Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La Kuba-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF) kaj la internacia terorismo
de Salim LAMRANI  
5a julio 2006

La brutaleco de la usona rankoro kontraŭ la sendependeco de Kubo estas sen historia ekvivalento kaj konsistigas la ŝlosilon de la rilatoj inter ambaŭ nacioj, aparte post la triumfo de la revolucio en 1959. Kubo estas la lando kiu suferis la plej longan terorisman kampanjon de la historio. Pro ideologiaj kialoj, la ortodoksa kaj konvencia historiografio kaj la okcidentaj komunikilaj konsorcioj ne deziras rekoni tiun banalaĵon, dum la bazo de la faktoj estas abunda kaj nerefutebla. Elirante de tiu realeco necesas analizi la rolon de la Kuba-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF) - la plej influhava kuba premgrupo de Usono -, ties ligojn kun la internacia terorismo kaj la senpuneco kiun ĝi ĝuas ĉe la usonaj aŭtoritatoj.

Naskiĝo de la Kuba-Usona Nacia Fondaĵo

Kun la nuna registaro Bush, la registaro de la mortinta Ronald Reagan estis la plej agresema en sia ekstera politiko rilate Kubon. Cetere, la plej multaj membroj de la nuna registaro estas reuzataj Reagan-anoj, kiel s-roj Donald Rumsfeld kaj John Negroponte. Kontraste al lia antaŭulo, s-ro James Carter, kiu distingiĝis per siaj provoj proksimiĝi kun la kubaj aŭtoritatoj kaj kiu restarigis duflankajn rilatojn, rompitajn en 1961 inter la du landoj, s-ro Reagan decidis favore al politiko de minaco kaj perforto. [1] Cetere, liaj konsilistoj devis „malinstigi lin je lia privata fantazio ke Kubo libereblas per la forto de armiloj“. [2]

La Dokumento de Santa Fe, starigita de la falkoj de la respublikana radikala dekstro kaj postulanta la plej grandan rigidecon kontraŭ la registaro de Havano, fariĝis la gvidlinio por la latinamerikaj-usonaj aferoj. En la Reagan-a volo renversi la kuban registaron, s-ro Roger Fontaine, unu el la ideologoj de la grupo de Santa Fe, proponis starigon de aŭtonoma ento kapabla premi sur la Kongreson, kiu tiam estis hezitema sekvi la militeman strategion de la tiama registaro. S-ro Richard Allen, konsilisto pri nacia sekureco de Reagan, kunvenigis grupon de kubaj milionuloj kiuj reprezentis la plej ribeleman parton de la Batist-a ekstremdekstro. Ili estis jam pruvintaj sian obeemon al Usono kaj disponi pri komuna malamiko : la kuba revolucio. [3]

Ĝuste en tiu kadro de vigliĝo de la malvarma milito, en kiu la armeeca aliro al la internaciaj aferoj prioritatis antaŭ la konvencia diplomatio, naskiĝis en 1981, sekve al direktivo de nacia sekureco de la prezidanto Ronald Reagan, la KUNF. Ĝi estas la inelekta kreaĵo de la direktoro de la CIA, s-ro William Casey, konsiderata kiel plej influa direktoro de la agentejo post s-ro Allen Dulles. La KUNF respondis al la bezonoj de la ultra-reakcia politiko de s-ro Reagan kontraŭ Kubo kaj estis destinita servi la imperiismajn interesojn de Usono. [4]

Bazita sur la modelo de la American Israel Public Affairs Committee, la plej potenca premgrupo de Usono, ĝia rolo konsistis en laboro de opini-influado kaj premgrupado ĉe la Kongreso kaj la publika opinio. Necesis, laŭ sekreta dokumento nun malsekretigita de la National Security Council (U.S. Policy in Central America and Cuba through F.Y. ’84, Summary Paper) eviti „la disvastiĝon de ŝtatoj [kiuj sekvas la modelon de] Kubo“. La KUNF devis lanĉi kampanjon favore al la homrajtoj en Kubo, denunci la registaron de Havano per internacia propagando-kampanjo, por kreskigi la ekonomiajn sankciojn, kaj „malhelpi ĉian intertraktadon mandatitan de la Kongreso“. [5]

La prezidanto elektita por gvidi la novan strukturon estis s-ro Jorge Mas Canosa, „kiu estis la plej malbona elemento de la kuba komunumo de Usono“, laŭ la eksa ministro pri la usona justico, s-ro Ramsey Clark. [6] Iama CIA-agento, dungosoldato dum la invado de la Porko-Golfo, s-ro Jorge Mas Canosa sukcesis riĉiĝi per entrepreno de publikaj laboroj. Tiel, la alianco inter la usonaj interesoj kaj la konservativaj iamaj politikaj kaj ekonomiaj elitoj de la Batista diktatoreco ebligis la starigon de tio kio estis fariĝonta la ĉefa kuba premgrupo de Usono. [7]

Efika premgrupado

Ekde sia stariĝo, la KUNF taskis sin cindrigi la provojn de proksimiĝo skizitajn sub la registaro de s-ro Carter inter Vaŝingtono kaj Havano. Tiu estis akceptinta la instalon de usona diplomatia ĉeesto en Havano (SINA) kaj kuba en Vaŝingtono. Ĝi ankaŭ sukcese komencis intertraktadon pri migraj demandoj, reokazigo de flugoj inter ambaŭ landoj kaj liberigo de politikaj malliberuloj.

Radio kaj televido Martí

La 13-an de septembro 1985, la KUNF sukcesis konvinki la Kongreson por voĉdoni favore al la projekto de Radio Martí. Tiu radio-projekto, dotita per komenca buĝeto de 6 milionoj da dolaroj kaj komplete financata de la usona impostpaganto, estis destinita elsendi propagando-programojn al la Insulo. Post stumbli sur unua rifuzo de la Kongreso en 1982, la prezidanto Reagan ordonis sekrete ĝian lanĉadon ekde majo, kun ĉiutaga programo de 14 horoj. La propagandismo de Radio Martí estis tiom evidenta ke Kongresano, kontraŭa al tiu leĝo, proponis nomi ĝin la „John Foster Dulles Cold War Mentality Memorial Radio Broadcasting tio Cuba Act“ (Leĝo pri radio-elsendoj al Kubo memore al la malvarm-milita mensostato de John Foster Dulles). [8]

En 2004, Radio Martí estis dunginta 208 homojn kaj disponis pri buĝeto de 15 milionoj da dolaroj. Ĝiaj programoj subtenas la subfosadon, sabotadojn kaj kreadon de ĥaos-situacio. Mallonge, oni vigle instigas al ĉia ago kapabla krei sufiĉan malordon por provoki la falon de la registaro. La laboro de Radio Martí konsistas ankaŭ en inhibado de ĉia provo normaligi la rilatojn inter Kubo kaj Usono. La kuba premgrupo de Florido estas la sola disponanta pri tia instrumento en sia politika milito kontraŭ la registaro de Havano. [9]

La elsendoj de Radio Martí rompas la kubajn naciajn ondojn kaj la suverenecon de la nacio. Tamen, la atenditaj efikoj per la starigo de tiu stacio ne kontentigas, danke al la efika perturbado fare de la kubaj aŭtoritatoj. Dum la naskiĝo de Radio Martí, Havano tamen proponis interkonsenton al Vaŝingtono : Kubo ne perturbus la ondojn de tiu stacio kondiĉe ke Usono permesas al Havano elsendi sur usona teritorio. La propono estis evidente rifuzita.

Pluraj korupt-aferoj krevis sine de la servo pri homaj resursoj kaj de la redaktejo. Raporto pri la funkciado de Radio Martí, redaktita en junio 1999 de Voice of America (VOA), notis ke „malfidindaj programoj estis senditaj“ kaj ke „la kredindeco de la inform-ĵurnaloj kaj de la profesieco“ de la radio-ĉeno riveliĝis mankhavaj. Certaj sendaĵoj „rompis la sendonormojn de VOA“ per sia „manko de mezuro, de senpartieco kaj de objektiveco kaj de taŭgaj [informo-]fontoj“. Krom „tre malrigora eldon-kontrolo“, programoj entenis „obscenajn kaj vulgarajn referencojn“, rompante validajn leĝojn. La konkludo de la raporto estis ke la „manko de faksperteco kaj de profesieco“ forte lezas la ĉarton de Voice of America kaj ankaŭ la celojn de la eksterlanda politiko de Usono. [10]

Sed la potenco de la KUNF fajfis pri la malbrilaj rezultoj de Radio Martí, kaj sukcesis, danke al sia politika sagaco, starigi la televid-ĉenon TV Martí la 27-an de marto 1990. Tiu disponis la samajn prerogativojn kiel Radio Martí kaj estis je la privilegia dispono de la kubaj ekstremistoj. Ĝia efikeco estis kontestita de la respublikana reprezentanto de Arizono, s-ro Jeff Flake : „Ni havas Radio kaj TV Martí kaj la Kongreso elspezas 26 milionojn da dolaroj por la du entoj. Kaj jen, post 12 jaroj kaj 10 milionoj da dolaroj jare por TV Martí, ne ekzistas unu sola pruvo kiu montras ke la kubanoj spektis unu minuton kaj ni daŭre produktas ĝin.“ [11]

La leĝoj Torricelli kaj Helms-Burton kaj la pliintensiĝo de la ekonomiaj sankcioj

La eksterordinara povo de politika trudado de la KUNF montriĝis ankaŭ en 1992, per la voĉdono de la leĝo Torricelli, kaj pli aparte en 1996, ĉe la aprobo de la leĝo Helms-Burton. La pliintensiĝo de la ekonomiaj sankcioj, ĝuste post la disfalo de la sovetia bloko en 1991, klare montris ke la politika retoriko de diversaj usonaj registaroj koncerne la „ruĝan danĝeron“ estis nur fumkurteno destinita kaŝi la hegemoniajn dezirojn kontraŭ Kubo. Efektive, se la aŭtenteco de la diplomatia parolabundo de la malvarma milito estintus eĉ nur iomete pli ol nula, Usono estus tuj normaligita siajn rilatojn kun la registaro de Havano. Sed male, s-roj George H. Bush en 1992 kaj Bill Clinton en 1996 faris la ekonomian sufokadon de la kuba popolo absoluta prioritato. [12]

La 6-an de majo 2004, sub premo de la KUNF, la prezidanto Bush publikigis impresan raporton de 454 paĝo titolitan Commission for Assistance to a Free Cuba (Subten-komisiono por libera Kubo). Redaktita de la ŝtatsekretario, s-ro Colin L. Powell, ĝi estas en realo la intelekta kreaĵo de s-ro Otto Reich, intima amiko de la KUNF kaj proparolanto de la plej paseisma frakcio de la ekzil-kubanoj. Tiu dokumento trudas severajn disponojn kiuj tuŝas la kuban loĝantaron de la Insulo, jam grave viktima de la ekonomiaj sankcioj truditaj de Vaŝingtono ekde 1960, same kiel la kub-usonan komunumon de Usono al kiu ĝi forte reduktis la rajtojn. Kelkajn monatojn antaŭ la prezidant-elektoj, la usona prezidanto volis altiri la favorojn de Florido kaj de ties forta kontraŭrevolucia elektantaro. [13]

Vaŝingtono teksis reton de leĝaro kontraŭ Kubo sen historia precedenco kiu rompas la plej altajn internaciajn konvenciojn, interalie la Konvencion por prevento kaj subpremo de la krimo de genocido, aprobitan la 9-an de decembro 1948 kaj ratifitan de la usona registaro. Efektive, tiu Konvencio punas la „intencan submeton [de] grupo al ekzisto-kondiĉoj kiuj sekvigas ĝian tutan aŭ partan detruon“. [14] Nu, laŭ la propraj malsekretigitaj arĥivoj de la Nacia Sekureco de Usono, la celo de la ekonomiaj sankcioj estas „disvastigi malsaton kaj malesperon“.

La ekonomiaj sankcioj kostis pli ol 70 miliardojn da dolaroj al Kubo kaj estis kondamnitaj de la Unuiĝintaj Nacioj, de la Eŭropa Unio, la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj, la Interamerika Jura Komitato, la Interamerika Komisiono pri homrajtoj, la Monda Organizo pri Komerco kaj de multaj aliaj internaciaj entoj. [15]

La internacia terorismo kiel politika esprimilo

Krom ĝia politika laboro ĉe la Kongresanoj, unu el la ecoj de la KUNF estas ĝia uzo de terorisma perforto. Ĝuante perfektan senpunecon ĉe la usonaj aŭtoritatoj, tiu ekstremisma ento ne hezitis uzi kvazaŭarmeajn metodojn en la milito deklarita kontraŭ Kubo kaj ties loĝantoj.

S-ro Luis Posada Carriles, dungosoldato kaj iama CIA-agento, farinto de plurdekoj da sangaj atencoj kontraŭ Kubo, estas malnova konato de la „latinamerika terorista reto“. [16] Formita en la triste fama Lernejo de Ameriko de Ford Benning en Georgio, li partoprenis nome en la dungosoldata invado de la Porko-Golfo en aprilo 1961. Post tiu frapa fiasko, li dediĉis sian vivon al perforto kaj terorismo kontraŭ Kubo, samtempe servante la usonajn interesojn. [17]

Celi la civilulojn

Decas memorigi la plej abomenindajn krimojn faritajn de s-ro Posada Carriles kun apogo de Usono kaj de la kuba ekstremdekstro. La 6-a de oktobro 1976 estas senprecedenca dato, kiu estus konata de ĉiuj, ĉefe post la 11-a de septembro 2001, se la okcidenta socio estus intelekte libera. Por la unua fojo en la historio, la aer-terorismo estis uzata kiel politika esprimilo. Kuba komerca aviadilo, startinta en Barbado, eksplodis en plena flugo. Sepdek-tri personoj perdis la vivon, inter kiuj troviĝis la kuba junulara skermo-skipo, konsistanta el 24 personoj, kiu ĵus gajnis en la tutamerikaj ludoj. La enketo kondukata de la registaro de Barbado laŭspuris la ligojn inter la teroristoj kaj membroj de la usona ambasado de la Insulo. [18]

Post mallonga restado en venezuela malliberejo, s-ro Posada Carriles sukcesis eskapi danke al siaj konektoj kun la CIA kaj la ŝtatdepartemento, kaj kun la KUNF kiu liveris 26.000 dolarojn por subaĉeti la gardistojn. En la sekvo, s-ro Posada Carriles loĝis en Centrameriko kaj ofertis siajn servojn al la kolonelo Oliver North, grave implikita en la terorisma milito kontraŭ la sandinista registaro de Nikaragŭo. [19]

Atencoj kontraŭ la turismaj strukturoj

En 1997, pluraj bomboj eksplodis en diversaj turismaj centroj de Havano, sekvigante la morton de s-ro Fabio di Celmo, juna itala feriumanto. La esploroj de la kubaj aŭtoritatoj ebligis la areston de la kulpulo, salvadorano stipendiata de s-ro Luis Posada Carriles. Dum la procesoo, li rivelis siajn ligojn kun la membroj de la kuba ekstremdekstro de Florido kaj sian intencon celi la turismajn infrastrukturojn por tuŝi la vivonepran sektoron de la kuba ekonomio. La danĝero por senkulpaj personoj konsistigis duarangan parametron, sen konsidero. Por la malamikoj de la kuba loĝantaro, la celo pravigas la rimedojn. [20]

En intervjuo aperinta en la New York Times la 12-an de julio 1998, s-ro Posada Carriles konfesis ke li estis financata de la KUNF. Post gloris sin esti la persono kiu faris la plej grandan nombron da atencoj kontraŭ Kubo, li signis ke li estis financata de la iama prezidanto de la KUNF, s-ro Jorge Mas Canosa. „Jorge regis ĉion, deklaris li. Ĉiufoje kiam mi bezonis monon, li postulis ke oni venigu al mi 5.000 dolarojn, ke oni venigu al mi 10.000 dolarojn“. Dum ĉiu financado, la sekva mesaĝo estis kunmetita : „Tio ĉi estas por la eklezio“. [21]

Sume, s-ro Mas Canosa, la KUNF kaj, pli aparte, s-ro Feliciano Foyo, la kasisto de la Fondaĵo, liveris pli ol 200.000 dolarojn al unu el la plej gravaj teroristoj de la mondo. Li gloris sin konsistigi la kvazaŭarmean alon de la KUNF kaj aldonis : „Kiel vi povas vidi, la FBI kaj la CIA ne enuas, kaj mi estas neŭtrala kun ili. Ĉiufoje kiam mi povas doni al ili ian helpon, mi faras tion“. Li malkaŝis ankaŭ ke li konas „personon tre alte lokitan“ en la registaro kiu protektis lin. [22]

Koncerne la forpason de la itala turisto, s-ro Posada Carriles simpli limigis sin al la rimarko ke „tiu italo estis en la malbona loko en la malbona momento“. Pri konscienc-problemoj, li klare respondis al la ĵurnalistoj : „Mi dormas kiel bebo“. Li finis la intervjuon konfesante ke li havas almenaŭ kvar pasportojn, de kiu unu estas usona, kaj ke li iras al Miamo kiam ajn li deziras. Sekve al tiu deklaro, neniu jura persekuto estis farita kontraŭ tiu persono. [23]

Laŭ la New York Times, la FBI estis informita pri la terorisma kampanjo kiun la kubaj ekstremistoj planis kontraŭ la hotel-industrio, sed ĝi faris nenian disponon por aresti la kulpulojn aŭ averti la kuban registaron. La kialo ? Averti la kubajn aŭtoritatojn, ke ondo da terorismaj atencoj lanĉiĝos sur ilia teritorio, estus kontraŭ la nacia intereso de Usono. La luktado kontraŭ la terorismo ne estas prioritato de la usona registaro kiu gastigas kaj protektas multnombrajn krimulojn. Nur tiuj kiuj ne defendas ĝian politikan agendon estas persekutataj. [24]

En marto 1999, s-ro Percy Francisco Alvarado, agento de la sekureco de la kuba ŝtato de gŭatemala civitaneco kiu estis enŝoviĝinta en la Kub-usonan Nacian Fondaĵon, rivelis, dum la proceso de la murdinto de s-ro di Celmo, esti ricevinta 20.000 dolarojn de s-ro Francisco „Pepe“ Hernández, la prezidanto de la KUNF, por eksplodigi du bombojn en turismaj lokoj de Havano. Dum la aŭdienco li deklaris, ke „la KUNF ludis protagonistan kaj hegemonian rolon en la financado kaj organizado de la terorismaj agoj“ per starigo de sekretaa kvazaŭarmea grupo kun la nomo Kuba Nacia Fronto (CNF, laŭ la angla). [25]

Murdi la kuban prezidanton

Povante fidi sian ag-liberecon kaj la potencan subtenon de la KUNF, s-ro Posada Carriles daŭrigis siajn agadojn. La 17-an de novembro 2000, li provis murdi la kuban prezidanton, dum tiu faris prelegon en la Universitato de Panamo. Li lokis bombon de dek-kvin kilogramoj da eksplodaĵo C4 en la universitatan areon kie 2.000 studentoj venis por ĉeesti la prelegon de s-ro Fidel Castro. La panama polico taksis ke la eksplodo povintus kaŭzi centojn da viktimoj. Arestita de la aŭtoritatoj de la koncerna lando, li estis juĝata kaj kondamnita al ok jaroj da malliberejo pro krimo de terorisma agado. [26]

Ĉiuj provoj de la KUNF liberigi s-ron Posada Carriles, kiuj inkluzivis politikan premon, korupto-provojn kaj ĉiajn minacojn ĉe la panamaj aŭtoritatoj, fiaskis, sed nova monkolekto estis organizita en Miamo de la kuba ekstremdekstro, en kiu partoprenis s-ro Francisco „Pepe“ Hernández, prezidanto de la KUNF. [27]

La 25-an de aŭgusto okazis io malverŝajna : s-ino Mireya Moscoso, prezidanto de Panamo en fino de mandato, amnestiis la kvar danĝerajn individuojn, per la dekreto 317, kio sekvigis la rompon de la diplomatiaj rilatoj inter Kubo kaj Panamo. [28] Tuj kondamnita de la estonta prezidanto de Panamo, s-ro Martin Torrijos, la decido kaŭzis indignokrion ĉe la opinio de la lando. S-ino Julia E. Sweig, fakulo pri kubaj aferoj ĉe la Konsilio pri eksteraj rilatoj de Usono, estis tre eksplicita : „Tio fetoras la politikan kaj diplomatian nepotismon“, substrekis ŝi, aludante la ligojn inter s-ro Jeb Bush, guberniestro de la ŝtato Florido dense ligita kun la kubaj ekstremistoj kaj frato de la usona prezidanto, kaj s-ino Moscoso. [29]

La Kub-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF) gratulis sin pro la liberigo de la kvar teroristoj, el kiuj almenaŭ unu, s-ro Luis Posada Carriles, estis financata de ĝia prezidinto s-ro Jorge Mas Canosa kiel ĉefo de ĝia kvazaŭarmea alo. [30] S-ro Francisco „Pepe“ Hernández, nuna prezidanto de la KUNF, ĝojis pro la decido de s-ino Mireya Moscoso. „Tio estas venko por ĉiuj ekzilkubanoj kaj triumfo de la justico, transe de la strategio kiun ni elektis por instali la demokration en Kubo“, diris li. [31]

S-ro Francisco Hernández estas siavice ankaŭ implektita en murdo-provo al s-ro Fidel Castro. En oktobro 1997, la usonaj marbord-gardistoj haltigis motorboaton en la teritoriaj akvoj de Portoriko kiu direktiĝis al la insulo Margarita de Venezŭelo, pensante ke temas pri drogokomercistoj. Ĉe la ŝipkontrolado ili malkovris enŝipe tutan milit-arsenalon konsistantan el atak-fusiloj kun cellorno en valoro de 7.000 dolaroj, satelita telefono, multa municio kaj arme-uniformoj.

La kvar teroristoj (tri kunlaboris dense kun la KUNF), kutimaj al kvar jardekoj da senpuneco, ne hezitis anonci malkaŝe al la bord-gardistoj siajn intencojn : „Tiuj armiloj estas destinitaj murdi Fidel Castro-n“, diris unu de ili. Ángel Alfonso Alemán, 57-jara, Francisco Córdova, 50-jara, Ángel M. Hernández rojo, 64-jara, kaj Juan Bautista Márquez, 61-jara, konsistigis tiun strangan teroristan grupon. La enketo farita de la FBI-ĉefo en Portoriko, s-ro Héctor Pesquera, montris ke unu el la fusiloj apartenis al s-ro Francisco „Pepe“ Hernández, kaj ke la motorboato estis la posedaĵo de s-ro José Antonio „Toñín“ Llama, membro de la Plenumkomitato de la KUNF. Sed la speciala agento Pesquera sciigis siajn rezervojn flarante la politikan aspekton de la problemo. Malgraŭ la graveco de la akuzoj, „eble ekzistas implikaĵoj kiuj estas en rilato kun la ekstera politiko“, konfesis li. La du gvidantoj de la Fondaĵo eskapis la jurajn persekutojn danke al sia statuso. [32]

En januaro 1998, Juan Bautista Márquez estis liberigita sub kaŭcio, kaj denove arestita de la Drug Enforcement Agency pro importado de 365 kilogramoj da kokaino, mon-lavado kaj komploto de drogokomerco. La akuzoj pezantaj sur li (konspiro de murdo kaj drogokomerco) estis gravegaj kaj li ne povis eskapi al pluraj jaroj da malliberejo. Sed tio estis sen kalkuli kun la eksterordinara prem-maŝino de la KUNF kiu, kvazaŭ vaporrulilo, ekmarŝis. Ĉiuj juraj persekutoj estis forlasitaj nome de kialoj kiuj restos en la analoj de la trompo. Ekzemple, unu el la advokaatoj de la akuzito Ángel Alfonso Alemán estis Ricardo Pesquera, nevo de Héctor Pesquera, la FBI-agento taskita pri la afero. Eĉ ne unu el la kvar teroristoj estis maltrankviligita. Nun ili daŭrigas siajn konspirojn destinitajn al detruado de la kuba revolucio kaj ili eĉ aroge fanfaronas, en diversaj komunikiloj, esti super la leĝoj. Prave, kiel oni devas konstati.

La oficiro Pesquera, siavice, estis nomumita ĉefo de la FBI en Miamo kaj ludis gravan rolon en la arestado de la kvin kubaj agentoj kiuj estis enŝoviĝintaj en la teroristajn grupojn. [33]

La gazeto New Times de Miamo pridemandis la KUNF koncerne la teroristajn atencojn faritajn kontraŭ Kubo. Ĝi ricevis sekvan respondon : Ni ne kondamnas personon kiu provas ĉesigi la kondiĉojn kiuj subpremas lian popolon, lian familion kaj lin mem“. Tiuj homoj havas la rajton „batali por ilia libereco“, laŭ la organizo, ne gravas ĉu infanoj, virinoj aŭ maljunuloj pereas en la atencoj. [34]

Robert Sheer de la Angeles Times skribis : „Dum preskaŭ 40 jaroj, ni izolis Kubon pro la ideo laŭ kiu tiu insuleto estas centro de terorismo en la hemisfero, kaj jaron post jaro ni havas novajn pruvojn ke estas Usono kiu teroris Kubon kaj ne inverse“. [35]

Cetere, federacia prokuroro konfirmis ke „de longa tempo“ fariĝas laboro por „kolekti informojn kaj malmobilizi“ la ekstremismajn grupojn, „malmunti ilin prefere ol aresti ilin“. Li konfesis ke „la politiko estas konceptita tiel ke oni protektu la informantojn kaj evitu procesojn kiuj havas malmulte da ŝancoj por sukcesi pro la simpatio de la ĵurianoj kun la ekzilkubaj antikastristoj“ kiuj praktikas terorisman perforton „kaj pro la malforteco de la usonaj leĝoj kiuj malpermesas perfortaĵojn kontraŭ eksterlandaj registaroj“. [36]

La kazo de la Kvin

Male al heredita ideo, la internacia terorismo neniam estis esprimilo de la malfortuloj. Ĝi estas antaŭ ĉio la politika armilo de la potenculoj kaj tiu banalaĵo estus konata de ĉiuj se ekzistus en niaj socioj ia inklino al la fakta vero. Depost 1959, do depost la naskiĝo de Kubo kiel sendependa kaj suverena nacio, Usono bazis siajn rilatojn kun Kubo sur trudodeviga perforto, kies unua viktimo estis la loĝantaro de la Insulo. Tiel, la uzado de sovaĝeco kontraŭ tiu karibia arĥipelago estis levita al neskuebla doktrino de la diversaj usonaj registaroj. Tiu fakto estas konfirmita de la maljustega traktado rezervita al la Kvin.

La proceso de la Kvin Kubanoj - Gerardo Hernández Nordelo, Ramón Labañino Salazar, Antonio Guerrero Rodríguez, Fernando González Llort kaj René González Sehweret - kiuj estis, por neŭtraligi ilin, enŝoviĝintaj en la faŝitajn kvazaŭarmeajn grupetojn de Florido, kiel Brothers to the Rescue, Alpha 66 kaj Movimiento Democracia, kies membroj havas longan sperton pri internacia terorismo, estas tre ilustra. La Kvin sukcesis malhelpi cent sepdek atencojn kontraŭ Kubo alarmante ĝustatempe la aŭtoritatojn de Havano. La kuba registaro informis tiam la usonan kaj, en junio 1998, delegacio de la FBI vojaĝis al Kubo kie ĝi ricevis kompletan dokumentaron pri la agadoj de la ekstremistoj de Miamo. Post konatiĝi kun la informoj kaj la nerefuteblaj pruvoj pri la kontrraŭleĝaj kaj danĝeraj agadoj de tiuj grupoj, la FBI, anstataŭ agi kontraŭ tiuj krimuloj, arestigis la kvin informantojn, kiuj, riske de siaj vivoj, estis barintaj tiujn faŝistajn grupojn. [37]

La punjura proceso estis nenio malpli ol groteska parodio. Unu sola ekzemplo inter multaj aliaj : la defendo ne havis aliron al la pruvoj uzataj de la prokuroro, ĉar ili estis klasitaj sekretaj.

La afero de la Kvin estis tiom makulita de malregulaĵoj, ke la International Association of Democratic Lawyers, kies membroj troviĝas en pli ol naŭdek landoj, la National Jury Project kaj la National Lawyers Guild petis vane revizion de la afero. Tridek-unu membroj de la brita parlamento ankaŭ kondamnis la proceson. Inter la leĝorompoj troviĝis la Amendo 6 de la Konstitucio de Usono kiu dispozicias la rajton de la akuzitoj je regula proceso kaj je senpartia ĵurio, du kondiĉoj ne ekzistantaj en Miamo. La profunde politizita etoso de Florido kaj la insida gazetar-kampanjo lanĉita kontraŭ la kvin akuzitoj antaŭ komenco de la jura enketo, kondamnis ilin senambigue kaj faris de ili perfektajn propekajn kaprojn de kontraŭrevolucia abomeno dogmigita de pli ol kvar jardekoj. [38]

La atestoj de la generalo Whilhem, eksa ĉefkomandanto de la sekretaj servoj, de la admiralo Eugene Carroll, eksa vicĉefo de la maraj operacioj kaj de la kolonelo George Bucker, membro de la komandejo de la aerdefendo de Usono, kiuj atestis pri la laŭleĝeco de la agadoj de la kvin akuzitoj, substrekante la danĝeron kiun prezentas la herdedintoj de Batista. La generalo James Clapper, eksdirektoro de la DIA (Defense Intelligence Agency) - la sekretaj servoj de la Pentagono - kiu aperis antaŭ la kortumo kiel fakulo, asertis ke la akuzitoj ne faris agojn de spionado. [39]

La Kvin alfrontis 26 akuzojn, inter kiuj „konspiro kaj fraŭdo kontraŭ la registaro“ de Usono kaj „sendo de informoj koncernantaj defend-aferojn al fremda registaro“, do spionado. Ili estis rekonitaj kulpaj pri ĉiuj akuzoj kaj kondamnitaj al ekstreme severaj prizon-punoj. [40]

Tiu afero montras bone la rolon kaj senpunecon de la kubaj teroristaj grupoj de Florido. El jura vidpunkto, spionado konsistas en riveli la sekretojn de eksterlandaj aŭ malamikaj potencoj, kaj povas do nur fariĝi sur entoj kiuj apartenas al registaro. Nu, la Kvin enŝoviĝis en neregistarajn organizojn grave implikitajn en la internacia terorismo. Tio montras bone ke la lukto kontraŭ terorismo estis neniam la prioritato de Usono, ĉar ĝi protektas asociojn kiuj rekomendas perforton kaj uzas ĝin sendistinge.

Tiel, liveri informojn pri la agado de ekstremistaj kontraŭrevoluciaj grupetoj signifas „atenci la nacian sekurecon“ de Usono. Tiu konfeso tute ne mirigas se oni dediĉas iomete da atento al la eksterlanda politiko de Usono kontraŭ Kubo ekde 1959. Ĉiuj rimedoj estis uzataj por murdi la kuban revolucion : rekta milita invado, teroristaj atencoj kaj ekonomia, bakteriologia, politika kaj diplomatia milito. Tia konfeso senkreditigas nur iomete pli la tielnomatan militon kontraŭ terorismo kiu estas en realo nur tromp-ŝajno por maski imperiisman hegemoniemon.

Condoleeza Rice, la ŝtatsekretario de la prezidanto Bush, elvokis la „netolereblan kazon de Kubo“ ; el vidpunkto de la usonaj politikaj strategiistoj, tiu penso ne estas senfonda. [41] Efektive estas netolereble ke triamonda lando kiu, krome, troviĝas en la postkorto de Usono, aŭdacas defii la mastrojn de la mondo destinante siajn naturajn resursojn al sia popolo kaj en al la ekonomiaj kaj financaj interesoj de Vaŝingtono. Estas nepermeseble ke nacio asfiksiata de leĝa reto de sankcioj, kian eĉ eŭropa potenco nur malfacile eltenus, povas ankoraŭ rezisti post 45 jaroj da ekonomia strangolado, kej, eĉ pli, estas neakcepteble ke „la sociala politiko [estas] nediskuteble sektoro en kiu Kubo elstaris garantiante justan distribuadon de enspezo kaj bonfarton de la loĝantaro, investante en la homan kapitalon“, laŭ la raporto publikigita de la Ekonomia Komisiono por Latinameriko (CEPAL, laŭ la hispana) de Unuiĝintaj Nacioj. [42] Usono, kiel pia kapitalisto, ne povas toleri tian herezion, pro tio la instituciigita teroro.

Se Kubo cedas al la ordono de Vaŝingtono, se ĝi akceptas rezigni sian suverenecon, kaj submeti siajn resursojn al la voraj apetitoj de la multnaciaj konzernoj, ĝi estos konsiderata kiel integra parto de la „demokratia“ mondo. Sed tiom longe kiom ĝi ne plenumis tiujn kondiĉojn, ĝi estos ĉiam la privilegia celo de la atakoj de Vaŝingtono kaj de la terorismo devena de Florido. Kiel diris la kuba „apostolo“ José Martí, heroo de la Dua Sendependec-Milito, „la libereco konstas tre multe, kaj necesas aŭ rezigni ĝin kaj vivi sen ĝi aŭ sin decidi aĉeti ĝin laŭ ĝia prezo“. [43] La kubanoj elektis.

Tiom longe kiom Kubo daŭre defias la dominantan kaj dogman ideologion de merkato, montrante per sia ekzemplo ke eblas liberiĝi el malespero kaj subevoluo, ne per aplikado de la diktatoj de la Internacia Mon-Fonduso kaj de la Monda Banko, sed metante la homon estaĵon en la centron de sia socio-projekto, ĝi estos ĉiam la celo de altorganizitaj kvazaŭarmeaj atakoj el Usono. Tiom longe kiom ĝi rifuzas apliki la disciplinon de merkato kaj profito, la usona terorismo tute ne ĉesos.

La radikoj de la usona malamikeco ne troviĝas en 1959, sed en la komenco de la 19-a jarcento, ĉar la usonaj ekspansiistoj volis ĉiam akapari la Insulon. En 1902, nordamerika librovendejo disvastigis mapon de Kubo sub la titolo „Our New Colony : Cuba“. [44] Usono faros ĉion kion ĝi povos por reveni al tiu antaŭrevolucia situacio, por fari el Kubo plian Portorikon, plian Haition aŭ plian Domingon - kie la riĉego de minoritato kontrastas kun la senhaveco de la plimulto kaj kie la usonaj transnaciaj firmaoj faras fabelajn profitojn -, kaj alkroĉiĝos senlace al la sama parolflua kaj eksdata retoriko kiun ĝi ne ĉesas gurdi.

En la 19-a jarcento, dum li luktis kontraŭ la hispana tiraneco, José Martí, kuba „apostolo“, skribis : „Ĉe naskiĝo, la homoj vidas malfermiĝi antaŭ ili du vojojn : tiun de la jugo, kiu trudas kaj jugas, aŭ tiun de la stelo kiu prilumas kaj mortigas. Vi elektos la stelon. Kiam homo falas pro justa celo, miloj da aliaj leviĝos, kaj kiam restos plu nur unu sola homo, eĉ la ŝtonoj prenas la armilojn“. [45] Gerardo, Ramon, Antonio, Fernando kaj René, ĉe sia naskiĝo, la homoj vidas malfermiĝi antaŭ ili du vojojn. Vi elektis la stelon.

Salim LAMRANI.

NOTOJ

1. La 30-an de majo 1977, sub la registaro de la prezidanto James Carter, la registarojn de Kubo kaj de Usono decidis starigi interes-sekciojn de ĉiu lando ekde la 1-a de septembro de la sama jaro. Tiuj sekcioj, kvankam ili ne restarigis komplete la rilatojn rompitajn en 1961, ebligis al la du nacioj disponi pri reprezentejo sen tamen konsistigi veran ambasadejon, por respondi al konsulaj, kulturaj kaj aliaj aferoj.]] Cetere, liaj konsilistoj devis „malinstigi lin je lia privata fantazio ke Kubo libereblas per la forto de armiloj“.[[Newsweek, „Special Issue on the 1984 Presidential Election“, novembro/decembro 1984 : 32.

2. Newsweek, „Special Issue on the 1984 Presidential Election“, novembro/decembro 1984 : 32.

3. Morris H. Morley, Imperial State and Revolution : The United States and Cuba, 1952-1986 (Cambriĝo : Cambridge University Press, 1987), p. 319.]

4. Hernando Calvo Ospina & Katlijn Declercq, Dissidents ou Mercenaires (Bruselo : EPO, 1998), p. 76.

5. Jane Franklin, Cuba and the United States : a Chronological History (Mellburno, Novjorko : Ocean Press, 1997), p. 178-79.

6. Jean Solbès, Le Défi cubain (Parizo : Graphein, 1998), p. 292.

7. Nisoska Pérez Castellón, Un hombre y su tiempo. El pensamiento político de Jorge Mas Canosa (Miamo, Endowment for Cuban American Studies of the CubanAmerican National Foundation & the Jorge Mas Canosa Freedom Fund, julio 1998).

8. Office of Cuba Broadcasting, „Radio Martí : Mission“ U.S. International Broadcasting Bureau, 28-an de februaro 2003. www.martinoticias.com/mision.asp (teksejo konsultita la 28-an de februaro 2003).

9. Nick Grace C. „Radio Martí“, Declassified Top Secret, 8-an de februaro 1998, www.qsl.net/yb0rmi/marti.htm (teksejo konsultita la 28-an de februaro 2003) ; Michael Bowman, „U.S. Cuba Broadcasting“ Global Security, 5-an de februaro 1999. www.globalsecurity.org/intel... (teksejo konsultita la 28-an de februaro 2003).

10. Voice of America, „Review of Policies and Procedures for Ensuring that Radio Marti Broadcasts Adhere to Applicable Requirements“, Audit Report 99-IB-010, junio 1999, 1, 3, 5, 13, 15, 17. http://oig.state.gov/documents/orga... (teksejo konsultita la 28-an de februaro 2002) ; Rui Ferreira, „Director de Radio Martí emplea a sus amigos“, El Nuevo Herald, 21-an de marto 2002 : 6A.

11. Dan Griswold, „Will U.S. Trade with Cuba Promote Freedom or Subsidize Tyranny ?“, Cato Institute Policy Forum, 25-an de jjulio 2002, 17. www.cato.org/events/transcri... (teksejo konsultita la 4-an de novembro 2002).

12. Salim Lamrani, Cuba face à l’Empire : Propagande, guerre économique et terrorisme d’État [Kubo fronte al la Imperio : propagando, ekonomia milito kaj ŝtatterorismo] (Outremont, Kebeko : Lanctôt, 2005).

13. Salim Lamrani, „Recrudecimiento de la agresión estadounidense contra Cuba“, Rebelión, 8-a de junio 2004. www.rebelion.org/cuba/040608... (teksejo konsultita la 10-an de junio 2004).

14. Alta komisarejo pri homrajtoj, „Convention pour la prévention et la répression du crime de génocide“ [Konvencio por prevento kaj subpremo de la krimo de genocido], Nations Unies, 9-a de decembro 1948. http://193.194.138.190/french/html/menu3/b/p_genoci_fr.htm (teksejo konsultita la 10-an de marto 2003).

15. Demanda del pueblo cubano contra el gobierno de Estados Unidos por los daños económicos ocasionados a Cuba (Havano : Editora Política, 2000) ; Demanda del pueblo de Cuba al gobierno de Estados Unidos por daños humanos (Havano : Editora Política, 1999).

16. Noam Chomsky & Edward S. Herman, Économie politique des droits de l’homme. La „Washington Connection“ et le Fascisme dans le Tiers Monde [Politka ekonomio de la homrajtoj. La „Washington Connection“ kaj la faŝismo en la Tria Mondo] (Parizo : J.E. Hallier & Albin Michel, 1981), p. 50.

17. Jean-Guy Allard, „On Luis Posada Carriles“, Granma Internacional, 28-a de februaro 2002, 1. www.antiterroristas.cu/index... (teksejo konsultita la 20-an de januaro 2003).

18. New York Times, „Seventy-Eight Are Believed Killed as Cuban Jetliner Crashes in sea After Blast“, 7-a de oktobro 1976. www.nytimes.com/library/worl... (teksejo konsultita la 7-an de marto 2003) ; New York Times, „Anti-Castro Extremists Tolerated, if not Encouraged, by Some Latin American Nations“, 15-a de novvembro www.nytimes.com/library/worl... (teksejo konsultita la 7-an de marto 2003) ; David Binder, „Two Nations Report Anti-Castro Exiles Have Plotted Many Terrorists Acts“, New York Times, 20-a de oktobro 1976. www.nytimes.com/library/worl... (teksejo konsultita la 7-an de marto 2003).

19. John F. Kerry, „Selections from the Senate Committee. Report on Drugs, Law Enforcement and Foreign Policy Chaired by Senator John F. Kerry“, 1988, www.webcom.com/pinknoiz/cove... (teksejo konsultita la 8-an de aŭgusto 2004).

20. Radio Habana Cuba, „Giustino di Celmo, patro de la juna italo mortigita en la atenco kontraŭ la hotelo Copacabana la 4-an de septembro 1997“, 2002, www.radiohc.cu/heroes/france... (teksejo konsultita la 8-an de aŭgusto 2004).

21. Ann Louise Bardach & Larry Rohter, "Key Cuba Foe Claims Exiles’ Backing" New York Times, 12-a de julio 1998 : 1.

22. Saml.

23. Saml.

24. Ann Louise Bardach & Larry Rohter, „Aŭthorities Knew of Bombing Campaign, Says Cuban Exile“, New York Times, 12-a de julio 1998 : 1, 2, 3. www.nytimes.com/library/worl... (teksejo konsultita la 3-an de februaro 2003).

25. Juan O. Tamayo, "Witness : I was a Castro spy in foundation", The Miami Herald, 12-a de marto 1999 : 1A.

26. Glenn Garvin, „Panama : Exile Says Aim Was Castro Hit“, The Miami Herald, 13-a de januaro 2001 : 1A ; Glenn Garvin & Frances Robles, „Panama Suspect Has Ties to Dade. Anti-Castro Figure Was Indicted in ’76 Milian Case“, The Miami Herrald, 21-a de novembro 2001 : 1A ; John Rice, „Panama : Fidel Steals Show With Death Plot“, The Associated Press, 18-a de novembro 2000 ; Fernando Martínez & David Aponte, „Anticastristas llegaron a Panamá para asesinarlo, denuncia Castro“, La Jornada, 18-a de novembro 2000 ; El Nuevo Herald, „Condenan en Panamá a Luis Posada Carriles“, 21-a de aprilo 2004 ; El Nuevo Herald, „Piden Pena máxima contra anticastristas“, 18-a de marto 2004 : 17A.

27. El Nuevo Herald, „Recaudan fondos para exilados presos en Panamá“, 23-a de aprilo 2004 : 17A.

28. International Herald Tribune, „Four Cubans Pardoned“, 27-a de aŭgusto 2004.

29. Glenn Kessler, „U.S. Denies Role in Cuban Exile’s Pardon“, The Washington Post, 27-a de aŭgusto 2004, p. A18.

30. Ann Louise Bardach & Larry Rohter, „Key Cuba Foe Claims Exiles’ Backing“, The New York Times, 12-a de julio 1998.

31. Rui Ferreira, „Mireya Moscoso indulta a cuatro anticastristas“, El Nuevo Herald, 27-a de aŭgusto 2004.

32. Alfonso Chardy, Gerardo Reyes & Fabiola Santiago, „Exile Group’s Officials Facing Indictment in Anti-Castro Plot“, The Miami Herald, 21-a de aŭgusto 1998 : 1A ; Frances Robles & Glenn Garvin, „Four Held in Plot Against Castro“, The Miami Herald, 19-a de novembro 2000 : 1A.

33. Jean-Guy Allard, „Escándalo de espías para salvar a la FNCA“, Granma Internacional, 26-a de junio 2001. www.granma.cubaweb.cu/miami5... (teksejo konsultita la 14-an de aŭgusto 2004).

34. Kirk Nielsen, „Spies in Miami, Commandos in Cuba“, Miami New Times, 5-a de julio 2001, 2. www.miaminewtimes.com/issues... (teksejo konsultita la 3-an de februaro 2003).

35. Robert Sheer, „A Startling Tale of U.S. Complicity“, Los Angeles Times, 14-a de julio 1998, p. 7.

36. Juan O. Tamayo, „Anti-Castro Plot Seldom Leads to Jail in U.S.“, The Miami Herald, 23-a de julio 1998, p. 11A.

37. Mumia Abu-Jamal, „Los Cinco impidieron más de 170 actos terroristas contra Cuba“, Granma Internacional, 2-a de januaro 2003. www.granma.cu/espanol/ene03/... (teksejo konsultita la 12-an de novembro 2003).

38. Paul McKenna, „Nunca hubo prueba alguna de que los Cinco Patriotas fueran a causa daño a los EE.UU.“, Granma Internacional, (15-a de aŭgusto 2002), 2. www.granma.cubaweb.cu/miami5... (teksejo konsultita la 22-an de novembro 2003) [sed ne funkcianta la 5-an de julio 2006. -vl] ; Leonard Weinglass, „El apoyo internacional realza la importancia del caso ante los tribunales, dice Weinglass“, Agencia de Información Nacional, (18-a de januaro 2003), 1. www.injusticia_en_miami.cubaweb.cu/coberturacompleta/2003/ene2103weiglass.html (teksejo konsultita la 22-an de novembro 2003) [sed ne funkcianta la 5-an de julio 2006. -vl] ; Simon Wollers, „Rob Miller of the Cuba Solidarity Campaign inn Britain : We Question the Judicial Process of the Five“, Antiterroristas.cu, (4-a de novembro 2002), 1. www.antiterroristas.cu/index... (teksejo konsultita la 22-an de novembro 2003) ; Simon Wollers, „National Jury Project : El juicio de Miami quitó cualquier posibilidad al los acusados cubanos“, Antiterroristas.cu. (19a de decembro 2002), 1. www.antiterroristas.cu/index... (teksejo konsultita la 22-an de novembro 2003) ; Jean-Guy Allard, „Escándalo de espías para salvar al la FNCA“, Granma Internacional, (26-a de junio 2001), 11. www.granma.cubaweb.cu/miami5... (teksejo konsultita la 22-an de novembro 2003) [sed ne funkcianta la 5-an de julio 2006. -vl].

39. Free the Five, „Who Are the Five“. www.freethefive.org/whoare.cfm (teksejo konsultita la 14-an de aŭgusto 2004) [sed ne funkcianta la 5-an de julio 2006. -vl

40. Pablo Alfonso & Rui Ferreira, „Cae red de espionaje de Cuba. Arrestan a 10 en Miami“, El Nuevo Herald, 15-a de septembro 1998 : 1A.

41. Wilfredo Cancio Isla, „Bush pide la rápida restricción de viajes a Cuba“, El Nuevo Herald, 14-a de oktobro 2003 : 4A.

42. United Nations Economic Commission for Latin America and the Caribbean (ECLAC), The Cuban Economy. Structural Reforms and Economic Performance in the 1990s (Meksiko : United Nations, 6-a de decembro 2001), p. 184.

43. José Martí, „Cuadernos de apuntes“, Obras Completas, Havano : Editorial de Ciencias Sociales, 1975) Vol. 1, p. 108.

44. Robert Merle, Moncada : premier combat de Fidel Castro, (Parizo : Robert Laffont, 1965), p. 34.

45. Gaspar J. García Galló, Martí americano y universal (Havano : Editorial Organismos, Instituto Cubano del Libro, 1971), p. 7.

— 

Pri la aŭtoro :

Diplomito ĉe la universitato La Sorbonne, Salim Lamrani estas franca instruisto, verkisto kaj esploristo, specialisto pri la rilatoj inter Kubo kaj Usono.

Li verkas regule artikolojn pri la rilatoj inter Usono kaj Kubo, Venezuelo, la manipulado de la komunikiloj, propagando, cenzuro kaj la homrajtoj. Liaj laboraĵoj aperas en gazetoj kaj revuoj de la tuta mondo.

Li kunlaboras regule kun Alger Républicain, la Réseau Voltaire, Rebelión, Latinoamérica kaj Znet, interalie.

Li estas membro de la internacia reto Defende de la Homaro (En Défense de l’Humanité)

Li estas ankaŭ prelegisto regule invitata en Francio kaj diversaj landoj de la mondo. Li nome intervenis plurfoje en Kubo, en Belgio, Italio, Venezuelo kaj Usono. Li prelegis kune kun Noam Chomsky, Ignacio Ramonet, Michael Parenti, Wayne S. Smith, Saul Landau, Philip Berg, Howard Zinn, Leonard Weinglass, Gianni Minà, Michael Avery, Pablo González Casanova, François Houtard, Vicente Battista, Pascual Serrano kaj Piero Gleijeses, interalie.

Li estis ankaŭ invitita de pluraj grandaj usonaj universitatoj kiel la Massachusetts Institute of Technology kaj la Northeastern University de Bostono, la Thomas Jefferson School of Law de San-Diego, la universitato de Santa Barbara, la Sarah Lawrence College de Hayward, la universitato de Stanford, la Whittier School of Law de Costa Mesa, la San Francisco State University, la New College of California School of Law de San-Francisko kaj la universitato de San-Francisko.

Li aŭtoras plurajn komunajn deklarojn kontraŭ la terorismo kaj por la respekto de la suvereneco subskribitaj kune kun diversaj Nobel-premiitoj kiel Adolfo Pérez Esquivel, Rigoberta Menchú, Nadine Gordimer, José Saramago kaj la intelektulo Noam Chomsky.

Li publikigis plurajn verkojn en la franca, angla, hispana, itala kaj Esperanto ĉi sube listigitaj :

Verkoj en la franca

- Washington contre Cuba. Pantin : Le Temps des Cerises, 2005.

- Cuba face à l’Empire. Ĝenevo : Editions Timéli, 2006. (Antaŭparolo de Noam Chomsky).

- Fidel Castro, Cuba et les Etats-Unis. Pantin : Le Temps des Cerises, 2006. (Antaŭparolo de Ignacio Ramonet).

Alilingvaj eldonoj

- Superpower Principles. U.S. Terrorism Against Cuba. Monroe, Maine : Common Courage Press, 2005.

- Terrorismo de EEUU contra Cuba. El caso de los Cinco. Havano : Editorial José Martí, 2005.

- EEUU contra Cuba. La guerra contra el terrorismo y el caso de los Cinco. Barcelono : El Viejo Topo, 2005.

- Cuba frente al Imperio. Propaganda, guerra económica y terrorismo de Estado. Havano : Editorial José Martí, 2006.

- Il terrorismo degli Stati Uniti contro Cuba. Milano : Sperling & Kupfer, 2006.

- Fidel Castro, Cuba e gli Stati Uniti. Milano : Sperling & Kupfer, 2007.

- Terorismo de Usono kontraŭ Kubo. La kazo de la Kvin. Embres-et-Castelmaure : Monda Asembleo Socia, 2007.

— 

Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl

Kompleta enhavo de la libro

- Salim Lamrani : Enkonduko http://mas-eo.org/article104.html

A. Duonjarcento da terorismo

- Howard Zinn : La radikoj de la Kubo-politiko de Usono http://mas-eo.org/article76.html

- Noam Chomsky : Kubo kaj Usono : preskaŭ duonjarconto da teroro http://mas-eo.org/article96.html

- William Blum : La nepardonebla revolucio http://mas-eo.org/article129.html

- Michael Parenti : Agreso kaj propagando kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article105.html

- Piero Gleijeses : Kubo, Afriko kaj la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article130.html

- Ignacio Ramonet : Miamo - nesto de teroristoj http://mas-eo.org/article100.html

- Salim Lamrani : La Kub-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF) kaj la internacia terorismo http://mas-eo.org/article102.html

B. La afero de la Kvinopo

- Leonard Weinglass : La proceso de la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article149.html

- Wayne S. Smith : Trista tago en la historio de la usona justico http://mas-eo.org/article153.html

- Saul Landau : Kvin Kubanoj en malliberejo - Viktimoj de la obsedo de Bush http://mas-eo.org/article176.html

- Michael Steven Smith : La historio de du justic-aferoj http://mas-eo.org/article157.html

- James Petras : La Kvin Kubanoj : kandidatoj por Nobel-premio pri paco http://mas-eo.org/article178.html

- Jitendra Sharma : Veraj batalantoj kontraŭ la terorismo http://mas-eo.org/article179.html

- Ricardo Alarcón : Pruvo de terorismo de Usono kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article175.html

- Gianni Minà : Historio cenzurita de la grandaj komunikiloj http://mas-eo.org/article78.html

- Nadine Gordimer : La homaro kiel reflekto de la justeco http://mas-eo.org/article97.html