Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Fina deklaro de la kontraŭpinto de Vieno
13a julio 2006

Fina deklaro de la kontraŭpinto de la sociaj movadoj de Latinameriko, Karibio kaj Eŭropa Unio en Vieno (2006-06-14)

Plenkunsido (pritaksado kaj plua kunlaborado) : 14-an de junio, 18-a horo, Das Jetzt, Parhamerplatz 16, 1170 Vieno

- Prezento kaj diskuto de la rezultoj de la alternativa pintkunveno. Kion ĝi signifis por Latinameriko kaj ĝia triopo Venezŭelo, Bolivio kaj Kubo, por Eŭropo kaj la Eŭropa Unio ?

- Posta prilaborado de la alternativa pinto. Kiel ni povas plej bone dokumenti kaj disvastigi tiun historian eventon per bildo kaj sono ? Kio fariĝu la hejmpaĝo ?

- Mezlonga kaj longtempa perspektivoj. Kiam kaj kie okazu la venonta(j) internaciaj retiĝaj renkontiĝoj ? Kiel ni povas antaŭenigi la ideon de Enlazando Alternativas en la kadro de ankoraŭ pli detale difinenda politika dialogo ?

FINA DEKLARO

ENLAZANDO ALTERNATIVAS [kunplekti alternativojn] 2, 10-a ĝis 13-a de majo 2006

La sociaj movadoj diras „ne“ al liberkomerco inter la Eŭropa Unio kaj Latinameriko

Ni gehomoj el sociaj kaj politikaj movadoj kaj organizoj el Latinameriko kaj Karibio kaj el Eŭropo kunvenis inter la 10-a kaj 13-a de majo 2006 en Vieno por esprimi nian oponon kaj nian rezistadon kontraŭ la novliberala politiko de liberkomerco, kiun la registaroj de ambaŭ regionoj trudas al niaj landoj kaj kiun ili proponas kiel kadron por nova traktato pri partnereco. Ni rifuzas la provon de la Eŭropa Unio starigi ĝis 2010 en ambaŭ kontinentoj zonon de liberkomerco, same kiel ĝian strebadon profundigi la jam ekzistantajn traktatojn kun Meksiko kaj Ĉilio kaj starigi similajn traktatojn kun la Merkosur kaj Centrameriko kaj la Anda regiono. Ni kolektiĝis ankaŭ por antaŭenigi politikan kaj socian dialogon inter niaj popoloj ; ni postulas nian rajton prezenti alternativojn, kaj ni fidas nian kapablon ellabori ilin.

En Latinameriko kaj Karibio kreskas la rezistado kontraŭ la agresa kaj elraba politiko de la potencego en la nordo, al kiu aldoniĝis hodiaŭ ankaŭ la rezistado kontraŭ la provoj de la Eŭropa Unio trudi al ni novliberalan politikon. Sed kreskas ankaŭ la rezistado de la eŭropaj loĝantaroj kontraŭ la novliberala politiko de ĝia propraj registaroj kaj aparte de tiuj eŭropuniaj institucioj, kiuj volas malmunti la historie kreskintajn sistemojn de sociala protekto, kiuj estis apartaĵo de tiu regiono. Ni antaŭenigas la tutmondigon de larĝa socia rezistado de ĉiuj homoj, kiuj kuniĝas el sia pozicio de ekskludo, senlaboreco, marĝeniĝo aŭ de rekta subpremo, por haltigi tiun procezon kaj por konstrui alian mondon.

La zorgigaj evoluoj, kiuj kunigis nin jam en Rio kaj Madrido kaj kiuj fine en majo 2004 en Gŭadalaĥara [Gualadalajara], Meksikio, estis la kialo por krei la sociajn renkontiĝojn „Enlazando Alternativas - kunnodi alternativojn“, daŭre ekzistas en Latinameriko kiel en Eŭropo. La spertojn kiujn ni kolektis en dek jaroj da Nordamerika Liberkomerca Areo (NALKA, angle NAFTA) kaj en ses jaroj da „partnereco“ kun la Eŭropa Unio, estas sufiĉe klaraj por argumente pravigi nian politikan pozicion kontraŭ la liberkomerco, kiu bazas sin sur netravideblo kaj malegaleco en la rilatoj inter riĉaj kaj malriĉaj agantoj.

Ekzemplo por tio estas la procezoj de malindustriigo kaj de malkonstruado de publikaj servoj, kiuj kondukis Latinamerikon en situacion de kronika malriĉeco kaj socia ekskludo. En Eŭropo, tiu sama novliberala ondo montriĝas en la Bolkestejn-direktivo, en la ideologio de la eŭropa konstitucio, en la premo por malaltigi la labornormojn, en la krizo de la socialŝtato, en la minaco por la agrokulturaj geproduktistoj kaj por la nutraĵa suvereneco kaj ankaŭ en la kreado de malamika etoso kun kreskanta socia malintegrado, ksenofobio, perforto inter la sekso, urba perforto kaj aliaj simptomoj : videblaj rezultoj de tutmonda krizo, en kiun kondukis nin tiuj ĉi jaroj de la vaŝingtona interkonsento.

Ni malkonsentas kun la rolo de la transnaciaj entreprenoj de Eŭropo en Latinameriko. Ili tute ne estas faktoro de disvolvado kaj de socia paco, sed kaŭzis amasajn konfliktojn, aparte koncerne la aliron al publikaj servoj (ekzemple akvo, elektro, telefono). Ili antaŭenigas la ekspluatadon de la naturresursoj kaj la detruadon de la medio. La negativaj sekvoj de tiu modelo estas ankoraŭ fortigitaj per la enkonduko de liberkomerc-traktatoj kaj de grandaj infrastruktur-projektoj kiel la Integrad-Iniciato de la Regiona Infrastrukturo de Sudameriko (IIRSA) kaj de la Plano Puebla Panamá (PPP).

Koncerne akvon, tiun komunan havaĵon de la homaro, la privatigaj procezoj ĉe publikaj servoj en diversaj latinamerikaj landoj kaj regionoj donis al la eŭropaj entreprenoj grandan okazon por profit-altigo kaj samtempe subfosis la decidopovon de la loĝantaroj pri siaj landoj kaj sia vivo. Ni kuraĝas aserti ke tiuj entreprenoj maksimumigis siajn profitojn surkoste de la sano, de la vivkvalito kaj de bonstato de larĝaj partoj de la loĝantaroj.

La eŭropaj petrolkonzernoj ekspluatis de jardekoj la fosiliajn brulaĵojn de Latinameriko kaj ĉe tio detruis homojn, komunumojn kaj la medion. La rilatoj inter Latinameriko kaj la Eŭropa Unio estu male bazitaj sur la respekto de la suvereneco de la latinamerikaj landoj, sur la respekto de la resursoj kaj de la reŝtatigo de la fosiliaj brulaĵoj, kiu komencis en la regiono.

Aliro al tergrundo estas fundamenta homrajto, same kiel la defendo de la komuna terproprieto de la etkamparanaj, de la indiĝenaj kaj de la afrikdevena loĝantaroj de Ameriko, kiuj hodiaŭ estas minacataj de la programoj de la individua terdistribuado de la internaciaj organizoj. Ni decidiĝas por vera agrarreformo kaj insiste ripetas, ke la naturresursoj kaj la tradicia scio kiel la biodiverseco estas komunaj havaĵoj de la popoloj, do havaĵoj ne komercigeblaj. Ni estas kontraŭ kulturado de gene modifitaj plantoj kaj kontraŭ la modelo de eksportado de agrokulturaj produktoj, kiu kondukas al forpelo de tutaj komunumoj kaj al kolapso de etkamparanaj ekonomioj.

La Eŭropa Invest-Banko montras kreskantan intereson por financado de investoj en Latinameriko, kies sekvoj neniigas la avantaĝojn, kiujn la financhelpo de tiu banko alportis al la loĝantaroj de la kontinento.

En tiu scenaro de novliberalaj strategioj, kiuj estas subtenataj de la eŭropaj registaroj kaj realigataj de la eŭropaj entreprenoj, okazas la pintkunveno de la ŝtatestroj de Latinameriko kaj Karibio kaj de la Eŭropa Unio, kiu ripetas agendon plenan je senenhavaj promesoj, destinitaj por kaŝi la verajn intencojn, nome la rapidigon de subskriboj de duregionaj liberkomerc-traktatoj. Samtempe la Eŭropa Unio daŭrigas sian ampleksiĝadon, kiu baziĝas ĉefe sur novliberala orientiĝo, kiu nepre kondukos en ĝia interno al novaj kaj pli profundaj krizoj.

Koncerne la eblecon de interkonsento pri asociiĝo inter ambaŭ regionoj, tiu, por esti justa kaj por niaj loĝantaroj avantaĝa, devas ne troviĝi en la kadro de liberkomerca traktato. Ni ne volas „liberkomercon“ inter Eŭropo kaj Latinameriko. Ni volas komercajn interkonsentojn inter ambaŭ regionoj, kiuj kontribuu al bonfarto de niaj loĝantaroj, favoru la suverenecon de niaj landoj kaj ne detruu nian medion. Ni estas kontraŭ liberkomerco kiu okazas en la intereso de la eŭropaj konzernoj kaj de la latinamerikaj eksport-elitoj.

Ni taksas la politikan dialogon kaj la kunlaboradon, kiuj estas al ni proponitaj, senenhavaj. En la stato, en kiu troviĝas Eŭropo, la eŭropaj registaroj ne estas aparte taŭgaj por paroli pri socia kohereco. Por paroli pri politika dialogo, necesas la ekzisto de dondiĉoj por vera partopreno de la sociaj movadoj, kiu devas ne limiĝi al la nivelo de konsultadoj. La kunlaborado devas esti instrumento utila por niaj loĝantaroj kaj ne, kiel nun, agresa instrumento bazita sur pure merkantila retoriko kaj kiu favoras la ekspluatadon kaj la kontroladon de niaj landoj, resursoj kaj publikaj havaĵoj.

La sesioj de la Permanenta Tribunalo de la Popoloj pri la novliberala politiko kaj la eŭropaj konzernoj en Latinameriko malkaŝis la sistemecon de la sinteno de tiuj entreprenoj, iliajn ligojn kun leĝdonado kiu subtenas tiun politikon, kaj la subtenon de internaciaj institucioj kiel la Monda Organizo pri Komerco (MOK), de la Monda Banko kaj de la Internacia Mond-Fonduso (IMF) por la bonfarto de iliaj profitoj. La logiko kiu ĉe tio dominas kondukas al kuratelo kaj al rompo de la rajtoj de la konsumantoj, laboruloj kaj loĝantaroj ĝenerale. Ni konsideras tial plej grave, krei duregionan spacon de observado kaj akuzado de la transnaciaj entreprenoj, por ĉesigi la despotecon kiu rezultiĝas el ilia mondvasta potenco.

La sekureco en la mondo post la tempo de la malvarma milito ne estas garantiata de retorika kontraŭmeto de unupolusa kontraŭ multpolusa mondo. Tiu kaŝas perversan ludon, kiu kombinas implicitan konsenton por militema politiko kun formala rifuzo de tiu politiko. Tiu unupolusa praktiko kaŭzis en la tuta mondo milojn da viktimoj, kaj la kontraŭleĝa milito en Irako kaj la tuja ebleco de ankoraŭ pli ampleksa miltio kontraŭ Irano demonstris la fiaskon de la propraj pacpromesoj. Latinameriko ne povas toleri la novkolonian politikon kun ĝia geopolitika kalkulo de la Eŭropa Unio, ĉeestanta en ties traktatoj

Ni engaĝas nin por multflanka ekonomi-sistemo, kiu regulas la kapitalfluojn, subtenas la komplementecon de niaj ekonomioj, kiu difinas klarajn kaj justajn regulojn de la komercrilatoj, kiu helpas fermi la ekonomian abismon inter Sudo kaj Nordo. Anstataŭ tio, tiu abismo estas ankoraŭ grandigata per la konstante kreskanta ekstera ŝuldo. Ni parolas do pri multflanka sistemo, kiu estas evidente alia ol tiu de la Monda Organizo pri Komerco MOK. Zorgigas nin, ke la profundigo de la nunaj ekonomiaj malegalecoj kaj la perdo de laborlokoj ondukas ĉe unu flanko al pli forta migrado kaj ĉe la alia, eŭropa flanko, al kreskanta „hermetikiĝo“. Tio estas scenaroj, kiuj „eĉ subtenataj de la terorismo-paranojo de kelkaj eŭropaj registaroj“ kondukas al socia disfalo kaj al perforto, krimigo de migrantoj kaj samtempe al perdo de socia solidareco. Ni postulas respekton antaŭ la gemigrantoj kaj tujan agnoskon de iliaj civilaj, sociaj kaj politikaj rajtoj kaj la fermon de ĉiuj haltigaj koncentrejoj.

Ni postulas respektadon de la ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj homrajtoj kaj respektadon de la identeco kaj rajtoj de la indiĝenaj popoloj, same kiel la rajton de la virinoj kaj de la junularo pri socia integriĝo, kiu en niaj regionoj estas tiel ofte lezata kun konsento de la registaroj. Ni esprimas nin por justico, kiu engaĝiĝas kontraŭ senpuneco ĉe deliktoj kontraŭ homaj bazaj rajtoj.

Ni kondamnas la etnocidon kaj armeigon de la teritorioj de indiĝenaj kaj afrikdevenaj popoloj kaj komunumoj kaj postulas la agnoskon de ties rajto je memdetermino, ĉar nur la respekto al ilia aŭtonomeco kaj iliaj kulturoj garantias ke la planedo povu estonte utiligi la trezorojn kies gardantoj ili estas.

Krome ni engaĝas nin por senarmeigo de la luktado kontraŭ fidrogoj, kiu estas ofte uzata kiel preteksto por subpremi popolajn movadojn, kaj ni agas por laŭleĝigo de konsumado de la kokafolio kaj de ties derivaĵoj por doma uzado.

Ni akuzas kaj kondamnas la pozicion de la Eŭropa Unio en la kazo de Kubo, kiu metas sin en la servon de la agresa politiko de Usono. Ni kondamnas eksterteritoriajn leĝojn kiel tiun de Helms-Burton kaj postulas la agnoskon kaj respektadon de la rajto je libera determino de la Kuba popolo ĉe konstruado de sia propra politika, ekonomia kaj socia modelo.

Ni esprimas nin kontraŭ la privatigo de komunikado kaj informado kaj, male, por ties demokratiigo. Ni bezonas proprajn kaj solidarajn komunikilojn, kiuj kontribuas al plia konstruado de la civila socio kaj garantias la plurecon kaj plurismon de la komunikila medio. En tiu senco ni salutas la fondon kaj solidigon de Telesur. Krome ni esprimas nin por fino de la perfort-mandato de la UN en Haitio, kiu kontribuas nur al pli forta armeigo de la regiono anstataŭ al ties disvolvado. Por Kolombio ni postulas politikan solvon de la armita interna konflikto kaj pacon kun socia justeco. Ni kondamnas la senpunecon kaj la plej lastatempajn jurajn normojn pri malmobilizado de la kvazaŭarmeanoj, kiuj aldone favoras la senpunecon, kiel ekzemple la malprave tiel nomata „leĝo por justeco kaj paco“. Ni postulas de la kolombia registaro la plenumadon de la Konsiloj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la respektadon de la rajtoj de la viktimoj pri vero, justo kaj kompenso. Ni postulas - kaj laboras por ili - la pacon, la senarmeigon de la internaciaj rilatoj, la senarmigon, la dissolvon de la militbazoj kaj la revenon de la sekurecofortoj en siajn devenlandojn. Ni rifuzas la armeigon kaj la milit-industrian komplekson, kiuj vivtenas la novliberalismon.

Ni, kiel sociaj movadoj de Latinameriko, Karibio kaj Eŭropa Unio, ŝatus refoje kaj insiste akcenti nian volon, ĉe ĉiuj komunaj bataloj kontraŭ fleksebligon de la labormerkato, por digna kaj altkvalita laboro, por civitana kontrolado de la transnaciaj entreprenoj, kontraŭ la novliberala politiko de la registaroj, por defendo kaj profundigo de la sociaj atingoj, por reŝtatigo de niaj naturaj resursoj kaj rezervoj kaj de la nun privatigitaj publikaj servoj, fortigi la kunlaboradon, kunordigadon kaj solidarecon.

Kontraŭ la realigata praktiko de la novliberala praktiko montriĝas hodiaŭ en Latinameriko konkretaj ekzemploj de la volo je rilatoj, kiuj baziĝas sur integriĝo kaj ellaborado de alternativoj. Malfermiĝas nova etapo de suverenaj iniciatoj, kiuj evoluas surbaze de kunlaborado kaj solidareco. Ekzemplo de tio estas la iniciato de bolivara integriĝo ALBA kun sia ideo de komercaj kontraktoj de popoloj, kiuj estas antaŭenigataj antaŭ ĉio de la registaroj de Kubo kaj Venezŭelo kaj al kiu aliĝis antaŭnelonge ankaŭ Bolivio. La sociaj movadoj de Latinameriko, Karibio kaj Eŭropo konsideras aprobe tiujn klopodojn kaj devigas sin - konservante sian sendependecon kaj identecon kiel popolmovadoj -, subteni pozitivan evoluon de tiuj iniciatoj. Ni esprimas ankaŭ nian fidon en la disvolvado de vera politika dialogo kun tiuj registaroj, kiu antaŭenigas malfermitan kaj konsekvencan interŝanĝon.

Tiu nova impeto esprimiĝas en forta aktiveco kaj mobiliziĝo de la sociaj movadoj de Eŭropo kaj Latinameriko kaj en naskiĝo de transformaj registaroj kiel tiu de Venezŭelo kaj de Evo Morales en Bolivio kaj de aliaj registaroj, kiuj en Latinameriko distanciĝas de la liberkomerca politiko. Ni fidas en tio, ke tio kontribuos al fortigo de tiuj tendencoj, kiuj volas ĉesigi la nunan novliberalan politikon kaj iri la vojon al nova integrad-procezo.

La plej granda sukceso de „Enlazando Alternativas 2“ estas ke ĝi evidentigis la harmonion kaj kuntenon de niaj analizoj kaj de niaj agadoj kontraŭ la novliberala politiko kun la registaroj kiuj subtenas ilin. Ni, gehomoj de la sociaj movadoj kaj organizoj de Eŭropo, Latinameriko kaj Karibio devigas nin, plue labori iniciate ĉe la tasko komune krei la kondiĉojn por pli justa kaj pli solidara mondo.

- Ni diras NE al la traktatoj de liberkomerco de la Eŭropa Unio kun Latinameriko kaj Karibio. Ne al la eŭropa „ALCA“ kaj al starigo de miltaj kaj sekurecaj klaŭzoj por la interesoj de la kapitalo.

- Ne al profundigo de la liberkomerc-traktatoj kun Meksikio kaj Ĉilio kaj al elleborado de liberkomerc-traktatoj kun Centrameriko, kun la Anda regiono kaj kun la Merkosur.

- Jes por nuligo de la ekstera ŝuldo de la regnoj de Latinameriko kaj Karibio al landoj de la Eŭropa Unio kaj jes por agnosko de la akumulita historia ŝuldo. Ni ŝuldas nenion, ni pagos nenion ! Ni ne estas ŝuldantoj, ni estas kreditoroj !

- Ne al tiu eŭropa konstitucio, al la Bolkestejn-direktivo kaj al privatigo de la publikaj servoj en la Eŭropa Unio.

- Jes por plifortigo de unueco kaj de duregiona kunteniĝo de la sociaj movadoj de la du kontinentoj survoje al alia ebla mondo, justa, ekvilibriga, kontraŭpatriarkeca kaj paca mondo. Elgermanigita de Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -vl