ne estas tiu por la evento de Najrobio. La sumoj por enskriboj kaj ankaŭ ilia formato por la MSF 2007 estas ankoraŭ en fazo de difinado.

Klaku sur http://www.forumsocialmundial.org.b... por legi pliajn informojn pri la celoj de tiu ĉi konsultado.

Kiuj estas la etapoj sekvendaj „paŝon post paŝo“ por partopreni en la prepara konsultado por la MSF 2007 ?

Estas du eblecoj :

1) Se via organizo estas jam enskribita sur la teksejo de la Plurcentra MSF 2006 (www.wsf2006.org) :

a) Aliru la teksejon http://consultation.wsf2007.org kaj la salutnomo kaj pasvorto uzitaj en la plurcentra teksejo, elektu la nomon de la organizo kaj klaku sur „Go“.

b) Klaku sur „Consultation on actions, campaigns and struggles“ kaj, poste, al „Add new“. Jen ! Vi havas aliron al la formularoj de la konsultado. Plenigu po unu el ili por ĉiu agado, kampanjo aŭ batalo en kiuj via organizo engaĝiĝis dum la 5 lastaj jaroj.

2) Kaze ke via organizo antaŭe ne enskribiĝis, sekvu la subajn instrukciojn :

a) Unue, enskribu vin kiel individuon en la teksejo http://consultation.wsf2007.org

b) Poste, registru vian organizon. Fine de tiu registrado, vi estos kondukata al la ekrano kie vi devos selekti la organizon kiun vi ĵus enskribis, kaj tiam klaku sur „Go“

c) Fine, klaku sur „Consultation on actions, campaigns and struggles“ kaj poste al „Add new“. Jen ! Vi havos aliron al la konsultad-formularo. Plenigu po unu por ĉiu agado, kampanjo aŭ batalo en kiuj via organizo engaĝiĝis dum la 5 lastaj jaroj.

En la momento, la teksejo estas nur en la angla. Tamen, la kompleta formularo de la konsultado disponeblas per deŝutado en la franca kaj hispana en la sama teksejo.

Mia organizo estis jam enskribita en la teksejo de la Plurcentra MSF 2006 : kiel mi faru por rehavi la salutnomon kaj pasvorton ?

Aliru al la teksejo http://consultation.wsf2007.org. Poste, klaku sur „Forget password“ en la menuo maldekstre de la ekrano. Sur la tabulo „forgot username“ kompletigu la parton „e-mail“ per la retpoŝtadreso kiu estis uzata dum via enskribo. Poste, klaku sur „Submit“. Vi ricevos mesaĝon al tiu retpoŝtadreso kun via salutnomo kaj pasvorto. Atentu : la sistemo reagas al uskleco, do vi devas entajpi la salutnomon kaj pasvorton precize tiel kiel vi ricevis ĝin en via retpoŝt-mesaĝo (kun majuskloj kaj minuskloj).

Kie mi povas konsulti la liston de respondoj al konsultado pri agadoj, kampanjoj kaj bataloj ?

Por vidi la liston de respondoj, eniru la teksejon de la konsultado kaj klaku sur „Consultations, campaigns and struggles“. La kompleta listo kun titoloj de la respondoj de la partoprenantoj de la konsultado, ŝlosilvortoj, celoj, nomo de la organizo kaj kontakto estos je via dispono. Sed atentu : por tio, la uzanto devos unue sian salutnomon kaj pasvorton.

Kiu estas la limdato por respondi al la prepara konsultado por la MSF 2007 ?

La limdato por respondi al la konsultado estas la 30-a de julio 2006.

Ĉu mi povas modifi la informojn entenatajn en la slipo de la konsultado ?

Jes. Ĝis la 30-a de julio 2006, la organizoj povos modifi la informojn de la konsult-formularo, kaj ankaŭ estingi respondojn aŭ aldoni novajn. Por tio, aliru la teksejon de la konsultado per via salutnomo (uzantonomo) kaj pasvorto, selektu la deziratan organizon kaj klaku sur „Go“. Klaku sur „Consultations on actions, campaigns and struggles“ kaj poste sur „My list“. Elektu kiun respondon vi deziras modifi aŭ estingi kaj klaku sur la respektivaj opcioj dekstre („edit“ aŭ „delete“).

3. Fermo de la donac-kampanjo por la ŝuldo de la MSF

La solidareco, frateco kaj engaĝiĝo de ĉiuj kiuj partoprenis en la kampanjo por pagi la ŝuldon de la MSF 2005 ebligis kolekti proksimume R$ 76.000,00. Krome, kun la klopodo ĉe la agentejoj de la internacia kunlaborado kaj ĉe aliaj entoj partneraj de la MSF, resursoj estis kunigitaj kiuj kontribuis al redukto de la komenca ŝuldo de R$ 2.829.835.47 la 30-an de junio 2005 al R$ 563.030,00 la 31-an de majo 2006.

Ni dankas la egaĝiĝon en tiu kampanjo de personoj, de entoj, de movadoj kaj retoj kiuj batalas kune por la ebleco de pli justa kaj pli humana mondo. La klopodoj ĉe la agentejoj estas daŭre farataj por certigi la solvon de la problemo.

4. Karibia Socia Forumo okazis en Martiniko

La 1-a Karibia Socia Forumo okazis de la 5-a ĝis la 9-a de julio en Martiniko.

Vidu la programon en la franca : http://www.fsc2006-martinique.com/f... kaj en la angla : http://www.fsc2006-martinique.com/f....

Vidu ankaŭ la subajn temojn de la agadoj de la evento :

1 - Kio estas Karibio ? / Qu’est-ce que la Caraïbe ?

2 - Efiko de la imperiismaj strategioj en Karibio / Impact des stratégies impérialistes dans la Caraïbe

3 - Konkurenco kaj kooperado en Karibio / Concurrence et coopération dans la Caraïbe

4 - La vojoj al memdeterminado de la karibiaj popoloj / Les voies de l’autodétermination des peuples de la Caraïbe

5 - Potencoj kaj institucioj en Karibio / Pouvoirs et institutions dans la Caraïbe

6 - Karibio, natura medio en danĝero / La Caraïbe, un milieu naturel en danger

7 - Cirkulado, migradoj kaj integrado en Karibio / Circulation, migrations et intégration dans la Caraïbe

8 - Sociaj rompoj kaj malegalecoj en la karibiaj socioj / Fractures et inégalités dans les sociétés caribéennes

9 - Sociaj movadoj, politikaj partioj, popol-bataloj en Karibio / Mouvements sociaux, partis politiques, luttes populaires dans la Caraïbe

10 - Kelkaj naciaj spertoj (Kubo, Haitio, Venzŭelo, Kolombio) / Quelques expériences nationales (Cuba, Haiti, Venezuela et Colombie)

La CONAMUT-COMPA disvastigis informojn pri kelkaj agadoj de la evento en la Bulteno de la Karibia Socia Forumo (Boletín del Foro Social del Caribe, kiel la Asembleo de la Karibiaj Virinoj (Assemblée des femmes de la Caraïbe) kaj la diskutoj pri la Internacia Pun-Tribunalo. Por rigardi la bultenon, alklaku la ligon : http://www.forumsocialmundial.org.b... 

Por ekscii pli pri tio, aliru la teksejon http://www.fsc2006-martinique.com/, en la hispana, angla aŭ franca.

5. 2-a Trilima Socia Forumo okazos en Paragŭajo

La 2-a Tril(land)lima Socia Forumo okazos inter la 21-a kaj la 23-a de julio en la Ciudad Del Este, en Paragŭajo. La agadoj de tiu renkontiĝo organiziĝos ĉirkaŭ tri temaj aksoj :

Akso 1 : Suvereneco, armeigo kaj naturresursoj : akvo, energio, tero kaj la biodiverseco.

Akso 2 : Integrado kaj la alternativoj de la popoloj fronte al la novliberala kapitalismo (ALKA, pago de la ekstera ŝuldo).

Akso 3 : Homrajtoj, egaleco, seksa diverseco, kulturo, edukado kaj komunikado.

Por havi pli da informoj pri la enskriboj kaj antaŭvido de la programo aperinta en la kunvokilo disvastigita de la organiz-komitato de la 2-a TLSF, aliru la teksejon http://www.forumsocialmundial.org.b....

6. Agendo de la sociaj forumoj en la mondo

- Forumo de la Popoloj, de la 15-a ĝis 17-a de julio 2006 en Gao, Malio

- 2-a Trilima Socia Forumo, de la 21-a ĝis 23-a de julio 2006, Ciudad del Este, Paragŭajo

- Socia Forumo Ugando, de la 31-a de julio ĝis la 3-a de aŭgusto 2006, Ugando

- 3-a Socia Forumo Parana Medio, de la 8-a ĝis 10-a de septembro 2006, Argentino

- 2-a Junulara Socia Forumo, de la 14-a ĝis 16-a de septembro, Parana, Entre Ríos, Argentino

- Unua Regiona Socia Forumo Saguenay-Lac-Sant-Jean, de la 22-a ĝis 24-a de septembro 2006, Séminaire Marie-Reine du Clergé, Métabetchouane, Kebekio, Kanado

- Landlima Socia Forumo. Datoŝanĝo : de la 13-a ĝis 15-a de oktobro 2006, Ciudad Juarez, Meksikio

- 1-a Internacia Socia Forumo „Praaj saĝoj“, de la 12-a ĝis 15-a de oktobro 2006, Koĉabambo [Cochabamba], Bolivio

- 2-a Portugala Socia Forumo, de la 13-a ĝis 15-a de oktobro 2006, Almado [Almada], Portugalio

- Socia Forumo Hindio, de la 9-a ĝis 13-a de novembro 2006, Delhio, Barato

- Socia Forumo Ĉilio, la 18-an kaj 19-an de novembro 2006, Santiago, Ĉilio

- Socia Forumo Alĝerio, la 14-an kaj 15-an de decembro 2006, Alĝerio

- 5-a Forumo de la Lokaj Aŭtoritatoj, 24-an de januaro 2007, Najrobio, Kenjo

- Kebekia Socia Forumo. Datoŝanĝo : junio 2007, Kebekio, Kanado

- Socia Forumo Usono, de la 27-a de junio ĝis 1-a de julio 2007, Atlanto, Georgio, Usono

- Socia Forumo Magrebo, 2007

Alklaku ĉi tie por vidi la kompletan liston, kontaktojn kaj pliaj informojn : http://www.forumsocialmundial.org.b... 

Oficejo de la MSF 2007 en Najrobio (Kenjo)

Rekta kontakto : Masandukuni Lane, Off Gitanga Road

Poŝtadreso : P. O. Box 63125 00619 Nairobi Kenya

Telefono : +254-020-386-0745 u +254-020-386-0746

Fakso : 254-020-271-3262

Retpoŝto : socialforum@sodnet.or.ke  Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)

Poŝtadreso : Rua General Jardim, 660, 7 andar, São Paulo - SP- Brazilo

Poŝtkodo : 01223-010

Teksejo : www.forumsocialmundial.org.br MSF-Bulteno

Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl