Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Miamo, nesto de teroristoj
de Ignacio RAMONET  
25a junio 2006

Antaŭ preskaŭ 25 jaroj, en julio 1981, mi vojaĝis al Florido, por fari raportaĵon por Le Monde diplomatique. Temis pri longa enketo pri la hispanlingvaj loĝantoj pri kiuj oni tiam ekdivenis ke ili konsistigas la precipan komunumon de „ne-wasp-uloj“ [1] de Usono. Unue mi travojaĝis Novjorkon kaj ĝian regionon por renkonti la portorikanojn. Poste mi iris al Kalifornio por vivi en la kvartaloj de la chicanos de Los-Anĝeleso kaj de San-Francisko. Fine, por ekkoni la kubanojn de Florido, mi alvenis en Miamo, urbo en tiu sezono premata de asfiksia humida varmego.

Mi restis tie plurajn semajnojn. Oni pruntis al mi modestan klimatizitan kabanon ĉirkaŭatan de tropika ĝardeneto kaj mi luis aŭton, ĉar en tiu tentakla urbo la publikaj transportoj estis kvazaŭ neekzistantaj. Estis la unua fojo ke mi venis al Florido. Kiel ĉiuj raportantaj ĵurnalistoj, mi disponis pri listo de surlokaj kontaktoj kiuj reprezentis la plej diversajn mediojn. Oni avertis min. Sine de la kuba komunumo, kaj aparte en la antikastristaj medioj, ekzistis veraj brulkapuloj kiuj detestas ĵurnalistojn, eĉ pli francajn ĵurnalistojn kaj antaŭ ĉio ĵurnalistojn de Le Monde diplomatique.

Direndas ke, jam en tiu epoko, la espero vidi la kuban revolucian reĝimon kolapsi, por reveni al la insulo kaj vivi tie, serioze malfortiĝis, kaj la kubanoj de Florido pli kaj pli adoptis la usonan civitanecon (43,3 % da ili en 1981). Ĝis 1965, multaj kubaj ekzilintoj firme kredis ke la reĝimo de s-ro Fidel Castro estas efemera kaj ke, nome sub efiko de la usona blokado, ĝi tre rapide kolapsos. Poste, multaj de ili rezignaciis kaj la plejparto deziris havi kun Kubo serenajn aŭ eĉ korajn rilatojn. Cetere ili varme akceptis la proponon, faritan ekde 1977, viziti siajn parencojn restintajn en la insulo. Centmiloj da ili jam estis farintaj tiun vojaĝon.

Sed mi povis konstati ke la projekto renversi s-ron Fidel Castro tenace persistis. Ekzemple ĉe la homoj de Omega 7. Sekreta terorisma organizo kiu kontraŭstaras - ankoraŭ nuntempe - al ĉia proksimiĝo kun la kuba reĝimo, se necese per murdo. Tiu grupo semis teroron en Florido ĉe ĉiuj kubaj ekzilintoj favoraj al interkompreniĝo kun Havano. Ĝi deklaris sian respondecon, en aprilo 1979, pri la murdo al Carlos Muñiz Varela, gvidanto de la brigado Maceo (junaj kub-usonanoj kiuj partoprenis ĉiujare, en Kubo, en la sukerkan-rikolto) kaj, en samjara novembro, pri tiu al Eulalio José Negrin, gvidanto de la kuba komunumo en Miamo.

Aliaj organizoj bazitaj en Florido ne estis sekretaj. Malkaŝe ili rekrutis batalantojn kiujn ili trejnis en siaj bazoj, por taĉmentaj surprizatakoj kaj kun la celo mortigi s-ron Fidel Castro. La plej malnova, kaj akaŭ la plej grava, estas Alpha 66, fondita en 1962, gvidata de Andrès Nazario Sargén, iama kamparana gvidanto kiu kontraŭbatalis la reĝimon de la diktatoro Batista en la montaro ĉe la flanko de s-ro Fidel Castro, sed kiu, post 1961, rifuzis la „vojon al komunismo“.

Mi rendevuis kun s-ro Nazario Sargén. Li akceptis min fine de posttagmezo en la sidejo de Alpha 66, riĉa kaj komforta domo en la sud-okcidenta sektoro (la „sahuesera“) de Miamo, ne malproksime de la street 8 (la „calle Ocho“), centro de Little Havana. S-ro Nazario Sargén estis tiam viro de kvindeko da jaroj, dikmalalta, fortika, kiu konservis la simplajn manierojn de sia kampara deveno. Li akceptis min ĉirkaŭata de sia stabo, kvar aŭ kvin antikastristaj veteranoj. Li kondutis kontraŭ mi tre afable kaj gasteme kiel scias fari ĉiuj kubanoj. Li diris al mi ke li bone scias ke, en Francio, la plej multaj gazetoj kaj intelektuloj simpatias kun la kuba revolucio, sed ke li ŝatus doni al mi sian senton kaj sian version de la aferoj.

Ni iris en saloneton kie oni servis al ni tre fortan kafon. Nazario memorigis al mi sian sperton kontraŭ Batista en la vicoj de la revoluciuloj, montris al mi foton en kiu li ĉeestis, li kaj lia edzino, ĉe la flanko de la revolucia komandanto Camilo Cienfuegos, kaj klarigis al mi kial li rompis kun la kuba revolucio. „Mi ne kontraŭbatalis diktatorecon, diris li al mi, por helpi ke instaliĝu alia, kaj krome komunista je ordono de Moskvo !“ Li rakontis al mi kiel li fuĝis kaj kiel, daŭrigante „la batalon de tuta vivo“, li fondis, en Portoriko, fine de la jaro 1961, kun aliaj amikoj kiel Diego Medina (forpasinta en 1999) kaj la kolonelo Vicente Méndez, la organizon Alpha 66, daŭre konsiderata, en 2004, kiel „unu el la plej aktivaj kaj plej danĝeraj“ de ĉiuj antikastristaj terorismaj organizoj en Florido.

Li elvokis la armitajn agojn faritajn kontraŭ la kubaj aŭtoritatoj, la agresojn kontraŭ la marbord-gardistoj, kontraŭ la „spionaj“ fiŝkapt-boatoj, la elŝipiĝoj en Kubo kaj la atakojn kontraŭ hoteloj en Cayo Coco, kontraŭ junulgastejoj en Tarara, ktp. Li memorigis ke Alpha 66 estis trejninta la komandon gviditan de Eloy Gutiérrez Menoyo kiu elŝipiĝis en la provinco Oriente por fari atencojn antaŭ ol esti arestita.

Nazario Sargén trankvile fieris pri mortigaj agoj totale kontraŭleĝaj laŭ internacia juro. „Kie vi trejniĝis ?“, demandis mi. Li priskribis al mi serion da manovro-terenoj en Florido kie liaj komandoj kutimis regule kunveni por lerni la uzon de milit-armiloj aĉetitaj en la stok-ekscesaj merkatoj de la armitaj fortoj de Usono. Li montris al mi grandajn kolorajn fotojn kiuj prezentis trejno-scenojn kie oni distingis apud junaj kaj solidaj rekrutoj kelkajn maljunajn pensiiĝintajn kubajn oficirojn, dikventrajn kaj moliĝintajn. „Kaj la usonaj aŭtoritatoj ? Ĉu ili lasis vin fari ?“ - „Oficiale ne, kompreneble, respondis li kun malica rideto. Sed ni agas diskrete, kaj ĝenerale ili fermas la okulojn“.

Mi klopodis por igi lin konfidema. Mi elvokis la nomon de pluraj ekzil-kubanoj kiujn mi bone konis kaj kiuj estis komunaj amikoj. La dialogo daŭris en etoso de granda elkoreco. Post konversacio de proksimume unu horo, li subite rigardis siajn kompanojn kaj diris al mi : „Mi malkaŝos al vi sekreton kiun ni neniam montris al iu“. Li leviĝis, imitate de siaj subuloj, kaj petis min sekvi lin. Ni eniris longan koridoron kaj enpenetris vastan ĉambron. „Jen la ĉefstabejo de la operacioj“. Meze de la salonego, kuŝa sur granda tablo, tronis grandega reliefa mapo de Kubo, ĝi mezuris proksimume ses metrojn oble tri. Ĉie, kaj aparte en la marbordaj zonoj, estis metitaj diverskoloraj flagetoj. „Tio estas por distingi la econ de la oparacio : sabotado, atako kontraŭ kazernoj, detruo de produkto-centroj, likvidado de kastristaj agentoj, ktp.“ La flagoj estis tiom multaj ke, kompare, la elŝipiĝo en Normandio de la 6-a de junio 1944 similis al pikniko. Vidante ilian densecon, oni demandis al si per kia miraklo la kuba reĝimo povis rezisti al tiom da atakoj.

Nazario jen donis ordonon, kaj oni enirigis tri junajn knabojn en kamuflaj uniformoj, tajlitaj kiel komandoj de specialaj fortoj. Tiu kiu ŝajnis la ĉefo, kun sincera rigardo kaj simpatia rideto, estis la filo aŭ nevo de Nazario Sargén. „Mi prezentas al vi, tiu diris al mi, la virojn de Alpha 66 kiuj revenas de nia lasta ago en Kubo. Ili revenis ĉi-nokte.“ Li petis ilin rakonti al mi sian ekspedicion. Klinite super la mapo, la juna kvazaŭmilitisto priskribis marbordan zonon en la nordo de Kubo, okcidente de Holguin, kie, laŭ li, ili faris diversajn sabotaĵojn. „Ni turmentas ilin senĉese - fanfaronis Nazario - ne unu semajno pasas sen ke ni sendas komandon tien. Ni kaŭzas al ili konsiderindajn ekonomiajn kaj homajn perdojn“.

Mi forlasis la sidejon de Alpha 66 jam nokte. Mi miregis pri la trankvila aplombo, la bona konscienco de la terorista grupo kiun mi ĵus forlasis. Mortigi, detrui, neniigi ŝajnis al ili perfekte pravigitaj agoj. Ili estis en milito. En iliaj okuloj, la fino - la „liberigo“ de la insulo - pravigis la rimedojn, la sabotadojn, la atencojn, la mortojn.

Ilia antikomunista fanatikeco kirasis ilin kontraŭ ĉia kompato. Jen mortigistoj, en la servo de Usono, sed kiuj vidis sin kiel herooj kiujn la patrujo iun tagon omaĝos... Mi foriris demandante min en kiu mezuro mi estis la celo de influ-manovroj. Ĉio ĉi ŝajnis al mi iom malkonvinka. La sekreta operaci-centro kiun oni montras nur al mi. Pro kio ? Kaj la komando kiu, kvazaŭ hazarde, ĵus revenas de Kubo post sekreta operacio... Tio memorigis al mi la faman mistifikadon faritan de Fidel Castro, en 1957, kiam li troviĝis en la Sierra Maestra kun nur kelkaj homoj kaj kelkaj fusiloj kaj akceptis la ĵurnaliston de la New York Times Herbert Matthews, al kiu, helpe de kelkaj geniaj eltrovaĵoj, li kredigis ke li disponas pri centoj da gerilanoj kaj pri miloj da armiloj. Tion Matthews anoncis en la titolpaĝo de la New York Times kio donis samtempe al la kuba insurekcio kaj al ĝia ĉefo mondan famon. Mi decidis ne mencii tion en mia raportaĵo (aperinta en la decembra numero de 1981 de Le Monde diplomatique.

Kelkajn tagojn poste, mi ricevis rendevuon kun Luis Crespo, ĉefo de alia antikastrista armita organizo, la Movimiento insurreccional martiano (MIM). Amikoj avertis min kontraŭ li. „Li estas vera murdisto, diris ili al mi, bomb-atencisto kiu viktimiĝis per siaj propraj mortig-maŝinoj kaj perdis okulon, brakon kaj gambon“. Ili timis ke li faras al mi ian insidon. „Priatentu, tiu ulo devas jam scii kiu vi estas. Li povas pafi kuglon en la kapon kaj aserti ke vi enpenetris ĉe li por rompŝteli. Ne iru tien sola !“ Ili sukcesis timigi min. Mi fine interkonsentis kun ili ke mi iros sola sed ke ili sekvos min kaj alarmos se post du horoj mi ne eliris.

Por spici tion per iom drameca etoso, la rendevuo okazis krepuske kaj en la persona rezidenco de Crespo, en malproksima, soleca kvartalo. Mi estis tiom nervoza ke, parkante mian aŭton, mi forte koliziis kun la malantaŭa veturilo, tiel ke mi frakasis en mil pecojn la postajn lampojn de mia lu-aŭto.

Luis Crespo atendis min ĉe la pordo hejme, stare ĉe la supro de sia perono, ĉe la enirejo de sia antaŭurba ĝardendomo. Mezlonga, tre magra, li donis strangan impreson kun sia morta okulo, sia fiksa brako kaj sia artefarita gambo. Li estis observinta mian fiaskan manovron, kaj liaj unuaj vortoj estis por klarigi al mi kiel trompi la asekuron : „Kolektu ĉiujn vitrajn rompitaĵojn, diris li al mi. Iru en parkejon de superbazaro, parku vian aŭton antaŭ malplena loko, dismetu la pecojn de postlumoj teren kvazaŭ oni ĵus rompus ilin, alvoku la policon kaj atendu. Kiam ĝi venos, vi diros ke veturilo rompis viajn postlumojn kaj fuĝis sen lasi adreson. Ili faros konstaton. Kun tiu konstato vi devos nenion pagi al la asekuro de la luisto.“

Ilia grupo, asertis li, trejnas sin por porti la militon en la insulon. Komandoj estas regule enŝovataj en Kubon por fari sabotadojn kaj atencojn. Li pretendis agi laŭ la ideoj de José Martí, heroo de la kuba sendependiĝo. Crespo volis starigi veran armeon kun, kiel kadroj, la dekmil kubanoj kiuj libervole batalis kun la usonanoj en Vjetnamio kaj de kiuj milo estis tiam rezerv-oficiroj en la armeo de Usono. Laŭ li, Kubo staris antaŭ granda popola insurekcio.

Alpha 66 kiel ankaŭ la MIM posedis gravajn sendostaciojn kaj ĉiutage elsendis radioprogramojn direkte al la insulo. La radio de Alpha 66, kiun direktis Diego Medina, liveris al siaj aŭskultantoj sabotad-teĥnikojn por malfortigi la kuban ekonomion.

Tiuj grupoj kaj aliaj - kiel Abdala, la Coordinación de las organizaciones revolucionarias unidas (CORU), el Poder Cubano, el Movimiento Nacionalista Cubano, el Frente de liberación nacional de Cuba, la Liga Anticomunista Cubana -, tre aktivaj kaj animataj de vera aktiviga mistiko, apenaŭ okupiĝas pri la interna usona politiko kaj ne deziras integriĝon de siaj samlandanoj en la akceptantan socion. Konsiderante sin kiel portempaj ekziluloj, ili apenaŭ sentas sin solidaraj kun la aliaj hispanlingvaj grupoj de Usono. Alpha 66 kaj la MIM tamen trejnis antaŭe, en siaj respektivaj trejnejoj, antisandinistajn ekzilintajn nikaragvanojn...

Mi repensas nun pri tiuj teroristoj de Miamo, kiujn mi ekkonis - gastigataj, financataj kaj instigataj de la usonaj aŭtoritatoj. Mi pensas pri iliaj mortigaj agadoj kaj pri la proksimume 2.000 kubaj viktimoj de tiu abomeninda terorismo veninta el Florido. Kaj mi pensas ankaŭ pri la kvin antiteroristaj batalantoj - Antonio Guerrero Rodríguez, Fernando González Llort, Gerardo Fernández Nordelo, Ramón Labañino Salazar kaj René González Sehwerert - kondamnitaj maljuste al malhumanaj punoj, dum ili, enŝoviĝinte en la vicojn de la mortigistoj, heroe provis malhelpi novajn krimojn kontraŭ senkulpuloj. Ilia kondamno estas unu el la plej grandaj justic-skandaloj de tiu ĉi komencanta 21-a jarcento.

Ignacio RAMONET.

Ignacio Ramonet estas profesoro pri komunikad-teorio ĉe la universitato Denis-Diderot en Parizo.

Li estas ankaŭ direktoro de la gazeto Le Monde diplomatique.

Li publikigis, interalie, Propagandes silencieuses [Silentaj propagandoj], Géopolitique du chaos [Geopolitiko de ĥaoso] kaj La tyrannie de la Communication [La tiraneco de la komunikado].

Lia lasta verko titolas Irak, histoire d’un désastre [Irako, historio de katastrofo].

NOTO

1. Wasp, komence mallongigo por Wealthy Anglo-Saxon Protestant [riĉa anglosaksa protestanto], tiu vorto disvastiĝis en pli vasta senco : blankulo devena de Britio aŭ Nederlando [laŭ anglalingva Vikipedio]. -vl

Elfrancigita de V. Lutermano por MAS http://mas-eo.org

Kompleta enhavo de la libro

- Salim Lamrani : Enkonduko http://mas-eo.org/article104.html

A. Duonjarcento da terorismo

- Howard Zinn : La radikoj de la Kubo-politiko de Usono http://mas-eo.org/article76.html

- Noam Chomsky : Kubo kaj Usono : preskaŭ duonjarconto da teroro http://mas-eo.org/article96.html

- William Blum : La nepardonebla revolucio http://mas-eo.org/article129.html

- Michael Parenti : Agreso kaj propagando kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article105.html

- Piero Gleijeses : Kubo, Afriko kaj la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article130.html

- Ignacio Ramonet : Miamo - nesto de teroristoj http://mas-eo.org/article100.html

- Salim Lamrani : La Kub-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF) kaj la internacia terorismo [-http://mas-eo.org/article102.html]

B. La afero de la Kvinopo

- Leonard Weinglass : La proceso de la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article149.html

- Wayne S. Smith : Trista tago en la historio de la usona justico http://mas-eo.org/article153.html

- Saul Landau : Kvin Kubanoj en malliberejo - Viktimoj de la obsedo de Bush http://mas-eo.org/article176.html

- Michael Steven Smith : La historio de du justic-aferoj http://mas-eo.org/article157.html

- James Petras : La Kvin Kubanoj : kandidatoj por Nobel-premio pri paco http://mas-eo.org/article178.html

- Jitendra Sharma : Veraj batalantoj kontraŭ la terorismo http://mas-eo.org/article179.html

- Ricardo Alarcón : Pruvo de terorismo de Usono kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article175.html

- Gianni Minà : Historio cenzurita de la grandaj komunikiloj http://mas-eo.org/article78.html

- Nadine Gordimer : La homaro kiel reflekto de la justeco http://mas-eo.org/article97.html