Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Agreso kaj propagando kontraŭ Kubo
de Michael PARENTI  
11a julio 2006

Vd la enkondukon en la artikolaron kies parto estas tiu ĉi teksto : Salim Lamrani : Enkonduko... http://mas-eo.org/article104.html

Pli facilas kompreni la gravajn maljustaĵojn kiujn la registaro de Usono faras kontraŭ la Kvin, se oni metas ilin en la historian kuntekston de la rilatoj inter Kubo kaj Usono. Kial la instigantoj de la politiko en Vaŝingtono traktis Kubon kun senĉesa malamikeco dum preskaŭ kvar jardekoj ? Kial la usonaj gvidantoj kaj iliaj fidelaj sekvantoj, la ĉefaj komunikiloj, sufokis, dum tiu ĉi tuta tempo, la informadon por kaŝi al la mondo sian agres-politikon kontraŭ Kubo ?

Defende de la tutmonda kapitalismo

En majo 19559, proksimume kvin monatoj post la triumfo de la kuba revolucio, la registaro de Havano adoptis leĝon pri agrarreformo kiu dekretis la ŝtatigon de grandaj surfacoj de tero en la privata sektoro. Per tiu leĝo, la usonaj sukerkompanioj perdis proksimume 674.209 hektarojn da tergrundo kaj plurmilionojn da dolaroj da estontaj eksportoj de la surmerkatigota agrokultura produkto. En la sekva jaro, la prezidanto Dwight Eisenhower, aludante la „malamikecon“ de Kubo kontraŭ Usono, reduktis la sukerkvoton je 95 %, bojkotante preskaŭ totale la kuban sukeron produktitan por la internacia merkato. Tri monatojn poste, en oktobro 1959, la kuba registaro ŝtatigis ĉiujn bankojn, same kiel gravajn komercajn kaj industriajn kompaniojn, inkluzive de tiuj kiuj apartenis al usonaj firmaoj.

La retiriĝo de Kubo el la sistemo de libera merkato dominata de la usonaj kompanioj kaj la eniro en senprofitan socialisman ekonomion faris la Insulon celo de sennombraj atakoj lanĉitaj de la nacia sekureco de Usono, kiel sabotadoj, spionado, terorismo, komercaj sankcioj, ekonomia embargo kaj malkaŝa invado, ĉio financata de Vaŝingtono. La reala celo de tiu agresado estis submini la revolucion kaj tiel submeti Kubon al dependeco de la bonaĵoj de la monda kapitalismo.

La kontraŭkuba strategio de Usono estis enskribita en la politiko kiun ĝi aplikas delonge por provi detrui ĉian landon kiu ekpraktikus alternativon por utiligo de la tero, de manlaboro, de kapitalo, de merkatoj kaj de naturresursoj. Usono deklaras sin malamiko al ĉia lando aŭ politika movado kiu engaĝiĝas en aŭtonoma disvolvado, egalecaj socialaj servoj kaj socia proprieto, kaj ili krome faras ilin celo de sankcioj aŭ de aliaj formoj de atakoj. Inverse, la landoj konsiderataj „amikoj de Usono“ kaj „porokcidentaj“ estas tiuj kiuj disponigas sin al la precipaj usonaj investistoj en kondiĉoj totale favoraj al la financ-interesoj de la kompanioj.

Kompreneble, tio ne estas kion pretendas la usonaj gvidantoj antaŭ sia popolo. En julio 1960 jam, la Blanka Domo akuzis Kubon havi „malamikan“ sintenon kontraŭ Usono (malgraŭ la ripetaj provoj de la kuba registaro restarigi normalajn kaj amikecajn rilatojn). Laŭ Eisenhower, la registaro de Castro estis „dominata de la internacia komunismo“ [1] Kubo estis minaco por la „stabileco“ de la hemisfero kaj por la transvivado de la usona demokratio. Ripete, usonaj oficistoj akuzis la registaron de la Insulo esti kruela diktatoreco, kaj asertis ke Usono ne havas alian opcion ol tiun engaĝiĝi por la „restarigo“ de la demokratio en Kubo.

La usonaj gvidantoj neniam klarigis sian subitan zorgon por la liberecoj de la kuba popolo. Dum la du jardekoj antaŭ la triumfo de la revolucio, neniu usona registaro esprimis la plej etan kontraŭon al la subprema kaj brutala aŭtokratio sub la generalo Fulgencio Batista. Tute male, ili sendis al li armean helpon, ili starigis solidajn komerc-rilatojn, kaj traktis lin bone en ĉiuj rilatoj. La plej klara, sed ne agnoskita, diferenco inter Castro kaj Batista estas ke la registaro de Batista estis aĉetita por malfermi la vojon por enpenetrado de la usona kapitalo en Kubon. Castro kaj lia revolucia movado ĉesigis la regadon de la ekonomio fare de privataj kompanioj, ŝtatigis la usonajn proprietojn kaj novigis pli kolektive kaj pli egalece la klas-strukturon.

Ne necesas diri ke la malamika metodo de Usono aplikiĝis ne nur kontraŭ Kubo. La multaj reĝimoj potenciale disidentaj kaj kun ebleco de sukceso kiuj petis starigi amikecajn rilatojn ricevis de Vaŝingtono nur malbonajn traktadojn kaj agresojn, kiel Vjetnamio, Ĉilio (dum la registaro de Allende), Mozambiko, Angolo, Kamboĝo, Nikaragŭo (en la tempo de la sandinistoj), Panamo (kun Torrijos), Grenado (kun la movado La Nova Perlo), Jugoslavio (kun Milosevic), Haitio (kun Aristide), Venezŭelo (kun Chávez), inter multaj aliaj. [2] La farmaniero de Usono estas :

- Akumuli kritikojn kontraŭ la koncerna registaro pro malliberigo de murdistoj, teroristoj kaj respondeculoj pri torturoj de la antaŭa reakcia reĝimo subtenata de Usono.

- Katalogi kiel „totalisma“ la reformisman aŭ revolucian registaron kiu ne tuj realigas la okcident-stilajn elekto-praktikojn.

- Fari personajn atakojn kontraŭ la gvidanto, kiun ĝi kvalifikas fanatika, brutala, subprema, genocida, potencavida kaj eĉ mense malekvilibra.

- Denunci la landon kiel minacon por la regionaj stabileco kaj paco.

- Turmenti, malstabiligi kaj trudi ekonomiajn sankciojn por rompi ĝian ekonomion.

- Ataki la landon per substituaj fortoj, trejnitaj, ekipitaj kaj financataj de la CIA, kaj gvidataj de membroj de la antaŭa reĝimo, aŭ eĉ per la regula armeo de Usono.

Manipulado de la publika opinio

La nivelo, laŭ kiu la kapitalisma gazetaro, proprieto de la grandaj firmaoj, metis sin en la servon de la krucmilito kontraŭ Kubo, substrekas la kialojn pro kiuj la usona popolo estis tiom trompita pri tiu lando. Sekvante la oficialan linion de la Blanka Domo, la informiloj de la multnaciaj entreprenoj sisteme neis la akuzon laŭ kiu Usono planis agresi Kubon aŭ ĉian alian landon. La pozicio adoptita kontraŭ Kubo, laŭ tio kion oni asertis, estus nur simpla defendo kontraŭ la komunismo. Oni ofte akuzis Kubon esti instrumento de sovetia agreso kaj ekspansio.Tamen, nun kiam Sovetio jam ne ekzistas, oni daŭre traktas Kubon kiel mortigan malamikon. La usonaj agresoj, inkluzive de armita invado, daŭre transformiĝas kvazaŭ mirakle en agojn de defendo. Ni spertis tiun strategiaĵon mil fojojn, plej laste dum la agreso kontraŭ Irako.

Ni analizu la historion de la Porkogolfo. En aprilo 1961, 1.600 elmigrintaj kubaj dekstruloj estis trejnataj kaj financataj de la CIA, kaj, orientataj de centoj da „konsilistoj“, ili invadis Kubon. Laŭ unu el ties gvidantoj, la celo estis renversi Castro-n kaj instali „provizoran registaron“ kiu „redonos al la laŭleĝaj proprietuloj ĉiujn iliajn havaĵojn“. [3] Iuj raportoj pri tiu tuj okazonta invado cirkulis ĉie en Centrameriko. Tamen, en Usono, kie ekzistas pretende la plej granda gazetara libereco en la mondo, nur kelkaj personoj estis informitaj. La Associated Press (AP), la United Press International (UPI) kaj la plej gravaj ĵurnaloj kaj revuoj kaŝis la ĉiam pli precizajn pruvojn de tuj okazonta invado. Sepdek-kvin da ili, per eksterordinara kaj unuanima ago de memcenzuro, rifuzis artikolon redaktitan de la eldonistoj de The Nation (progresema semajngazeto kun malgranda legantaro) kiu publikigis la detalojn pri la preparoj de Usono al la invado. [4]

La akuzo formulita de Fidel Castro laŭ kiu usonaj gvidantoj planas invadi Kubon estis dementita de la New York Times, kiu asertis ke temas pri „[...] freneza kontraŭusona propagando“ kaj de la revuo Time kiu deklaris ke tio konsistigas la „persistan kaj malbongustan melodramon pri invado“ de Castro. [5] Kiam Vaŝingtono rompis la diplomatiajn rilatojn kun Kubo en januaro 1961, la New York Times klarigis : „kio trostreĉis la paciencon de Usono, tio estis nova kalumni-kampanjo de la kuba registaro kiu akuzis Usonon organizi ’tuj okazontan invadon’ al Kubo“. [6] Ke la kuba registaro povas havi tiajn suspektojn, tio estas vere ridinda ! Ja fakte, la invado tra la Porkogolfo estis io pli ol imagprodukto de Castro.

La antikomunisma ortodokseco dominas tiom en la publika vivo de Usono ke post la Porkogolfo ne okazis kritikaj debatoj inter la politikaj figuroj kaj la komentistoj de la komunikiloj pri la maldececo de la invado el morala kaj leĝa vidpunktoj. Aliflanke, la komentistoj koncentris siajn komentojn ekskluzive sur taktikaj demandoj. Ofte oni menciis „la fiaskon“ elrevigan de la fiaska „provo“, sed ankaŭ la bezonon liberigi Kubon el la „komunisma jugo“. Ili neniam rekonis ke la invado fiaskis ne pro la „nesufiĉa elaera subteno“, kiel asertis iuj invadintoj, sed danke al la kuba popolo kiu, anstataŭ leviĝi armite kaj subteni la kontraŭrevoluciajn fortojn kiel estis anticipintaj la usonaj gvidantoj, densigis la vicojn por defendi sian revolucion.

Inter la invadintaj ekzilkubanoj kaptitaj ĉe la Porkogolfo, estis grupo kies iamaj proprietoj en Kubo atingis 370.231,81 hektarojn da tergrundo, 9.666 loĝejojn, 70 fabrikojn, kvin minejojn, du bankojn kaj dek sukerfabrikojn. [7] Ili devenis de la privilegiita bonstata klaso de antaŭrevolucia Kubo, kiu revenis por repostuli siajn valoregajn proprietojn. Tamen, la usonaj komunikiloj prezentis ilin kiel nenion malpli ol „batalantoj de la libereco“, kavaliroj enamiĝintaj al libero, kiuj estis bonege vivintaj kaj sen la plej eta plendo sub la diktatoreco de Batista.

Kial la kuba popolo subtenis la „diktatorecon de Castro“ ? En Usono oni neniam respondis al tiu demando. Eĉ ne unu vorto en la usona gazetaro aludis la sukcesojn atingitajn de la meza kubano post la triumfo de la revolucio, la milionojn da kubanoj kiuj unuafoje aliris edukadon, alfabetiĝon, medicinan prizorgadon, decan loĝejon, dungojn kun adekvataj salajroj, normalajn laborkondiĉojn kaj multajn aliajn publikajn servojn, kiuj, sen esti idealaj, ebligis al la loĝantaro pli bonan vivkvaliton ol la malabundecoj suferataj sekve de la politiko de libera merkato kiu ekzistis sub la forigita reĝimo de Batista subtenata de Usono.

Eviti pli bonajn rilatojn

Pro la usona embargo, Kubo devas akcepti pli altajnn kostojn de eksportado kaj importado ol ia ajn alia lando de la mondo, ĝi estas devigata aĉeti siajn lernej-busojn kaj siajn midicinajn ekipaĵojn en Japanio kaj aliaj malproksimaj landoj, anstataŭ aĉeti ilin, en pli bonaj kondiĉoj, ĉe sia usona najbaro. Havi pli bonajn rilatojn kun Usono signifus por Kubo pli da komercaj interŝanĝoj, pli grandan aliron al teĥnologio kaj pli grandan turismon, kaj ankaŭ la okazon redukti la defendokostojn de la lando. Tamen, la sinsekvaj registaroj de Vaŝingtono rifuzis plurripete la provojn de Havano starigi pli amikecajn rilatojn kun Usono.

Antaŭ ne longe, kiam Havano anoncis siajn planojn por konstruado de civila atomcentralo, la usonaj gvidantoj, alarmite, komentis la „minacon de atompotencialo“ de Kubo. Inter 2001 kaj 2004, dum la registaro de George W. Bush, la stato de la rilatoj pli malboniĝis. La Sekcio de Intersoj de Usono en Havano estis surprizita en organizado de kontraŭrevoluciaj agadoj. Por provi redukti la eniron de eksterlanda mono al Kubo, Vaŝingtono trudis al la usonaj kubanoj vizitantaj la Insulon kunporti malpli da mono ol antaŭe. [8] La tutaĵo de restriktoj por vojaĝo al Kubo ampleksiĝis. Komence de 2003, usonaj fakuloj debatis malkaŝe pri ebla invado al Kubo, debato kiu en la momento estas suspendita pro la invado al Irako, multekosta kaj malfacila.

Se la registaro de Usono pravigus sian propran malamikecon bazante sin sur la fakton ke Kubo estas malamika al ĝi, kian pravigon ĝi povus prezenti kiam la kuba registaro provas havi amikecajn rilatojn ? Kiel solan respondon oni substrekas la negativajn aspektojn de Kubo. Eĉ kiam ili publikigas la provojn de proksimiĝo de Kubo, la fakuloj de la komunikiloj kaj tiuj kiuj orientas la politikon de Vaŝingtono daŭrigas la kliŝon de sinistra, agresema kaj manipulema„marksisma reĝimo“. En 1984, la New York Times aperigis „analizon“ sub la titolo „Kio troviĝas malantaŭ la dollĉa tono de Castro“, kiu sugestis ke Castro intrigas ion. La unua frazo diris : „Plian fojon Fidel Castro parolas kvazaŭ li volus plibonigi la rilatojn kun Usono“ (oni diras kvazaŭ anstataŭ reale). Laŭ la New York Times, kio interesas Castro-n, estas „profiti“ de la usonaj komerco, teĥnologio kaj turismo kaj li „preferus elspezi malpli da tempo kaj da energio por la defendo de la lando“.

Ŝajnas ke ekzistas pri tio promesplena bazo por atingi pli bonajn rilatojn. Fidel Castro diris ke la sola intereso de Kubo estas havi pli korajn diplomatiajn kaj ekonomiajn rilatojn, kaj ne, kiel asertas Vaŝingtono, altigi sian militan potencon por subteni agresajn alfrontiĝojn. Tamen, la analizisto de la New York Times neniel aludis la intencon de Castro malpliigi la tensiojn, kaj prezentis anstataŭe la reston de la historio el la perspektivo de la usona registaro. Li precizigis ke la plej multaj oficistoj de la usona registaro „ŝajnas skeptikaj [...]. La registaro persiste kredas ke kun la kuba gvidanto estas plej bone daŭrigi neŝanceleblan firmecon [...]. La oficistoj de la registaro opinias ke necesas ne cedi“. [9]

La artikolo neniel klarigis la pravigon de tiu skeptika pozicio, nek en kio kategoria negativa respondo farita al Castro devas esti komprenata kiel neŝancelebla firmeco anstataŭ kiel neŝancelebla konservativismo. Li ankaŭ ne klarigis en kio la preteco respondi serioze al tiuj provoj de proksimiĝo devis esti komprenata kiel malforteco. La impreso kiun li postlasis estis ke Castro, potencavida, provis profiti de ni kaj ke niaj gvidantoj ne permesos tion. Oni ne menciis kion Usono devus perdi se ĝi starigus pli korajn rilatojn kun Kubo.

Resume, la usona pozicio estis sen ajna pruvo. Se la kubanoj kondamnis la usonajn agresojn, tio pruvas ilian malamikecon kaj ilian diablan volon. Se ili agas amikece kaj volas intertrakti solvon, montrante sin pretaj fari koncedojn, tiam oni taksas ke ili konspiras ion kaj ke ili uzas ruzaĵojn. La pozicio de Usono estas neŝanĝebla, kio pruveblas per A + B.

„La demokratio“ kaj ĝiaj du mezuroj

Tiuj, kiuj estas taskitaj orienti la politikon de Usono, kondamnis Kubon dum longega tempo pro la kontrolo de la gazetaro. Oni informas nin ke la kubanoj estas submetitaj al totalisma fivarbado kaj ke ili ne ĝuas la diversajn kaj malfermajn diskursojn laŭdire alireblajn en la „liberaj kaj sendependaj“ komunikiloj de Usono. Tamen, la meza kubano havas pli facilan aliron al la okcidentaj informoj ol la meza usonano povas havi pri Kubo (la sama afero okazis pri la iama Sovetio : en 1985, Miĥail Gorbaĉov rimarkigis ke en USSR ekzistas certa abundo de usonaj televidprogramoj, filmoj, libroj, muziko kaj revuoj kompare kun la preskaŭ neekzistanta provizo de sovetiaj filmoj kaj publikigaĵoj en Usono. Gorbaĉov tiam petis Usonon meti finon al la senĉesaj elsendoj de la Voĉo de Usono en USSR se Vaŝingtono ne permesas normalan elsendo-frekvencon de Radio Moskvo en Usono ; la peti estis rifuzita).

Tiel, Usono bombadas Kubon per siaj elsendoj, speciale La Voĉo de Ameriko, la kutimaj stacioj de Miamo kiuj elsendas en la hispana, kaj ĉeno nomata „Radio Martí“. Havano petis ke oni permesu frekvencon por elsendi en Usono, la peti estis rifuzita. Responde al ĉiuj kiuj furiozas kontraŭ la manko da opozicio de la kubaj komunikiloj, Fidel Castro promesis malfermi la kuban gazetaron al ĉiuj oponantoj al la revolucio en la tago kiam li vidos ke la usonaj komunistoj ĝuas normalan aliron al la grandaj komunikiloj de Usono. [10] Senutile diri ke la usonaj gvidantoj neniam volis konsideri tiun proponon.

Kubo estis ankaŭ akuzita malpermesi al siaj loĝantoj forlasi la Insulon. Ke multaj volas foriri, tio estas kion la registaro de Usono prezentas kiel pruvon ke la kuba socialismo estas severa subprema reĝimo, anstataŭ konsideri ke la embargo trudata de Usono estas tio kio malfaciligas la vivon en Kubo. Ke kromaj milionoj volas forlasi kapitalismajn landojn kiel Meksikon, Niĝerion, Pollandon, Salvadoron, Filipinojjn, Sud-Koreion, Makedonion kaj aliajn, neniam estis motivo por kritiki la sistemon de kapitalisma libera merkato kiu reale kaŭzas suferojn en la landoj de la Tria Mondo.

Konforme kun la interkonsento inter Havano kaj Vaŝingtono, la kuba registaro permesis al siaj loĝantoj vojaĝi al Usono, se ili akiras usonan vizon. Vaŝingtono akceptis doni 20.000 vizojn jare, sed donis nur etan parteton, favoris la kontraŭleĝajn elirojn kaj altigis la valoron de la negativa propagando. La kubanoj kiuj kontraŭleĝe forlasis la landon sur simplegaj boatoj aŭ kiuj forkondukis ŝipojn aŭ aviadilojn estis akceptitaj kiel herooj kiuj riskis sian vivon por fuĝi el la tiraneco de Castro, kaj oni donis al ili azilon en Usono. Kiam Havano anoncis ke ĝi malhelpos neniun foriri kiu volas foriri, la registaro Clinton reviziis la politikon de fermiteco, ĉar ĝi timis ondon da enmigrantoj. Tiam la instigantoj de la usona politiko afiŝis sian zorgon pri la fuĝo de tro da malkontentaj rifuĝantoj kio povus helpi Castro-n resti en la potenco. Resume, Kubo estis kondamnita samtempe pro permesi kaj pro malhelpi al siaj loĝantoj forlasi la Insulon.

Ne ekzistas reveno al la elirpunkto

Por ne konsideri perspektivon de klaso, ĉiuspecaj fakuloj tiras konkludojn pri Kubo bazante sin sur simplaj ŝajnoj. Dum mi partoprenis en kunveno de la Konsilejo pro Mondaj Aferoj en San-Francisko, mi aŭdis iujn partoprenantojn referenci la ironion laŭ kiu Kubo estus reveninta al sia „elirpunkto“ antaŭ la triumfo de la revolucio. En la antaŭrevolucia Kubo, la plej bonaj hoteloj kaj magazenoj estis rezervitaj al eksterlandanoj kaj al la malmultaj kubanoj kiuj posedis jankiajn dolarojn. Hodiaŭ estas same, observis kun kontentiĝo tiuj fakuloj.

Tiu analizo ŝparas al si la rigardon al kelkaj notindaj diferencoj. Por alfronti la deficiton de eksterlanda valuto, la revolucia registaro dicidis profiti la belajn plaĝojn kaj sunan klimaton por disvolvi la turisman industrion. Nun, la turismo estas unu el la plej gravaj fontoj de valut-eniro, por ne diri la plej grava. Estas vere ke oni sortimentas al la rimedoj, kiujn disponas la turistoj, servojn kiujn multaj kubanoj ne povas pagi. Tamen, en la antaŭrevolucia Kubo, la profitoj el la turismo venis en la manojn de la grandaj multnaciaj konzernoj, de generaloj, kaj de mafiuloj. Hodiaŭ, la profitoj dividiĝas inter la eksterlandaj investintoj, kiuj konstruas kaj estras la hotelojn, kaj la kuba registaro. La parto kiun ricevas la registaro helpas financi la sanon, edukadon, importadon de pulvora lakto kaj de brulaĵo, interalie. Alivorte, la popolo estas larĝe favorata de la profitoj de la turisma merkato, kiel videblas ankaŭ ĉe la eksportado de kubaj sukero, kafo, rumo, marfruktoj, mielo, nikelo kaj marmoro.

Se Kubo troviĝus en la sama situacio kiel antaŭ la triumfo de la revolucio, komplete submetita al la interesoj de Usono, tiu ĉesigus la embargon kaj akceptus ĝin, kiel ili faris ĝis certa punkto kun Ĉinio kaj Vjetnamio, landoj kiuj energie stimulas la kreskon de la privata invest-sektoro per malaltaj salajroj. Kiam la registaro de Kubo ne uzos plu la publikan sektoron por redistribui gravan parton de siaj plusoj inter la loĝantaro, kiam ĝi permesos ke ĝiaj profitoj iru en la poŝojn de kelkaj riĉaj entrepren-posedantoj, kaj kiam ĝi redonos la fabrikojn kaj terojn al riĉega klaso, kiel faris la ekskomunistaj registaroj de orienta Eŭropo, tiam jes, Kubo estos efektive reveninta al sia elirpunkto, al la privatigo, al la merkat-ekonomio kaj al la totala submetiĝo al la interesoj de Usono. Nur en tiu momento Vaŝingtono akceptos Kubon kun aprobo, kiel ĝi faris kun la ekskomunismaj landoj de orienta Eŭropo.

En 1994, mi skribis leteron al la reprezentanto Lee Hamilton, prezidanto de la Komitato pri Eksterlandaj Aferoj de la Kongreso, por insiste peti lin normaligi la rilatojn kun Kubo. Lia respondo estis ke la usona politiko rilate Kubon devas „aktualiĝi“ por fariĝi pli efika, kaj ke „ni devas fari tiel ke Kubo familiariĝu kun la praktiko kaj la ideoj de la demokratio [...] kaj kun la profitoj de la sistemo de la merkat-ekonomio“. La embargo, daŭrigis Hamilton, estis starigita por „antaŭenigi demokratian ŝanĝon en Kubo kaj kiel reprezalioj pro la grandskala konfiskado de usonaj havaĵoj fare de la reĝimo de Castro“. Senutile diri ke Hamilton ne klarigis kial lia propra registaro, kiu, dum generacioj, estis subtenanta antaŭrevolucian diktatorecon en Kubo, tiom insistis nun por instalo de usona stilo de demokratio en la Insulo. Kio estis rivela en lia letero, estis la rekono de la fakto ke la Vaŝingtona politiko estas dediĉita al antaŭenigo de la „sistemo de merkat-ekonomio“ kaj al reprezalioj pro la „grandskala konfiskado de usonaj havaĵoj“. Esence, ĝi sciigis al ni ke unu el la plej gravaj engaĝiĝoj de la usona politiko estas krei sekuran mondon por la investoj kaj la entrepren-profitoj.

Tiuj kiuj ne kredas ke la usonaj gvidantoj dediĉas sin konscie al disvastigo de kapitalismo devus konsciiĝi pri la maniero en kiu tiuj kiuj estas taskitaj ellabori la politikon postulas nun eksplicite „reformojn de merkat-ekonomio“ de unu lando al alia. Nun ni jam ne bezonas atribui al ili tiajn intencojn. Preskaŭ ĉiuj iliaj agadoj, kaj, pli kaj pli ofte, iliaj propraj deklaroj, atestas pri iliaj agoj. Kiam la usonaj gvidantoj vidas sin en la devo elekti inter demokratio sen kapitalismo kaj kapitalismo sen demokratio, ili senhezite decidiĝas por la dua opcio, kvankam ili ankaŭ preferas la pravigan vualon de limigita „demokratio“ bone kontrolata ĉiufoje kiam necesas.

Tiel, en la kazo de la Kvin Kubanoj, dum la usonaj gvidantoj devas elekti inter sincera ludo favore al la akuzitoj aŭ subpremo en defendo de la usonaj korporaciaj normoj, ili elektas la subpremon. La malamikoj de paco kaj justico ne estas en Havano, ili estas en Vaŝingtono.

Michael PARENTI.
— 

Michael Parenti estas hodiaŭ konsiderata unu el la plej progresemaj usonaj pensistoj. La Universitato Yale atribuis al li en 1962 la titolon Doktoro pri politikaj sciencoj. Li donis kursojn en multaj institutoj kaj universitatoj.

Liaj laboraĵoj estis plublikigataj en specialaj revuoj kaj popularaj publicaĵoj, kaj ili estis tradukitaj al la hispana, ĉina, japana, pola, portugala, germana, turka kaj bengala.

Michael Parenti estas ankaŭ historiisto kaj aŭtoris 18 librojn kaj pli ol 250 artikolojn. Liaj plej lastatempaj libroj estas : The Assassination of Julius Caesar (2003) kaj Superpatriotism (2004).

NOTOJ

1.Citita en William Langer, eld., An Encyclopedia of World History, 5-a eldono, Houghton Mifflin, Bostono, 1980, p. 1246.

2.Por pli da informoj pri la usona intervenismo en tiuj lokoj, bv. konsulti miajn verkojn Against Empire, City Lights Books, San-Francisko, 1995, kaj To Kill a Nation : The Attack Against Yugoslavia, Verso, Novjorko / Londono, 2000.

3.Manuel de Varona, citita en la New York Daily News, 8-a de januaro 1961.

4.Robert Cirino, Power to Persuade, Bantam, Novjorko, 1974 ; vd ankaŭ Victor Bernstein kaj Jesse Gordon, „The Press and the Bay of Pigs“, represaĵo de la Columbia University Forum, aŭtuno 1967.

5.The New York Times, 8-a de januaro 1961 ; Time, 13-a de januaro 1961.

6.The New York Times, 8-a de januaro 1961.

7.Newsletter, Center for Cuban Studies, n-ro 3, vintro 1976.

8.Raportaĵo de Vanessa Arrington, Associated Press, 12-a de majo 2004.

9.The New York Times, 5-a de aŭgusto 1984.

10. Dokumentaro de la intervjuo farita kun Fidel Castro de PBS, Shadow of a Doubt, prezentita en oktobro 1986.

— 

Vd la enkondukon al la artikolaro kies parto estas tiu ĉi teksto : Salim Lamrani : Enkonduko http://mas-eo.org/article104.html

Elfrancigo de Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -vl

Kompleta enhavo de la libro

- Salim Lamrani : Enkonduko http://mas-eo.org/article104.html

A. Duonjarcento da terorismo

- Howard Zinn : La radikoj de la Kubo-politiko de Usono http://mas-eo.org/article76.html

- Noam Chomsky : Kubo kaj Usono : preskaŭ duonjarconto da teroro http://mas-eo.org/article96.html

- William Blum : La nepardonebla revolucio http://mas-eo.org/article129.html

- Michael Parenti : Agreso kaj propagando kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article105.html

- Piero Gleijeses : Kubo, Afriko kaj la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article130.html

- Ignacio Ramonet : Miamo - nesto de teroristoj http://mas-eo.org/article100.html

- Salim Lamrani : La Kub-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF) kaj la internacia terorismo [-http://mas-eo.org/article102.html]

B. La afero de la Kvinopo

- Leonard Weinglass : La proceso de la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article149.html

- Wayne S. Smith : Trista tago en la historio de la usona justico http://mas-eo.org/article153.html

- Saul Landau : Kvin Kubanoj en malliberejo - Viktimoj de la obsedo de Bush http://mas-eo.org/article176.html

- Michael Steven Smith : La historio de du justic-aferoj http://mas-eo.org/article157.html

- James Petras : La Kvin Kubanoj : kandidatoj por Nobel-premio pri paco http://mas-eo.org/article178.html

- Jitendra Sharma : Veraj batalantoj kontraŭ la terorismo http://mas-eo.org/article179.html

- Ricardo Alarcón : Pruvo de terorismo de Usono kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article175.html

- Gianni Minà : Historio cenzurita de la grandaj komunikiloj http://mas-eo.org/article78.html

- Nadine Gordimer : La homaro kiel reflekto de la justeco http://mas-eo.org/article97.html