Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Enkonduko al : Vaŝingtono kontraŭ Kubo
de Salim LAMRANI  
11a julio 2006

Enkonduko en la libron "Vaŝingtono kontraŭ Kubo - Duonjarcento da terorismo ; La afero de la Kvin.

La rilatoj inter Kubo kaj Usono analizendas laŭ nekontestebla kriterio : en la nuna mondo, la diplomatio inter la diversaj nacioj estas regata ne de la forto de la juro, sed de la leĝo de la plej forta. La terorisma perforto estis la ĉefa motoro de la rilatoj inter ambaŭ landoj.

En la historio de la internaciaj rilatoj, Kubo estis la lando kiu suferis la plej longan teroro-kampanjon, organizitan de la unua mond-potenco. Ne ekzistas ekvivalento. Tiu banalaĵo estus konata de ĉiuj en la okcidentaj socioj, se ekzistus ia strebo al la objektiva vero.

Depost 1959, la kuba loĝantaro vivis en permanenta sieĝo-stato kiu kondiĉis ĝian vivmanieron. La gamo de uzataj devotrudaj rimedoj estas impresa : rekta milita invado, minaco de atommilito, biologiaj atakoj, teroristaj atencoj, sabotado de infrastrukturoj, murdo-kampanjojn, ekonomia strangolado, propagando-milito kaj konstantaj politikaj kaj diplomatiaj agresoj.

Anstataŭ esti parametro de la „malvarma milito“, la doktrino, kiu konsistas en trudado al la kuba revolucio de kondiĉoj destinitaj konduki ĝin al ĝia kompleta nuligo, estas daŭre valida. En majo 2004, la registaro Bush akrigis la ekonomiajn sankciojn kiuj grave afektas la sanon de la plej vundeblaj personoj, la virinoj, la infanoj kaj altaĝuloj. Vaŝingtono, nome de antirevolucia kaj obskurisma abomeno, estas firma en sia volo submeti tutan popolon per malsato, kaj samtempe trompe invoki la nocion de „demokratio“.

Necesas tamen demandi sin, kiel la fakto financi kvazaŭarmeajn atakojn kontraŭ la kubanoj, kiel faras la usona registaro de pli ol kvardek-kvin jaroj, havas la celon starigi juroŝtaton. Ĉu oni povas starigi demokration per praktikado de terorismo ? Ĉu fari propagando-kampanjon kiu disvastigas la plej nigrajn trompaĵojn pri la kuba problemaro kaj montri klaran malestimon por la vero kaj por la internacia opinio havus do tiom noblan celon ?

La milito kontraŭ la terorismo farata de Vaŝingtono estas dumezura. En realo ĝi direktiĝas nur kontraŭ la grupetoj kiuj ne servas la usonajn hegemoniajn interesojn. La kazo de la kvin kubaj politikaj malliberuloj estas senambigua. Riskante sian vivon, Gerardo Hernández Nordelo, Ramón Labañino Salazar, Antonio Guerrero Rodríguez, Fernando González Llort kaj René González Sehweret enŝoviĝis en la ekzilkubajn ekstremistajn klanojn de Florido, kiuj kulpis pri centoj da atencoj kontraŭ la kuba popolo. La registaro de Kubo, post amasigi nerefuteblajn pruvojn danke al siaj informservoj, informis la FBI pri la krimaj agadoj de la fanatikuloj en Miamo. Kiel respondo, la Kvin estis arestitaj kaj kondamnitaj al kvar punoj de vivolonga krim-malliberejo , kun krome 77 jaroj da libereco-senigo.

Internacie renomaj aŭtoroj kiel Ricardo Alarcón, William Blum, Noam Chomsky, Piero Gleijeses, Nadine Gordimer, Saul Landau, Gianni Miná, Michael Parenti, James Petras, Michael Steven Smith, Leonard Weinglass kaj Howard Zinn, kies sindonemo por la progresemaj celoj en la tuta mondo estas konata de ĉiuj, akceptis partopreni en tiu ĉi kolektiva projekto ekde kiam ili eksciis pri ĝi. La dek-ses sekvaj tekstoj provas prilumi la kompleksan kuban demandon kaj la radikojn kaj celojn de la ekstera politiko de Usono ekde la fino de la 18-a jarcento.

La terorismo estas plago, kaj la cinikeco kulminas kiam ĝi estas praktikata de la unua mondpotenco kiu, pretendante kontraŭbatali ĝin, permesas al si samtempe kondamni al vivolonga malliberejo heroajn homojn kiuj riskis siajn vivojn por malhelpi fiaĵojn kiel tiun de la 11-a de septembro 2001 faratajn kontraŭ senkulpaj civiluloj.

La celo de tiu ĉi verko estas konatigi la veron al la franca popolo kaj al la internacia komunumo, kaj malkaŝi la barbaraĵojn faratajn de Usono kontraŭ Kubo. La civitanoj de la tuta mondo montris ke ili povis subteni noblajn celojn kondiĉe ke ili povis eskapi la potencan maŝinon de misinformado kaj de fivarbado, kiu estas la transnaciaj informad-entreprenoj. La ambicio de tiu ĉi projekto estas doni al la granda publiko la historiajn rimedojn kiuj ebligos al ĝi formuli trafan juĝon pri unu el la plej anakronismaj kaj plej kruelaj partoj de la eksterlanda politiko de Usono.

Postuli la rajton de la kuba popolo esti mastro de sia destino, vivi en paco, estas pli ol laŭdinda ago, tio estas nepra kaj urĝa devo. Lukti por liberigo de la Kvin estas pli ol nobla ago, temas pri necesa kaj ĉefa devo.

Salim LAMRANI.

NOTO

Por sekvi la evoluon de la situacio de la Kuba Kvinopo kaj ankaŭ tiun de la konataj teroristoj en Miamo, eblas en Esperanto legi la kuban retpaĝon www.cubanoticoj.ain.cu. -vl

Kompleta enhavo de la libro

- Salim Lamrani : Enkonduko http://mas-eo.org/article104.html

A. Duonjarcento da terorismo

- Howard Zinn : La radikoj de la Kubo-politiko de Usono http://mas-eo.org/article76.html

- Noam Chomsky : Kubo kaj Usono : preskaŭ duonjarconto da teroro http://mas-eo.org/article96.html

- William Blum : La nepardonebla revolucio http://mas-eo.org/article129.html

- Michael Parenti : Agreso kaj propagando kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article105.html

- Piero Gleijeses : Kubo, Afriko kaj la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article130.html

- Ignacio Ramonet : Miamo - nesto de teroristoj http://mas-eo.org/article100.html

- Salim Lamrani : La Kub-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF) kaj la internacia terorismo [-http://mas-eo.org/article102.html]

B. La afero de la Kvinopo

- Leonard Weinglass : La proceso de la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article149.html

- Wayne S. Smith : Trista tago en la historio de la usona justico http://mas-eo.org/article153.html

- Saul Landau : Kvin Kubanoj en malliberejo - Viktimoj de la obsedo de Bush http://mas-eo.org/article176.html

- Michael Steven Smith : La historio de du justic-aferoj http://mas-eo.org/article157.html

- James Petras : La Kvin Kubanoj : kandidatoj por Nobel-premio pri paco http://mas-eo.org/article178.html

- Jitendra Sharma : Veraj batalantoj kontraŭ la terorismo http://mas-eo.org/article179.html

- Ricardo Alarcón : Pruvo de terorismo de Usono kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article175.html

- Gianni Minà : Historio cenzurita de la grandaj komunikiloj http://mas-eo.org/article78.html

- Nadine Gordimer : La homaro kiel reflekto de la justeco http://mas-eo.org/article97.html

Esperantigita el la franca kaj la hispana de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl