Monda ASEMBLEO Socia (MAS) [<<<]Jen situacio kiu, en Honduro, centramerika lando, ŝajne koncernas „nur” ties loĝantaron. Sed, vide al la fakto ke ĝi okazas jarojn post la ŝtatrenverso en Venezuelo, la 11-an de aprilo 2004, farita de parto de la armeo kun apogo de la tiama vaŝingtona registaro, kaj kiun tamen fiaskigis la batalpreta popolo kaj alia parto de la armeo, ĉu la hondura puĉo enskribiĝas en la provoj revenigi en Latinameriko la epokon de sangaj diktatorecoj ? La rolo de Usono, ĝis antaŭ nelonge regula apoganto kaj eĉ instiganto de tiaj puĉoj favore al la oligarĥio de la koncerna lando, intertempe ŝajne ŝanĝiĝis kun la nova prezidanto Obama. Sed : li estas la prezidanto de sia lando, la povon li devas dividi kun la mastraro kaj kun la ekzistantaj strukturoj grandparte trempitaj de imperiismaj ideoj kaj realaĵoj. Kiu difinas la naciajn interesojn de Usono ? Jes, Obama, sed ne nur li kaj lia skipo.
La armea puĉo en Honduro metas Obama-n antaŭ tute novaj decidoj : ĉu aktive subteni la progreseman registaron de la laŭleĝa hondura prezidanto, aŭ sekvi la ĝisnunan kurson de subteno al la oligarĥio. En Honduro, Usono havas militbazojn ; kial ? kun kiu celo ? ĉu kun la samaj kiel antaŭe ? Denove zorgigaj demandoj, des pli ke la reakciularo en Honduro kaj en Usono serĉas nur okazojn kaj pretekstojn por senigi sin je tiu „plago” disvolvi sistemojn de sano kaj edukado por la simpla popolo anstataŭ plenigi ankoraŭ pli la trezorojn de la riĉularo, en Honduro kiel en ... Usono. -vl
de Jean-Guy ALLARD
LA SENATANO Melquiades „Mel” Martínez, esprimante sin kiel proparolanto de la kubdevenaj usonaj kongresanoj, kondamnis la pozicion de Usono pri la puĉo en Honduro kaj kvalifikis „hipokrita” la agadon de lia registaro kaj de la internacia komunumo kaj asociis la pozicion deciditan de la Blanka Domo kun „Venezuelo, Kubo aŭ Nikaragvo”.
La politikisto el Florido, ligita kun la kuba-usona ekstremdekstro, akuzis la honduran laŭkonstitucian prezidanton Manuel Zelaya esti aginta ĉe la marĝeno de la konstitucio de sia lando. „La prezidanto Zelaya, per siaj propraj agoj, povis esti incitinta tion kio okazis”, diris li laŭ raporto de la taggazeto Las Américas de Miamo.
„Tio, kion ni devas fari nun estas forteni la eksteran invadon de landoj kiel Usono, Venezuelo, Kubo aŭ Nikaragvo. Tio estas problemo hondura kiu solvendas de la honduranoj, kaj ni lasu ties instituciojn fortiĝi per tio kio okazis kaj ni ne malfortigu ilin per agoj eksterkonstituciaj”, aldonis li, kaj tiel viciĝis al la deklaroj de la puĉistoj.
Laŭ Cubaencuentro, retejo apogata de Agentejo de Usono por la Internacia Disvolvado (USAID), Martínez respondecigis Usonon kaj la internacian komunumon pri „la silento pri la misuzado de potenco” de Manuel Zelaya.
Martínez kaj liaj kubusonaj kolegoj sekvas de ĉiam linion kiu identigas ilin kun la plej ekstreme reakcia latinamerika dekstro. En pluraj okazoj ili asociis sin kun teroristaj agoj kontraŭ Kubo. En la momento de la invado al Irako ili aliĝis kompreneble al tiuj politikistoj kiuj aplaŭdis la okupadon de tiu araba lando. Alia senatano de la sama ultrareakcia tendenco, Jim DeMint, defendis ankaŭ la faligon de la hondura prezidanto kiun li kvalifikis „diktatoro en la stilo de Chávez”.
La pinto okazis tamen hieraŭ, kiam trupo de ekstremdekstraj kongresanoj kun, ĉekape, la mafiaj delegitoj de Florido, Mario kaj Lincoln Díaz-Balart, postulis ke Barack Obama esploru la supozatan „rilaton de Zalaya kun la fidrogkomerco”, pere de la DEA, la federacia agentejo kontraŭ la fidrogoj kaj krome de la sekretaj informservoj.
La politikistoj de la „bushista” linio Connie Mack, Dana Rohrabacher, de Kalifornio, kaj Thad McCotter, de Miĉigano, postulis de la prezidanto Obama „garantiojn” ke ne ekzistas konfirmita informo en tiu senco. Necesas scii ke Rohrabacher defendis la agadojn de la internacia teroristo Luis Posada Carriles en komisiono kunvokita en 2008 de la kongresano Bill Delahunt por esplori liajn krimaĵojn.
Jean-Guy ALLARD.