Monda ASEMBLEO Socia (MAS) [<<<]Bulteno de la Monda Socia Forumo
La 28-an de majo 2010
1. La retejo Survoje al Dakaro jam funkcias
2. Socia Forumo Usono
3. Internacia Konsilantaro de la MSF kunvenas en Meksiko
a) Open FSM
b) WSF TV
c) Forumo de radioj
ĉ) Ciranda internacia de sendependa informado
Ekde nun vi povas partopreni en la procezo de la Monda Socia Forumo 2010 en la retejo Survoje al Dakaro : http://fsm2010.org
En 2010, sociaj movadoj kaj organizaĵoj de la civila socio organizos tra la mondo siajn proprajn forumojn por diskuti pri alternativoj al la krizo de civilizacio kiu taŭzas la homaron. La respondoj al tiu krizo ‒ kiu, multe pli ol nur financa, estas ankaŭ etika, politika, media, jura, inter aliaj aspektoj ‒ eblas nur kun la mobilizado de diversaj agantoj de la socio. Pro tio ni invitas ĉiujn interesitojn aliĝi al ni.
Parto de la retejo kolektos informojn pri la eventoj realigataj dum la tuta jaro 2010. En alia parto vi trovos, ekde la venonta monato, informojn pri la evento de Dakaro. La menuo supre kaj la centra parto de la retejo estas do rezervitaj al la evento de 2011. En la flanka zono de la retejo (dekstre) vi povas sekvi la historion de la MSF kaj la procezon de 2010.
MSF 2010
La plej grava punkto estas la opcio Sendu viajn atestojn, kiu ebligas kundividi dokumentojn, fotojn kaj filmetojn pri la eventoj. Tiu materialo donas la bazon por la diskutoj dum la Monda Socia Forumo 2011.
La kroma sekcioj estas la jenaj :
Kio estas la MSF 2010 : Informoj pri la maniero laŭ kiu la procezo konstruiĝas ĉi-jare.
Agendo : Ĉi tie vi povas afiŝi la detalojn de la evento kiun via organizaĵo preparas en 2010
Partoprenu : Tiu sekcio estas plena de gvidlinioj por ke vi kaj via organizaĵo povu esti pli proksimaj de la procezo kiu konstruos Dakaron 2011. Estas kelkaj konsiloj pri la maniero organizi eventon kaj / aŭ agadon laŭ la principoj de la Forumo, krome ĝi estas la rimedo por sendi atestojn (filmetojn, fotojn, tekstojn kaj aŭdajn materialojn), elŝuti la simbolon de la Forumo 2010 kaj kelkaj informoj pri la strategioj adoptitaj por la eventoj de 2010.
MSF 2011
Tiu sekcio celas disponigi ĉiujn informojn necesajn por la partoprenantoj en la evento en Dakaro, inkluzive de tiuj kiuj volas sekvi la diskutojn defore kaj la lastajn novaĵojn de tio kio okazas en Dakaro. Kaj krome :
Partopreno : En tiu sekcio vi trovas informojn koncerne la koston de la enskriboj, indikojn pri loĝado en Dakaro, pri tradukado, nutriĝo, standoj, libervola agado kaj detalojn pri Senegalio.
MSF 2011 : Informoj pri la organizado de la evento.
Donaci : Por tiuj kiuj ŝatus finance subteni la eventon.
Imprensa : Ĉi tie vi trovas la gazetarajn komunikojn de la okazantaj eventoj de 2010 kaj de la centra evento de 2011.
Ligoj 2011 kaj FAQ (Oftaj Demandoj) : utilaj ligiloj kaj la respondoj al ofte levitaj demandoj.
Aktualaĵoj : Artikoloj, fotoj, filmetoj kaj sonmaterialo produktitaj de la Faciliga Komitato de Dakaro, la Komunika Komisiono kaj la Oficejo de la MSF, kaj la kontribuaĵoj de la aliaj komisionoj de la Internacia Konsilantaro kaj de la institucioj, grupoj kaj retoj kiuj organizas eventojn survoje al Dakaro.
Enskribo : Jen la spaco por ke la organizaĵoj, movadoj, grupoj, retoj kaj individuoj faru sian perretan enskribon.
Eventoj : Por afiŝi memorganizitajn agadojn.
En la komunikiloj : Eltraĉaĵoj de artikoloj aperintaj en la gazetaro (tradicia aŭ alternativa) pri la procezo en 2010 kaj la evento de Dakaro.
Komunikiloj de la Forumo : spaco rezervita al la komunikiloj kiuj de dek jaroj kontribuas al la konstruado de la MSF-procezo surbaze de la koncepto de la kundividita komunikado.
Enskribiĝu en la reto kaj sendu viajn informojn !
http://fsm2011.org/
La Socia Forumo Usono okazos en Detrojto, de la 22-a ĝis la 26-a de junio. Ĝi konsistos el pluraj memmastrumataj agadoj, asembleoj de la popolaj movadoj, plenseancoj de la brigadoj kaj de la laborprojektoj, agadoj de Larĝigita Detrojto, de la Socia Forumo de Infanoj kaj de la Junulara Tendaro, krom la artaj kaj kulturaj agadoj (sektakloj, ekspozicioj kaj kino-festivalo). Sume, la Forumo havos pli ol 1.400 agadojn.
La enskriboj de memmastrumataj agadoj kaj de artaj kaj kulturaj agadoj estas jam fermitaj.
Laŭ la organizantoj kiuj antaŭvidas partoprenon de 20.000 personoj, tiu Forumo estas grava etapo en la konstruado de movado multrasa, multsektora, intergeneracia, diverseca, inkluda kaj internaciisma kiu transformas la landon kaj ŝanĝas ĝian historion. Pro ĉio ĉi okazis en la preparado de la Forumo pluraj asembleoj de la popolaj movadoj en pluraj komunumoj kaj urboj, pri plej diversaj temoj kaj kun la celo vidigi siajn lokajn diskutojn. Dum la Forumo fariĝos pluraj asembleoj de tiuj movadoj, kiuj kulminas en la Ĝenerala Asembleo de la Popolaj Movadoj, la 26-an, de tagmezo ĝis la 16h30.
La centraj temoj de la Forumo estas la jenaj :
1. Krizo de la kapitalismo
2. Klimata justeco
3. Indiĝena suvereneco
4. Deloĝiĝo, migrado kaj enmigrado
5. Demokratio kaj regado
6. Dekstre : internacie kaj loke
7. Maldekstre : Konstruado de movado por la socia justeco
8. La strategioj celantaj konstrui la potencon kaj certigi la bezonojn de la komunumoj
9. Organizado de sindikata movado por la 21-a jarcento
10. Komunikila justeco, komunikado kaj kulturo
11. Transforma justeco, sanigo kaj organizado
12. Senfinaj militoj : armeigo, krimigo kaj homrajtoj
13. Internaciaj respondeco kaj solidareco
14. Detrojto kaj la Rust Belt
Malfermo
La malferma marŝo okazos la 22-an de junio, je la 17-a horo, sekvata de la ceremonio en la areno COBO. Matene de tiu tago la publiko povos partopreni en la agadoj Detroit Highlighted planitaj por la 10-a horo ĝis tagmeze, en la COBO Hall.
Registriĝo
La kosto de individua enskribo varias de USD 10 ĝis USD 120. Eblas enskribiĝi per Interreto ĉe la adreso : http://ussf2010.org/register aŭ surloke. La akredito okazos la 22-an de junio ekde la 10-a horo en la COBO Hall.
Aliaj manieroj kontribui
Tiuj kiuj volas kontribui al la dissendado kaj mobilizado de la Forumo povas elŝuti la materialojn de komunikado. Krome eblas enskribiĝi kiel libervolulo, organizi asembleojn de popolaj movadoj en viaj komunumoj, aliĝi al iu el la Naciaj Laborgrupoj, al la loka komitato de Detrojto ktp. Por ekscii pli pri tio, vizitu www.ussf2010.org/get-involved.
La informoj en la oficiala retejo de la Socia Forumo Usono disponeblas en la angla kaj en la hispana. Vizitu www.ussf2010.org.
La IK de la MSF kunvenis en Meksiko de la 5-a ĝis la 7-a de majo, tuj post la Laŭtema Socia Forumo de Meksiko. Inter aliaj temoj la IK diskutis pri la organizado de la Forumo de Dakaro en 2011, la starigo de la procezo de la Forumo 2010 kaj la respondecoj de ĉiu komisiono de la Konsilantaro ‒ Stragegioj, Komunikado, Resursoj, Ekspansio kaj Metodoj. Pli da informoj haveblas baldaŭ en la retejo : www.forumsocialmundial.org.br
Kalendaro 2010
a) Socia Forumo Usono
Loko : Detrojto, Miĉigano, Usono
Dato : de la 22-a ĝis la 26-a de junio 2010
Kontakto : detroitinfo@ussf2010.org aŭ nationalinfo@ussf2010.org
Retejo : http://ussf2010.org
b) Socia Forumo Ameriko 2010
Loko : Asuncio, Paragvajo
Dato : de la 11-a ĝis 15-a de aŭgusto 2010
Kontakto : Magdalena León: consejo@forosocial... / José Miguel Hernandes: jmamerica@y...
Retejo : www.forosocialamericas.org
Enreta MSF
a) Open FSM
Partoprenu en la socia reto kiu kunigas aktivulojn kaj movadanojn en la tuta mondo kiuj identigas sin kun la Ĉarto de la principoj de la MSF. Tiu malfermita virtuala spaco ebligas la interŝanĝon de informoj kaj la debatojn inter partoprenantoj de la MSF-procezo. Alklaku ĉi tie :
b) WSF TV
Tiu retejo uzeblas por gastigi filmetojn faritajn de iu ajn persono aŭ organizaĵo kiu identiĝas kun la Ĉarto de la principoj de la MSF. Alklaku ĉi tie :
c) Forumo de radioj
Konu la Forumon de radioj, spaco kundividita de radioj partoprenantaj en la procezo de la Monda Socia Forumo kaj kiuj enhavas produktaĵojn de libera informo en la radia formato. Alklaku ĉi tie : Ciranda estas iniciato de partoprenantoj en la Monda Socia Forumo kiuj kuniĝas por organizi kundividitan kovron de la eventoj elirante el la vidpunkto, la laboro kaj la kolektivaj agadoj de la alternativaj komunikiloj. Nun ni reliefigas artikolojn pri la ŝtatrenverso en Honduro. Vidu jene: [->
Se vi ŝatus proponi temojn, skribu al: [->fsmsite @ forumsocialmundial.org.br" class="spip_url">ĉ) Ciranda internacia de sendepend...
Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)
Adreso : Rua General Jardim, 660, 7-a etaĝo, San-Paŭlo - SP- Brazilo, poŝtkodo : 01223-010
Retpoŝto : fsminfo @ forumsocialmundial.org.br
Retejo : www.forumsocialmundial.org.br
Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano