Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Komunista Partio de Israelo : Ĉesigu la krimojn de la israela armeo en Gazao kaj Cisjordanio
de Komunista Partio de Israelo (KPI)  
5a julio 2006

Fine ankaŭ alia novajho el Israelo !

Komunista Partio de Israelo, la 29-an de junio 2006 [1]

Por certigi la sekurecon, ĉesigu la israelan okupadon !

„La Komunista Partio de Israelo (KPI) lanĉas alvokon al ĉiuj pacemuloj por ke ili leviĝu kontraŭ la krimoj de la okupado kaj postulu tujan retiriĝon de la israela armeo (Tsahal) de ĉiuj regionoj de la Gaza-strio.“

La KPI akuzas la registaron Olmert-Perec pligravigi la sangan militon kontraŭ la palestina popolo, aparte kontraŭ la loĝantojn de la Gaza-strio kaj kontraŭ la palestinaj ministroj, la parlamentanoj kaj la altrangaj oficiroj kiuj estas sekvestritaj.

En junio, la israela armeo (Tsahal) murdis dekojn da palestinanoj, inkluzive de infanoj, kaj daŭre faras similajn krimojn dum okupado de granda parto de la teritorioj de la Gaza-strio, farata sub la preteksto liberigi la forkondukitan soldaton. La KPI malaprobas la murdojn same de israelaj civiluloj kiel de palestinaj civiluloj.

La KPI lanĉas alvokon al ĉiuj pacemuloj por ke ili leviĝu kontraŭ la krimoj de la okupado kaj postulu la tujan retiriĝon de la israela armeo el ĉiuj regionoj de la Gaza-strio.

La KPI ripetas insiste ke la sekureco kaj la paco atingeblas nur per ĉesigo de la israela okupado, evakuado de ĉiuj israelaj kolonioj, starigo de sendependa palestina ŝtato apud Israelo, starigo de du ĉefurboj en Jerusalemo kaj solvo de la demando de la rifuĝintoj konforme al la rezolucioj de la Unuiĝintaj Nacioj.

La membroj de la Hadaŝ (Demokratia Fronto por Paco kaj Egaleco) kaj de la KPI partoprenos en granda nombro da manifestacioj dum la venontaj tagoj, aparte en la manifestacio de la veteranoj rifuzantoj de militservo de la Jeŝ Gvul, kiu okazos sabat-vespere antaŭ la rezidenco de la ĉefministro en Jerusalemo, koncentrante sian atenton al la politikaj kaj armeaj gvidantoj respondecaj pri militkrimoj.

La Jeŝ Gvul ludas tre aktivan rolon por atingi la celon venigi tiujn armeajn kaj politikajn gvidantojn antaŭ la internacian justicon.

Komunista Partio de Israelo, Internacia departemento

NOTO :

1. http://www.maki.org.il , mailto:inf...

Traduko al la franca : Parti communiste du Québec [Komunista Partio de Kebekio (sekcio de la Komunista Partio de Kanado) ; elfrancigo : Monda Asembleo Socia (MAS)